La lernado de la ĉina ie fariĝas eĉ devo

La ĉina lingvo estas nuntempe instruata en 180 italaj lernejoj (kutime temas pri teknikaj/komercaj altlernejoj) kiel libervole elektebla fako. Lastatempe, en Romo, Convitto Nazionale (Nacia Internulejo), kiun frekventas precipe adoleskantoj el la elita klaso, decidis doni al siaj gelernantoj pli profundan konon ne nur pri la lingvo mem de ĉinoj, sed ankaŭ pri iliaj socio kaj kulturo.

Aktorado

La afero funkcias jene. La geknaboj enskribiĝintaj en tiu instruejo aŭdas, de la 3a ĝis la 5a jaro, po unu horon semajne la ĉinan lingvon de siaj samaĝuloj. Kiam oni atingas la licean aĝon, en dek el la sekcioj (paralelaj 5-jaraj kursoj) de la tiel nomata scienca liceo la lernado de la ĉina estas devo – kaj la programo inkluzivas ĉiujn aliajn fakojn necesajn por akiri la sciencan abiturientan diplomon laŭ la itala leĝo.

En unuopa klaso kunlaboras du instruistoj: unu estas italo, lernis la ĉinan lingvon en Ĉinio kaj instruas itallingve la bazojn de la ĉina lingvo; la alia, ĉino, lekcias nur en sia gepatra lingvo, kvankam en ĉina universitato li lernis la italan lingvon kaj ankaŭ didaktikon por povi instrui la ĉinan kiel fremdan lingvon. La gejunuloj partoprenas en diversaj kulturaj aktivaĵoj (iĝis ekzemple populara la aktorado de klasikaj ĉinaj tragedioj).

Fine de la kurso, estas antaŭvidataj vizitoj al ĉinaj urboj, sed ankaŭ al altlernejoj kaj universitatoj de la azia lando, por ke oni havu kulturan bazon komunan kun la ĉinaj samaĝuloj.

Nicola MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07