Malaperanta popola arkitekturo

La malgranda montara vilaĝeto Čičmany [ĉiĉmani] situas en la norda parto de Slovakio je ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo. La vilaĝeto spegulas la riĉan historion de la slovaka popola arkitekturo pere de multaj ornamitaj lignaj familidomoj kaj monumentoj.

La unua skriba mencio pri Čičmany datiĝas de la jaro 1272. Ĝi estis origine ŝafpaŝtista kolonio, kies praloĝantoj venis el sud-orienta Eŭropo. La ĉefa okupo de la ĉiĉmananoj estis terkulturado, ŝafbredado kaj arbohakado. Mizeraj vivkondiĉoj devigis la loĝantojn – precipe en la periodo de 1921 ĝis 1930 – amase forlasadi sian naskiĝvilaĝeton kaj veturi al Ameriko, Francio aŭ Belgio por trovi laboron. La vilaĝon plurfoje detruis incendioj. Dum la dua mondmilito ankaŭ germanaj faŝistoj bruldetruis la vilaĝon pro agadoj de slovakaj partizanoj.

Popola arkitekturo

La plej karakteriza trajto de Čičmany estas ornamitaj lignaj domoj enskribitaj en la Listo de Nemateriaj Kulturheredaĵoj de Slovakio. Blankajn regulajn geometriajn ornamaĵojn oni ne trovas aliloke, kaj ili estas sendube la plej grava arta esprimo de popola arkitekturo en Slovakio. Ankoraŭ en la nuntempo oni ĉiujare pentras ornamaĵojn per kalko. Estas onidiroj, ke familidomojn komencis ornami virinoj, en la frua tempo per argilo kaj poste per kalko. Pentraĵo havis ĉefe praktikan celon: ŝirmi de humido kaj sunradioj la lignajn trabojn de domoj.

En la vilaĝeto troviĝas ankaŭ kelkaj religiaj objektoj: katolika baroka preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco (1798) kaj kapelo kaj kastelo de la 18a jarcento. Proksime de Čičmany troviĝas la slovaka banloko Rajecké Teplice, kie oni kuracas malsanojn de la movsistemo, civilizajn kaj profesiajn malsanojn, kaj faras alĝustigojn post operacioj ĉe vertebraro kaj koksaj artikoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07