La tenera indiferenteco de la mondo

Adilĥan Jerĵanov estas 36-jara reĝisoro de fikciaj filmoj naskiĝinta en Jezqazğan (Kazaĥio). Lia kinarto estas konsiderata partizana (en la rusa partizanskoe kino) pro ties socia realismo kaj la reciproka preterkompreno inter la ŝtato kaj li, kio fakte limigas liajn ekonomiajn rimedojn. Pasintmaje li prezentis en la filmfestivalo de Cannes sian lastan filmon por internacia distribuado ekster sia lando. La tenera indiferenteco de la mondo estis projekciita en la selekto Un certain regard (Ia rigardo), kiu diskonigas la vidpunktojn plej novecajn kaj malsimilajn de la tutmondaj filmistoj, en la plej malfermema linio de Cannes.

La intervjuon oni faris en la angla. La filmisto respondis ruse, pere de interpretisto.

MONATO : La titolo de la filmo estas frazo de Camus. Ĉu vi estas Camus-ŝatanto?

Jerĵanov: Mi ŝategas Camus. Ne ĝis la punkto, ke mi menciu lin en ĉiuj miaj filmoj. En tiu ĉi filmo miaj du ĉefroluloj ŝategas Camus, ĉefe la knabino, kiu estas vere la ĉefrolulo. Tiu konkreta citaĵo spegulas la filozofion de la filmo kaj mian perceptadon de la mondo. Bela naturo sed tenere indiferenta.

MONATO : La filmo estas bele turnita en Kazaĥio. Kion vi deziras transdoni al la internacia publiko?

Jerĵanov: La filmo estas elpensita nek por internacia, nek por loka publiko. Ne gravas, kie oni spektu amhistorion. Temas pri Romeo kaj Julieta. Temas pri amo batalanta tra ĉiuj ĉi sociaj malfacilaĵoj, bariloj, kaj eventuale ĝi superas ĉiujn.

MONATO : Ĉu ofte okazas en Kazaĥio, ke familioj devas pagi tiujn grandajn ŝuldojn, laŭ tio, kion ni vidas en la filmo?

Jerĵanov: La situacio prezentata en la filmo estas kvazaŭ-protesto, kompreneble. La grandega ŝuldo, kiu detruas malriĉan familion, ne estas ĉiutaga situacio, sed mi ja pensas, ke ne nur en mia lando, sed en iu ajn lando la primona situacio kaj la sinteno estas sufiĉe delikataj nuntempe, pro la influo de mono en la ĉiutaga vivo kaj pro la sinteno de la homoj al proksimuloj.

MONATO : Ĉantaĝo havas specialan rolon en la filmo. Laŭ vi, kiu montras „teneran indiferenton”? Ĉu la mondo aŭ konkretaj homoj?

Jerĵanov: La tuta filmo iradas laŭ ia darvinismo. Temas pri la tuta mondo, la universo, la naturo se vi volas. Ĉio temas pri supervivado, la leĝo de la plej forta estaĵo. Samtempe estas io nemateriala kaj neefemera, io ekzistanta malgraŭ ĉio: la amo. Tiu amo supervivas malgraŭ la ĉirkaŭantaj leĝoj.

MONATO : Mi volas demandi al vi pri via lando. Ni rimarkis, ke en la filmo la kazaĥa lingvo apenaŭ rolas. Ĉu la rusa kaj la kazaĥa kunvivas aŭ ĉu estas ia subordiga rilato inter ambaŭ lingvoj? Ĉu vi defendas la socian uzadon de la kazaĥa?

Jerĵanov: Mi dirus, ke ne estas kontraŭstaro. Ni estas pli ĝuste dulingva lando. La plimulto de la loĝantaro parolas ambaŭ lingvojn. La transiro inter unu kaj la alia estas kiel akvo inter du vazoj, interflua kaj eĉ foje nerimarkebla.

Tamen, estas ia lingva segregacio – se vi volas – en la senco, ke en la kamparo oni emas al la kazaĥa dum en urboj oni preferas la rusan.

MONATO : Ĉu la lingvo estas indikilo pri sociaj kaj klasaj malsimilaĵoj?

Jerĵanov: Pri sociaj tavoloj mi ne povas diri, ke estas granda diferenco. Ĝenerale, malriĉuloj vivas en kamparo, dum en urboj troviĝas pli bonhavaj homoj, kiuj reprezentas la plej grandan socian grupon de la lando. Tio montriĝas ankaŭ en la lingva aspekto, ĉar la kampara loĝantaro estas pli kazaĥlingva dum en urboj la rusa iom ĉefrolas.

La sociaj malsimilaĵoj restas nuntempe laŭ la fakto „kiu havas pli da mono kaj pli da riĉaj familianoj”, ĉar estas multe da nepotismo, multe de klan-rilatoj. Do, ju pli proksime al la registaro, ju pli proksime al povuloj oni estas, des pli bone oni sukcesos.

MONATO : Kiel fartas la kazaĥa filmindustrio?

Jerĵanov: Ĝi produktas ĉ. 30 filmojn ĉiujare. Ĉiuj estas leĝeraj komedioj.

MONATO : Via filmo ne estas prezentita en Kazaĥio.

Jerĵanov: Ne, kaj ĝi ne estos. Neniu el miaj filmoj estas prezentita en Kazaĥio. Mi estas ĉi tie, en Cannes, kaj eĉ ne unu kazaĥa amaskomunikilo menciis tion. La situacio iĝas absurda, ĉar oni eĉ ne mencias la festivalon por ne mencii „min”.

MONATO : Ĉu vi timas, ke vi devos ekziliĝi pro viaj filmoj?

Jerĵanov: Verdire, mi neniam pensis pri tio, ĉar forpeli min estos ekstreme stulta afero fare de la registaro. Miaj filmoj ne estas danĝeraj, mi montras la realon de la lando, sed mi ne parolas pri politiko nek pri la konstitucio. Ne, tio estus vere stulta afero. Mi ne kredas, ke tio povos okazi.

MONATO : Mi demandas tion al vi, ĉar la strukturo de la lando estigas la problemojn de la duopo ĉefrolanta en via filmo.

Jerĵanov: Malfeliĉe mi ne scias turni bonismajn filmojn.

MONATO : Kiam la publiko povos spekti vian lastan filmon?

Jerĵanov: Tio dependas de la vendoj kaj de la proponoj, kiujn mi ricevos tie ĉi. Mi ja esperas, ke ĝi estos projekciata en kelkaj eŭropaj landoj, kaj verdire mi portos ĝin en aliajn festivalojn. Krome, mi iomete esperas, ke iam ĝi estos prezentata en Kazaĥio.

MONATO : Tiel do, ĉu vi daŭre prezentos tiun filmon en la festivaloj?

Jerĵanov: Jes ja. Nun oni permesas al mi foriri el la lando, tiel do ne estas problemo, mi esperas. (Li ridetas)

Noto de la redaktoro: Pliaj informoj kaj detaloj troveblas ĉe: https://www.imdb.com/title/tt8269378/plotsummary?ref_=tt_ov_pl, http://cineuropa.org/film/351723/, http://cineuropa.org/en/newsdetail/354591/. Intervjuo kun la filmisto videblas ĉe: http://cineuropa.org/en/video/354910/
Zep ARMENTANO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zep Armentano el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07