Laboristoj el la postkulisaj pordoj

Pro la rapide kreskanta maljuniĝo de la japana loĝantaro kun malpli da infanoj, grave mankas laboristoj. La nuna japana ekonomio preskaŭ atingis plenan dungadon kun senlaboreco de 2,4 %. Plie, kvankam laboras 12,4 % de la maljunuloj pli ol 65-jaraj – la plej alta proporcio en la mondo, – la laborforto ne sufiĉas.

La manko de laboristoj estas videbla en mez- kaj mal-grandaj entreprenoj kaj en regionoj for de la grandaj urboj, kaj aŭdiĝas urĝaj dolorkrioj de entreprenistoj en tiuj regionoj. Laŭ provkalkulo mankos 4,16 milionoj da laboristoj en 2020. Do, estas tute nature kaj neeviteble, ke oni konsekvence proponas kaj diskutas pri la dungado de enmigrintoj aŭ gastlaboristoj.

Politiko ne aplikata

La japana registaro deklaris, ke ĝi sekvas la politikon ne dungi enmigrintojn, ne akcepti portempajn kaj nelertajn gastlaboristojn, kaj akcepti nur altkvalitajn teknikistojn. Tamen, de la 90aj jaroj en la 20a jarcento Japanio iom post iom akceptis laboristojn el eksterlando. Rezulte, en la jarfino de 2017 estis 1,28 milionoj da alilandaj laboristoj. El ili plej multaj estas ĉinoj; sekvas vjetnamoj, filipinanoj, brazilanoj, nepalanoj.

Malmultaj vizoj

El tiuj 1,28 milionoj nur 18,6 % havas oficialan vizon por labori kiel speciala aŭ teknika laboristo. Ĉirkaŭ 36 % havas validajn vizojn kun konstanta loĝrajto, ekz. japandevenaj brazilanoj. Ankaŭ lernantoj (ĉ. 20 %) laboras. Problema kaj ofte kritikata estas la sistemo de teknika trejnado, en kiu laboras 257 000 (ĉ. 20 %). La oficiala celo de la sistemo estas trejni kaj transdoni teknikon kaj lertecon al evoluantaj landoj donante trijaran laborejan trejnadon al junaj laboristoj en la kampoj de agrikulturo, fiŝkaptado, konstruado kaj fabrikado, inter aliaj.

Ĉu ŝajn-sistemo?

Oni scias, ke la sistemo de teknika trejnado estas la kaŝmantelo de dungado de nelertaj laboristoj. En ne-malmultaj okazoj la laborkondiĉoj estas malbonaj: malalta salajro, longa labortempo, forpreno de pasportoj, ekspluatado fare de perantoj ktp. Pro tiaj mizeraj kondiĉoj 7000 „trejnatoj” forlasis siajn laborejojn en 2017 kaj fariĝis „subgrundaj laboristoj”. Ankaŭ lernantoj havas problemon: pli ol 75 % el la eksterlanda lernantaro laboras, krom lernantoj en postdiplomaj kursoj. Onidire en multaj okazoj la vizoj por studi en Japanio estas uzataj kiel kamufliloj por gastlaboristoj.

Ne gravas la plendoj

Malgraŭ la kritikado fare de enlandaj kaj alilandaj grupoj defendantaj la homajn rajtojn, la registaro ĉi-junie decidis etendi la trejnsistemon en la kampojn de flegado, ŝipkonstruado, gastejoj kaj aliaj kaj plilongigi la daŭron de tri jaroj ĝis kvin jaroj. Tamen, pri la prizorgado kaj integriĝo de tiuj alilandanoj, – ekz. instruado de la japana lingvo – la registaro lasas ĉion al la volontulaj aŭ komunumaj agadoj. La nuna konservativa reĝimo ripete neis la dungadon de enmigrintoj difinante, ke enmigrinto estas tiu, kiu eniras landon kun rajto je loĝado, kio tute ne kongruas kun la tendenco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Eŭropa Unio (EU).

Fakuloj avertas

Laŭ la fakuloj pri politiko de enmigrado la nunaj 1,28 milionoj da alilandaj laboristoj estas efektivaj enmigrintoj, laŭ la konsidero de UN kaj la nuna EU. Ili rimarkigas kaj avertas la japanojn, ke la lando nun sekvas la malĝustan politikon pri enmigrado de multaj eŭropaj landoj, kiuj unuflanke neadis la dungadon de enmigrintoj, sed aliflanke akceptis multajn „gastlaboristojn, kiuj devus reiri hejmen post kelkaj jaroj”, kaj oni neglektas la integriĝon de tiaj laboristoj en la socio. Male ol supozite la laboristoj ne reiris al sia hejmlando, sed venigis siajn familianojn kaj konstante loĝas.

Prof. Philip Martin, usona fakulo pri tiu kampo, trafe diras: „Portempaj gastlaboristoj ja konstante loĝos”. Se japanoj ne lernas el la zigzagaj kaj malsukcesaj politikoj de Eŭropo – el kiuj parte rezultis la nunaj sociaj problemoj, kiel estiĝo de strikoj kaj distavoliĝo de la socio, misfunkcio de la sociala sistemo, „hejmkreskintaj teroristoj” ktp. – japanoj malsukcesos samkiel Eŭropo. Ili nepre aŭskultu la diron de iu sviso: „Ni alvokis laborforton, sed venis homoj”.

Noto de la aŭtoro: En Japanio lernantoj povas labori maksimume 20 horojn ĉiusemajne. En grandaj urboj kiel Tokio, multaj lernantoj laboras kiel kelneroj kaj vendistoj en restoracioj kaj vendejoj.
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07