Sovetieca malrespekto al juro

En la 1960aj jaroj mi ekinstruis Esperanton en siberia urbo Barnaul. En mia kurso lernis barnaula advokato Gennadij [genadij] Ŝilo. Pli poste, kiam li iĝis ano de nia Esperanto-klubo, mi eksciis, ke li estas unu el la plej bonaj advokatoj en la tuta regiono.

Defia afero

En unu jura afero, 58-jara eks-soldato (plurfoje ordenita pro heroaĵoj dum la dua mondmilito) stiris buson. Subite biciklanta junulo plenrapide elveturis de malantaŭ angulo sen obei regularon de voja trafiko tiel, ke la ŝoforo ne povis sufiĉe rapide haltigi la buson. La junulo pereis.

Kontraŭ la ŝoforo estis lanĉita krim-proceduro, kaj li estis akuzita malgraŭ tio, ke li estis senkulpa – evidentiĝis, ke la biciklanta junulo estas filo de grava partia funkciulo. En tiutempa Sovetio, la (komunista) partio regis ĉion.

Gennadij Ŝilo, kiel advokato, estis defendanto de la akuzita ŝoforo. Surbaze de la tiama juro, la advokato dum la juĝproceso pruvis senkulpecon de la akuzito. La ŝoforo evitis prizonon.

Defia advokato

Jam antaŭ la juĝproceso juraj instancoj proponis al Gennadij iĝi prokuroro aŭ juĝisto je regiona nivelo. Tiu propono subkomprenigis, ke li aŭtomate devus iĝi ano de la komunista partio. Gennadij rifuzis.

Post tio la partiaj instancoj igis gvidantojn de la regiona advokataro nuligi advokatan statuson de Ŝilo. Tio certe estis maldemokratia kaj maljusta, sed sub la tiama komunisma reĝimo – tute normala.

Batalo por justo

Preskaŭ kvar jarojn Gennadij provis batali kontraŭ diskriminacio. Li plurfoje pledis en „moskvaj” (tutlandaj) superaj juraj instancoj. En la komenco de sia batalo li eĉ malsatstrikis sur la ŝtuparo de la rusia justic-ministerio. Estis evidenta malakordo: jure advokato Ŝilo pravis, sed, el la vidpunkto de la komunisma reĝimo, li estis malamiko de tiu reĝimo.

Por iel vivteni sian familion, Gennadij organizis konstruistan grupon por konstrui brutejojn en kolĥozoj.

Sukcesa agado

Fine, laŭ konsilo de la landa justicministro, Ŝilo translokiĝis en Ukrainion, ĉar li ankoraŭ rajtis rekomenci advokatan praktikon – sed nur en alia sovetia respubliko ol Rusio, kaj post paso de multaj jaroj Gennadij iĝis moskvano kaj eklaboris en Moskva Regiona Advokatejo. Li akiris reputacion de unu el la plej bonaj advokatoj de la tuta Rusio. Li sukcese partoprenis en la plej kompleksaj krimaj juĝaferoj: dum tri lastaj jaroj danke al lia advokata agado pli ol dudek akuzitoj estis liberigitaj el la antaŭjuĝa „izolejo” (malliberejo).

Proceso kontraŭ esperantisto

Antaŭ unu jaro oni petis advokaton Ŝilo defendi moskvan esperantiston Dima Bogatov, kiun oni akuzis pri instigado al terorismo. Dima estis arestita kaj metita en izolejon por enketado. Malgraŭ klopodoj de kvar advokatoj reprezentantaj lin, li daŭre restis en la izolejo.

Ŝilo venis en la kabineton de la koncerna enketisto Sabanov kaj konvinke argumentis pri tio, ke ne necesas teni Bogatov arestita dum la enketado. Rezulte, Sabanov mem pledis en la juĝejo por liberigo de la akuzito el la izolejo, kaj la 16an de majo 2018 la krimproceduro kontraŭ Bogatov estis entute ĉesigita konforme al la argumentoj, kiujn advokato Ŝilo prezentis ankoraŭ la 6an de julio 2017.

Venĝo

La sukceso de la advokato pri fiaskigo de la akuzo pri terorismo ne plaĉis al superuloj en justicaj instancoj: nome, al enketistaj funkciuloj subkolonelo Revjakov, kolonelo Pavlov, generalo Drimanov kaj al Pleĥov, unu el la estroj en la ministerio pri justico. (Cetere, generalo Drimanov estis poste akuzita pri korupto kaj arestita.) Sed estas tre domaĝe, ke malgraŭ tio, ke advokato Ŝilo lerte kaj efike defendis la akuziton, liaj kolegoj el la Kvalifika Komisiono kaj Konsilio de Moskva Regiona Advokataro ne defendis sian kolegon kontraŭ senbazaj akuzoj de la ministerio pri justico.

Male, ili elpensis por la kolego novan senbazan akuzon. Kaj ĉefajn rolojn en tiu farso ludis gvidantoj de la Moskva Regiona Advokataro M. Abramoviĉ, A. Galoganov kaj M. Tolĉeev. Estas klare, ke ili faris tion kompleze al la venĝemaj enketistaj funkciuloj. Tio treege similas al la iama sovetieca malrespekto al juro.

Advokatoj senvoĉaj

Do, profesia sukceso de advokato, alportas ne laŭdojn, sed punon.

Venas natura demando: se advokatoj, profesiaj defendantoj, ne kapablas defendi eĉ sian kolegon de senbaza atako, ĉu eblas ilin opinii seriozaj profesiuloj? Tio klarigas, kial la juĝaj kaj enketistaj instancoj de Rusio preskaŭ ĉiam ignoras la voĉon de advokatoj.

Anatolo GONĈAROV
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolo Gonĉarov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07