Per intestaj enzimoj eblos produkti universalan sangon

Ene de la homa intesto kaŝiĝas kelkaj enzimoj, kiuj povas transformi sangon de la grupoj A kaj B en sangon de la grupo O en maniero 30-foje pli efika ol la antaŭe studataj kaj uzataj enzimoj. Tiun interesan malkovron faris teamo de fakuloj el la Universitato de Brita Kolumbio (Kanado). Ilia studo estis prezentita kadre de la 256a renkontiĝo de Usona Kemia Asocio en Bostono.

La sciencistoj esploris precipe tiujn enzimojn, kiuj ebligas forigi el la ruĝaj globuloj la antigenojn de la sangogrupoj A kaj B. Fakte la sango de la speco O tute ne havas antigenojn kaj pro tio estas konsiderata universala, alivorte donacebla al kiu ajn pere de transfuzo, sendepende de la sanga grupo de la ricevonto. Tamen sango de la speco O (kaj precipe tiu kun negativa resusfaktoro, kiu estas taŭga por esti donacata al ĉiuj homoj) estas relative malofta, kio klarigas la gravecon povi produkti ĝin, iamaniere traktante en laboratorio sangon de la grupoj A kaj B.

Optimismo

„Se oni sukcesas forigi tiujn antigenojn de la sangogrupoj A kaj B, kiuj cetere estas nur simplaj sukeroj, tiuokaze ja eblas konverti sangon apartenantan al la speco A aŭ B al sango de la grupo O”, deklaris doktoro Stephen Withers. En sia klopodo identigi la ĝustajn enzimojn la esploristoj uzis la tiel nomatan metagenomikon (anglalingve metagenomics). Per tiu ĉi tekniko oni konsideras ĉiujn organismojn ĉeestajn en aparta medio kaj poste ĉerpas la tutan sumon de iliaj DNA-oj (kunmiksitaj). Plej efikaj enzimoj estis trovitaj ĝuste en la intesto de homo. La esploristoj nun laboras por konfirmi la validecon de la diversaj malkovritaj hom-intestaj enzimoj kaj testi ilin. „Mi optimisme kredas, ke ni havas tre interesan kandidaton por transformi ajnan donacatan sangon en unuecan sangon de universala speco”, asertis dum intervjuo doktoro Withers.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07