Astronomia horloĝo

Unu el la plej novaj astronomiaj horloĝoj (slovake orloj 1) en la mondo situas en Slovakio je ĉirkaŭ 260 km norde de Bratislavo. Dum granda rekonstruado de loka placo en la pitoreska montvilaĝeto Stará Bystrica en 2009 estis konstruita bela astronomia horloĝo, kiu interesas multajn vizitantojn el diversaj landoj. Ĝia aŭtoro estas la slovaka skulptisto kaj belartisto Viliam Loviška [loviŝka].

Historio

La horloĝo situas ĉe la flanka muro de la kultura domo. Ĝi havas formon de ligna statuo de la Sepdolora Virgulino Maria, kiu estas la patronino de Slovakio. La eksterajn ornamaĵojn de la horloĝo formas statuoj de ses historiaj slovakaj personoj: la slava princo Pribina, kiu kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en orienta Eŭropo; la reĝo Svätopluk, reganto de la Grand-Moravia Regno; Anton Bernolák, kiu influis la kulturan historion de Slovakio per la sistemigo de la unua formo de slovaka literatura lingvo; Ľudovít Štúr [lúdovit ŝtur], slovaka verkisto kaj unu el la plej notindaj figuroj de la slovaka nacia historio; la generalo de la franca armeo Milan Rastislav Štefánik [ŝtefanik] kaj la katolika pastro Andrej Hlinka, unu el la plej gravaj slovakaj politikistoj antaŭ la dua mondmilito kaj gvidanto de la disigisma opozicio al la ĉeĥoslovaka registaro.

Sanktuloj

En ĉiu horo la astronomia horloĝo aperigas la figurojn de sanktuloj, kies vivo kaj verkado estis ligitaj kun la slovaka nacio: la misiistoj kaj fratoj Konstanteno 2 kaj Metodio, kiuj fondis slavan lernejon, tradukis bibliajn kaj liturgiajn tekstojn en lingvaĵon kompreneblan por slavoj (t.n. malnovslavan lingvon) kaj kreis la slavan skribsistemon Glagolico. Aperas ankaŭ la sanktuloj Svorad, Gorazd, Benedikt, Vojtech kaj la martiro Bystrík.

En tureto de la astronomia horloĝo troviĝas du grandaj sonoriloj. La unua nomiĝas Svätý Juraj [svety juraj] kaj surhavas la tekston Slovaka astronomia horloĝo Stará Bystrica 2009, kaj la dua nomiĝas Riečnická Madona kun la teksto Memore al la inunditaj vilaĝoj Riečnica kaj Harvelka. Tiuj vilaĝoj estis neniigitaj sekve de konstruado de nova akvobaseno de trinkakvo. La unua sonorilo anoncas la precizan horon; la dua akompanas sanktulojn per sonfono.

Astrolabo

La koro de la horloĝo estas tiel nomata astrolabo 3, unu el la plej malnovaj astronomiaj instrumentoj, simple nomata ankaŭ mezepoka sekstanto. La astrolabo montradas la signojn de la zodiako, la poziciojn de la suno kaj la luno, kaj la lunfazojn. La horloĝon regas komputilo.

1. De la latina vorto horologium.
2. Alinome Cirilo (red.).
3. En la estinteco astrolabo estis la ĉefa mara navigilo. Ĝi mezuras la angulon inter la horizonto kaj elektita stelo. Oni diras, ke ĝin inventis la greka astronomo kaj matematikisto Hiparko en la 2a jarcento a.K.
Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07