Malfacila dialogo Kosovo-Serbio

Post la sanga milito en Kosovo (1998-1999) la lando praktike evoluis kiel sendependa ŝtato. La 17an de februaro 2008 ĝi proklamis sin jure sendependa. Ĝis nun ĝin agnoskis 117 landoj, inter kiuj 106 estas membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Serbio ne agnoskas la sendependecon

Serbio ĝis nun persistas en sia malagnosko de sendependeco de Kosovo, konsiderante la landon parto de Serbio. La pensia fonduso, plejparto de arkivoj, katastrejoj k.s. plu restas en Niš (Serbio). Iuj teritorioj norde de Kosovo, kie loĝas plejparte serboj, praktike estas sub la regado de Beogrado, kvankam ĉirkaŭ 5000 soldatoj de KFOR 1, centoj da policistoj, juĝistoj kaj oficistoj de Eŭropa Unio daŭre deĵoras en Kosovo. Serbio ankoraŭ ne pardonpetis pro 15 miloj da mortigitoj, 25 miloj da seksperfortitaj virinoj, 40 mil bruligitaj domoj kaj miloj da malaperintaj albanaj loĝantoj de Kosovo, kion kaŭzis serbaj armeo, polico kaj milicianoj-volontuloj.

Esperoj

Kompreneble, tia glaciigita konflikto, jam 19-jara, ne povas daŭri senfine. Eŭropa Unio kaj Usono deziras, ke ĝi finiĝu kaj ekregu paco. La internacia armeo foriru, same eksteruloj ĝenerale, kaj Kosovo estu agnoskita de Serbio. Post tio sekvus agnosko fare de kvin membroj de Eŭropa Unio (Slovakio, Rumanio, Grekio, Hispanio kaj Kipro), Rusio, Ĉinio, Barato, Brazilo kaj la ceteraj membro-ŝtatoj de UN, kiuj ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Kosovo; kaj tiam Kosovo eniros en internaciajn organizaĵojn.

Neantaŭviditaj proponoj

La dialogo Kosovo-Serbio senrezulte daŭras jam tri jarojn. Lastatempe Eŭropa Unio kaj Usono subtenis neatenditan proponon de la prezidento de Serbio Aleksandar Vučić [vuĉiĉ] kaj de la aŭtoritata kosova politikisto Hashim Thaçi [haŝím taĉi]: interŝanĝi teritoriojn. Temas pri tri-kvar municipoj de norda Kosovo, tre riĉaj je mineraloj kaj akvo, kie loĝas precipe serboj, kaj pri tri municipoj en suda Serbio, kie loĝas precipe albanoj. Ĉu tio eblas kaj ĉu tion povas akcepti albanoj kaj serboj? Aŭ ĉu tio kaŭzos novan militon en la regiono, kiu suferas pro similaj problemoj (ekzemple, Makedonio aŭ Bosnio-Hercegovino)?

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. KFOR: (Kosovo Force), internaciaj fortoj agantaj sur la teritorio de Kosovo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07