Utopia kapitalismo en Rusio

Rusujo, kien vi kuregas? Respondu! Ĝi ne respondas.

Nikolaj [nikoláj] Gogol, rusa-ukraina verkisto (1809-1852)

Historio estas, antaŭ ĉio, scienco, tamen ne tiom logika, kiel la geometrio de Eŭklido aŭ la fiziko de Newton. Unu evento ne rezultas logike el aliaj eventoj. Krome, historio estas ne nur scienco, ĝi estas procezo, en kiu vivas kaj agas realaj homoj, kaj tiu historio estas eĉ malpli logika ol la scienco historio. Aldone, la tezo, ke instruoj de historio neniun instruas, delonge iĝis triviala. Tial ofte okazas tiaj historiaj eventoj, kiaj konsternas pro foresto de sana prudento.

Ĥruŝĉov

La sovetia partiestro Nikita Ĥruŝĉov [ĥruŝĉóv] foje vizitis Usonon kaj miris: Kiel simple tieaj agrikulturistoj plenigis la merkaton per viando! Sufiĉas nutri brutaron per maizo. Reveninte hejmen, li devigis ĉiujn kolĥozojn, ĝis la polusa cirklo, kultivi maizon. Li ne konsideris nur detalon, kiu evidentiĝis la plej grava: la rusia klimato estas multe pli severa, ol la usona, kaj tial „vianda miraklo” ne okazis.

Homo povas atingi altan ŝtatan postenon, sed tio ne aŭtomate garantias profesian taŭgecon. (Ni eĉ ne parolu pri granda saĝo aŭ genieco!)

Jelcin

En pli proksima tempo, ankaŭ alia ŝtatestro, Boris [borís] Jelcin, vizitis la evoluintan Okcidenton kaj simile miris: Kiel bone homoj vivas nur danke al kapitalismo! Reveninte hejmen li per unu plumstreko starigis tiun formon en Ruslando. „La merkato ĉion reguligos”, diris li kategorie. (Verdire, anstataŭ „reguligos” li uzis vulgaran parolturnon – por montri sian proksimecon al la „simpla popolo”.)

Utopia socialismo

Ni rigardu al pli frua historio. Pluraj pensuloj de pasintaj jarcentoj, ekde Thomas Müntzer (ĉ. 1489-1525), rimarkis, ke la ĉirkaŭa socio vivas erare; en ĝi forestas harmonio. Ili konstruis diversajn teoriecajn sistemojn, kiuj poste estis nomataj „utopia socialismo”. Kelkaj el ili, kiel Robert Owen (1771-1858) kaj Charles Fourier (1772-1837), eĉ provis realigi siajn ideojn praktike. Al utopiaj socialistoj ŝajnis, ke sufiĉas montri al homoj novan serenan vojon – kaj ili ĝoje iros laŭ tiu vojo. Fine, tiuj ideoj nenie realiĝis, ili estis tro for de la reala vivo.

Utopia kapitalismo

Same utopia estis la ideo de Jelcin feliĉigi la ruslandanojn per kapitalismo. La intenco estis, ke, post la deklaro de kapitalismo, tuj ekagos por bono de la lando kaj de ĝia popolo la plej progresemaj, la plej morale puremaj civitanoj. Sed okazis plene male: la landon disŝtelis kaj iĝis ĝiaj mastroj homoj, por kiuj la nocioj „moralo” kaj „bono de la lando” estis tute fremdaj.

Kapitalismo sen demokratio

Jes, en multaj landoj oni vivas libere danke al kapitalismo, riĉe kaj digne. Sed en tiuj landoj kapitalismo kaj demokratio paralele evoluis dum 200 jaroj. En Rusio kapitalismo estis altrudita arbitre, sen plej etaj signoj de demokratio. La rezulto estas sufiĉe abomena. Se oni provu difini ĝin per „isma” termino, la plej taŭga estos „idiotismo”, alivorte apoteozo de idioteco. La tasko pri transiro de socialismo al kapitalismo estis starigita unuafoje en la mondo, kaj sur tiu vojo eraroj estis neeviteblaj. Tamen Jelcin kaj Putin faris nenion krom eraroj.

Ŝtelistoj kaj arogantuloj

En ĉiu lando kapitalismo implicas uzadon de aliula laboro por profitado, sed en Rusio tiu ĉi principo estas ununura kaj absoluta. Se forestas leĝoj, laŭ kiuj ĉio en la lando ekzistas kaj estas farata por homoj, kial ŝtelistoj kaj arogantuloj modestu?

Forestas demokratio

Prenu profiton hodiaŭ! Morgaŭ la nuna senleĝeco povos finiĝi. Kaptu profiton kaj ekspedu monon en eksterlandajn bankojn kaj impostparadizojn, enlande ja ĉio estas malfirma, kaj morgaŭ vi povos perdi tion, kion vi ŝtelis hodiaŭ! Kaj ili prirabas sian propran popolon kiel maroduloj de okupanta malamiko. Malfermi novajn uzinojn kaj fabrikojn? Ne, tempo ne sufiĉas, ĝi ne atendas. Nur komerco. Oni aĉetas ion eksterlande kaj vendas enlande du- aŭ tri-oble pli multekoste. Jen ĝi, la profito! Hm, oni devas ja ion pagi al laboristoj. Minimumon! Ili danku min, ĉar mi donas al ili laboron!

Ĉio por profito

Unu el la ĉefaj oligarkoj proponas al la registaro: „Ni legitimu 12-horan labortagon. Niaj laboristoj estas pigraj kaj malmulte laboras!” La dua proponas: „Ni malpermesu sindikatojn!” La tria: „Ni plialtigu la pensian aĝon!” Ĉio kaj ĉiel por profito! Por palacoj, jaĥtoj kaj aviadiloj!

