Esperanto kaj Ruĝa Kruco

La belga oficisto Peter Peys (1953) dum sia libera tempo okupiĝas pri la historio de Ruĝa Kruco. Prepare al artikolo pri Esperanto kaj Ruĝa Kruco dum la unua mondmilito, li faris esplorojn en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk (Belgio). En aprilo 2018 la artikolo aperis1, kaj okaze de tio MONATO intervjuis lin.

MONATO: De kie venas via intereso por la historio de Ruĝa Kruco?

PETER PEYS: Kiel junulo mi kolektis poŝtmarkojn kaj spertiĝis pri Svislando. Mi krome kolektis ĉiuspecajn dokumentojn kaj kompilis kolekton pri Ruĝa Kruco kaj pri soldatoj internigitaj en Svislando dum la mondmilitoj. Poste mi pli detale esploris la historion de Ruĝa Kruco, interalie dum la milito de 1870. Sed mi restas amatoro kaj tute ne konkurencas akademiajn historiistojn.

MONATO: Ĉu eblas mallonge skizi la historion de Ruĝa Kruco?

PETER PEYS: En 1859 la svisa bankisto Henri Dunant deziris kontakti la francan imperiestron Napoleonon la 3an pri projekto en Alĝerio. Pro tio li estis en la ĉirkaŭajo, kiam en tiu jaro okazis la batalo de Solferino (inter Francio kaj Aŭstrio). Dunant konstatis, ke postrestis 40 000 viktimoj sur la batalkampo, nur iomete helpataj de lokaj virinoj. Li estis tiel ŝokita, ke li ne nur provis tuj aranĝi helpon, sed ankaŭ poste agadis por eviti tiajn masakrojn. En 1862 aperis lia libro Un souvenir de Solférino (Memoro pri Solferino) en kiu li proponis krei en ĉiuj landoj neŭtralajn, volontulajn asociojn por helpi la vunditojn.

En 1863 okazis unua internacia konferenco en Ĝenevo, dum kiu estis kreitaj naciaj komitatoj por helpo al vunditaj soldatoj. Tial la jaro 1863 estas konsiderata kiel la fondodato de Ruĝa Kruco. Dua internacia konferenco okazis en 1864; dum ĝi ekestis la Unua Konvencio de Ĝenevo pri Humanecaj Aferoj el 1864, subskribita de 12 ŝtatoj kaj grandparte bazita sur proponoj de Dunant. En tiu periodo ekestis la unua simbolo, ruĝa kruco sur blanka fono, onidire svisa flago kun inversigitaj koloroj. La oficiala nomo estis „Internacia Komitato de Helpaj Societoj por Flegado de Vunditoj” en 1864, kaj ekde 1876 ĝi iĝis „Internacia Komitato de Ruĝa Kruco” (IKRK).

MONATO: Ĉu videblis rezultoj dum la franca-prusa milito de 1870-1871?

PETER PEYS: Jes, eĉ jam pli frue. Ekzistas bildoj pri „ambulanco” kun flago de Ruĝa Kruco dum la batalo inter Germanio kaj Danio en Schleswig en 1864. En milito kontraŭ Aŭstrio en 1866 aktivis germanaj sekcioj de Ruĝa Kruco. En 1870 venis helpo ne nur el la batalantaj ŝtatoj, sed ankaŭ el Belgio, Nederlando, ... Ekde tiam Ruĝa Kruco iĝis internacie respektata organizaĵo. Rimarku, ke „ambulanco” estis plursenca vorto: estis iuspeca veturilo por transporti vunditojn, sed ankaŭ helpejo kun flegistoj kaj kuracistoj.

MONATO: Kiam ekestis la unuaj kontaktoj kun Esperanto?

