Oosugi Sakae plu vivas

95 jaroj pasis post la morto de Oosugi Sakae (1885-1923). Ĉu vi aŭdis pri li? Plej simple estus priskribi lin kiel japanan anarkiiston kaj esperantiston. Tamen tio ne konvenas al la viro, pri kiu mi rakontos nun. „Anarkiisto” sonas danĝere kaj malmoderne kaj malhelpas, ke li estu pli populara. Li estis unu el la gravaj frutempaj japanaj esperantistoj, sed li mem nur malmulte verkis pri sia esperanta agado, kvankam Esperanto helpis al li ekhavi progreseman idearon. Mi opinias, ke pli taŭga priskribo por li estas „la plej libera viro en Japanio”. Liaj verkoj skribitaj en vulgara lingvo igas nin retrovi mensan liberon, kiun ni volonte forlasis, tute nature kaj kun firma konvinko.

Tiutempa epoko

Ĉiuj, kiuj legas verkojn de Oosugi unuafoje, surpriziĝas pri la vivecaj esprimoj, kiuj kvazaŭ estus skribitaj ne antaŭ ĉirkaŭ jarcento, sed nuntempe. Eble vi pensas, ke ne estas granda diferenco inter tiamo kaj nun, tamen por nunaj japanoj, la tempo antaŭ jarcento ne konektiĝas rekte kun la nuno.

Subita moderniĝo

Antaŭ 150 jaroj okazis la Mejĝi-reformo. Japanio estis subite devigita forlasi la antaŭajn valorojn kaj akcepti okcidentan kulturon. Ĝi bezonis rapide fariĝi ne nur moderna, sed ankaŭ forta nacio, kiu estos sur egala bazo kun eŭropaj nacioj kaj Usono. Neimagebla malstabileco regis en la tuta lando longatempe. Krome, ekde tiam iom post iom pliiĝis verkoj skribitaj en vulgara lingvo simila al la nuntempa. Multaj verkoj en tiutempa skriba lingvo estas malfacile legeblaj por nuntempaj japanoj. Cetere, la japanoj tiel bedaŭras la Duan Mondmiliton, ke ili emas senkonscie pensi, ke la jaroj antaŭ tiu milito estas tempo malsimpatia.

Libereco de penso, ago kaj motivo

Tre kompetenta pri kelkaj eŭropaj lingvoj, Oosugi estis ege influata de la okcidentaj scienco kaj idearo: ekzemple, Darwin, Kropotkin, Stirner, Bergson ktp. Malgraŭ severa socia etoso, li emfazis la gravecon de mensa libereco koncerne morojn kaj moralon. Tiutempe la registaro bonege sciis, ke direktado mora kaj morala taŭgas por regi popolojn. Oosugi konsciis, ke homoj ne povas facile forlasi kutimon de obeemo gravuritan profunde en la koroj ekde pratempo. Kontraŭ tia sinteno, li lasis neforgeseblan aforismon: „Estu libereco de penso. Ankaŭ estu libereco de ago. Krome, estu libereco de motivo.”

Aŭtobiografiaj anekdotoj

Malsame ol en la epoko de Oosugi, hodiaŭ ni eble sentas nin liberaj. Tamen liaj verkoj pensigas nin: ĉu ni vere estas tiom liberaj, ĉu ne ekzistas iuj, kiuj direktas nin rekte aŭ malrekte?

Kelkaj epizodoj en lia aŭtobiografio estas kvazaŭ romanoj, ekstravagancaj sed samtempe raciaj kaj simpatiaj.

Prava afero

Iam Oosugi havis, krom la edzino, du amatinojn. Tion li pravigis per la ideo de libera amo, kondiĉe, ke ĉiuj estu finance sendependaj, ne kunloĝu kaj ne intervenu en seksajn aferojn de aliaj. Sed li kaj unu amatino havis nur verkadon kiel rimedon por enspezi kaj iĝis dependaj de enspezo de la alia amatino, kiu havis profesion. Por ŝanĝi tian situacion, li bezonis monon. Iel li atingis ministron pri internaj aferoj por peti helpon. Sed, eĉ petante monon de la ministro, li estis aroganta. La ministro, male, emis edifi ĉi tiun petanton ĉi-okaze, diris afablaĵon kaj demandis pri lia idearo. Oosugi respondis: „Iam mi rakontos pri tio. Sed nun mi havas alian aferon, kiu estas pli urĝa. Tio sufiĉas por hodiaŭa priparolado.” Kaj li postulis monon laŭ sia logiko: „Registaro ĉagrenas nin en nia laboro. Do mi pensas, ke peti monon de la registaro estas afero prava.” La ministro estis homo neordinara, kaj Oosugi ricevis tiom da mono, kiom li petis.

Sentimentaleco

Oosugi montris ankaŭ naivajn trajtojn. Kiam li estis en malliberejo – kaj Oosugi ofte estis malliberigita pro politikaj kialoj – en la karcero li kaptis libelon. Li volis teni ĝin kiel konsolilon kaj nutri. Por fari ligilon, li eltiris fadenojn el sia talizono. Eltirinte sufiĉan fadenon, li subite ektremis kvazaŭ pro elektroŝoko, iris al la fenestro kaj liberigis la libelon. Tiumomente li ne komprenis, kio okazis al li, sed iom post iom li rememoris, ke la ideo „mi estas kaptita” alvenis en lian kapon kaj inspiris lin liberigi la libelon. Poste li foje rememoris tiun okazaĵon kiel ridindan sentimentalecon. Li tamen pensis, ke la sentimentaleco estas trajto de homa koro, kiu troviĝas nur en kaptito.

Neatendita morto

En septembro 1923 en Japanio okazis granda tertremo, en la regiono Kantoo. Pli ol cent mil homoj iĝis viktimoj, plejparte pro brulegoj, kiujn etendis fortaj ventoj. Krome, multaj homoj, inter kiuj troviĝis etnaj koreoj kaj socialistoj, estis kaptitaj kaj mortigitaj ne nur de policistoj, sed ankaŭ de civiluloj – sub la preteksto certigi socian ordon. Tiam ankaŭ 39-jara Oosugi estis batita kaj mortigita de ĝendarmoj, kaj lia korpo estis ĵetita en puton. Ankaŭ lia edzino kaj 6-jara nevo estis mortigitaj. Fakte, dum la dua duono de sia vivo li suferis pro manko de kamaradoj, kiuj estis murditaj pro politikaj kialoj, kaj fine la sama sorto trafis lin mem. La morto de la plej libera viro estis unu el la multaj neatenditaj mortoj.

KANEKO Yoko
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kaneko Yoko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07