Detruo kaj ĥaoso

La novaj mastroj de la lando detruis la tutan antaŭan ekonomion, restis nur natura gaso kaj nafto, per kiuj la lando iel ekzistas. Se la mondo trovos substituaĵon por petrolo kaj gaso, Rusio pereos.

Investaj prioritatoj

La potenco faris nenion, por ke ia reala produktado krom nafto kaj komerco iĝu profitodona. Nafto kaj gaso alportas grandan monon. Racia potenco investus ĝin en modernan produktadon, sed la mono estas uzata por aĉeti bilojn de eksterlandaj bankoj. Ĉu post Sovetio en la tuta grandega lando aperis almenaŭ unu teksa fabriko? Ne, ne aperis. Apenaŭ oni povas elpensi pli grandan malprofiton por la lando.

Ĉu iu bezonas klerigon?

Dum 25 jaroj kapitalistoj nenion kreis, ili nur sencerbe kaj ŝtelece uzas la malnovajn sovetiajn rimedojn. Estas detruita ĉio: industrio, agrikulturo, scienco, kulturo, klerigo. Ekzemple, ĉu bezonas averaĝa ruso klerigon? Por kio? Sekretariino en nafta oficejo havas dekoblan salajron de inĝeniero, instruisto aŭ kuracisto. Oni strebas ne al klerigo, sed al dungiĝo en naftaj oficejoj.

Inflacio, drogoj kaj fiskoŝtelado

Unu el la indikoj de sencerba mastrumado estas nebridebla inflacio, kiu estas pli ol 10 % jare.

Post 25 jaroj oni surprize malkaŝis, ke dum tiuj pli ol du jardekoj neniu trejnis kvalifikitajn laboristojn kaj ke ili nun forestas. Ke en la lando estas kelkaj milionoj da drogemuloj. Ke miliardoj el la ŝtata buĝeto konstante ien malaperas. La koruptado forglutas monon ne simple grandan, sed astronomian, kaj krome estas ankoraŭ fiskoŝtelado.

Ĥimeraj projektoj

De tempo al tempo aperas ĥimeraj projektoj; dum unu aŭ du monatoj oni parolas pri ili, poste iom post iom la parolado tedas al ĉiuj kaj oni komencas paroli pri io alia.

La nevidebla mano

La lando bezonas firman kaj racian potencon, la nevidebla mano de Adam Smith jam delonge ne agas. Sed forestas tia potenco ...

La popolo malamas la potenculojn

Ĉu ĝojas la ruslanda popolo pri tiuj ĉi „nova ordo” kaj novaj mastroj, kiuj faris la popolon almozulo, kaj pri la potenco, kiu ĉion aranĝis? Statistiko montras ke 80-90 procentoj de la rusianoj ĉion malamas kaj volus ĉion radikale aliigi.

Mankas laboro? Ripozu senlime!

En Sovetunio ekzistis aro da sociaj garantioj: pri laboro, loĝejo, medicina helpo, klerigo, ripozo. Nun laboruloj estas nur senrajta ilo por profitado. Ofte laboron vi ne trovos, do ne havos loĝejon, vivrimedojn, klerigon; vi povos morti ĉe la sojlo de kuracejo. Restas nur ripozo – ripozu senlime.

Elektoj sen elekto

Se la popolo malamas la potencon, kial do tiu ne aliiĝas, ja okazas „demokratiaj” elektoj? Dum 25 jaroj potenculoj elpensis multajn metodojn por ne perdi siajn privilegiojn.

Unue, la ruslandan elektantaron oni povas dividi proksimume je 4 grupoj: 1) indiferentaj, 2) junaj, 3) „saĝaj”, 4) maljunaj. La unua kaj la dua grupoj estas entute indiferentaj pri politiko, kaj en elektoj ne partoprenas. La tria grupo komprenas, ke ĉio estas mensogo, kaj ankaŭ ne partoprenas en elektoj. La kvara grupo estas disciplinema; ĝi alkutimiĝis kredi al la partio (nun ĝi nomiĝas „Unueca Rusio”) kaj al la registaro; ĝi ĉiam voĉdonos kiel estas rekomendite.

Due, ne ekzistas kvoruma minimumo da elektantoj. Se venos 1 % aŭ 0,5 %, ili elektos prezidenton aŭ parlamenton.

Krome, ekzistas diversaj „malpuraj teknologioj”. Ekzemple, oficiro ordonas al soldatoj, kiel ili devas baloti. Aŭ ĉefo ordonas al siaj subuloj, ke ili alportu fotojn de siaj balotiloj kun kruceto en rekomendita kvadrato. Tial la lando duonjaron antaŭ la elektoj jam scias, kiu estos prezidento.

Konkludo

Multaj nuntempaj historiistoj profetas, ke nun kapitalismo travivas sian lastan periodon. La kialo estas certe ne la fakto, ke la kapitalistoj plejparte ne estas en akordo kun moralo aŭ ke ili vidas en la mondo nur procenton de profito. Ne, la moralo kaj la ekonomio estas kategorioj nekunligitaj. La afero estas multe pli banala. La kapitalismo povas progresi nur danke al plivastigo de merkatoj, sed la merkato nuntempe estas la tuta mondo. La planedo Tero jam finiĝis, kaj aliaj planedoj ne estos atingeblaj ankoraŭ dum jarcentoj. Evolua bazo por kapitalismo estas elĉerpita; kaj kio ne povas evolui, tio nepre degeneras. Rusio venis al kapitalismo tro malfrue, la tuta merkato estas jam delonge dividita inter malnovaj klubanoj, kaj novajn membrojn la klubo ne atendas.

Ĉu pravas tiaj historiistoj? Ni vivos – ni vidos.

Mikaelo KOROTKOV
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 8.

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.