PETER PEYS: La plej fruan mencion mi trovis en „La Belga Sonorilo” de februaro 1903. Ĝi raportas pri kursoj ĉe la antverpena sekcio de Ruĝa Kruco, laŭ iniciato de doktoroj Edouard De Rop kaj Raymond Van Melckebeke. De Rop, estro de la sekcio, estis inspirita de artikolo en la kanada revuo „La Lumo”, kiu tiam havas ĉirkaŭ 1700 legantojn. El tio interalie rezultis la manifestacioj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto inter 1909 kaj 1913. Plej konata estas leŭtenanto Georges Bayol, kies libro „Esperanto et Croix-Rouge” (kun vortlisto) estis tradukita en plurajn lingvojn. De la sviso Fr. Uhlmann en 1913, post la balkanaj militoj, aperis Deutsch-Esperanto-Wörterbuch für das Rote Kreuz (Germana-esperanta vortaro por Ruĝa Kruco). Same en 1913, A.J. Witteryck, prezidanto de Belga Esperanto-Ligo, partoprenis la unuan Congrès international pour le soulagement des blessés de guerre (Internacia kongreso por mildigo de la sorto de militvunditoj).

MONATO: Kaj tiam venis la „Granda Milito”.

PETER PEYS: Dum la milito pluraj esperantaj revuoj raportis pri la agado de Ruĝa Kruco. Elstaras la artikoloj en The British Esperantist. Danke al ili estis kolektita sufiĉe da mono por sendi du ambulancojn al la fronto. En Francio la libreto de Bayol estis distribuata ĉe la sanservoj. En Svislando Ruĝa Kruco kunlaboris kun aliaj svisaj organizaĵoj – inter ili Universala Esperanto-Asocio – por peri korespondadon inter la batalantaj landoj, por sendi pakaĵojn al militkaptitoj, por transporti malsanajn kaptitojn al restadejoj en Svislando ktp.

MONATO: Ĉu daŭris la kontaktoj kun Ruĝa Kruco post la milito?

PETER PEYS: Flanke de la Esperanto-movado dum la 1920aj jaroj estis pluraj alvokoj por intensigi la kunlaboron, sed ili restis vanaj. Dum la 1930aj jaroj en Germanio kaj Sovetio venis diktatoraj reĝimoj kaj persekutoj de esperantistoj, kiuj en pluraj landoj malebligis la agadon.

MONATO: Kio estas la nuna rolo de Ruĝa Kruco?

PETER PEYS: La Internacia Komitato de Ruĝa Kruco daŭre havas ĉefan rolon, se temas pri internacia humaneca juro, kiu baziĝas sur la Konvencioj de Ĝenevo kaj la aldonaj protokoloj. Resume estas kvar konvencioj (pri la plibonigo de la sorto de vunditaj kaj malsanaj militistoj sur tero; pri la plibonigo de la sorto de vunditaj, malsanaj kaj pereintaj militistoj surmare; pri la traktado de militkaptitoj; pri la protektado de civiluloj dum milito) kaj du protokoloj pri internaciaj kaj ne-internaciaj konfliktoj (malpermeso de iuj armiloj, protektado de kultura heredaĵo, ...). Estas nova tria protokolo pri uzo de la ruĝa kristalo kiel plia protekta simbolo.

MONATO: Ne ofte videblas Ruĝa Kruco en gazetaj kaj televidaj raportoj pri la nuntempaj konfliktoj.

PETER PEYS: Ruĝa Kruco daŭre havas tre gravan rolon en la protektado de kaj internaciaj kaj naciaj konfliktoj. Ĝi estas sendependa, internacie rekonata kaj respektata. Ĝi havas multjaran sperton kaj konas la lokajn faktorojn. Tamen, ĝi devas interveni neŭtrale, prudente kaj diskrete kaj atenti pri la sekureco de siaj kunlaborantoj. Ĝi dialogas kaj negocas kun la partioj kaj havigas diversforman helpon. Ne estas facila taskaro!

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
1. LE PHILATELISTE CROIX-ROUGE, numero 148, aprilo 2018: Etude Espéranto et Croix-Rouge, p. 20-23.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07