La belarta ludo

Mondvaste estas konataj la bild-glumarkoj de la eldonejo Panini vendataj en jaroj de futbalaj sportkonkursoj. Ekde 2008 ekzistas paralela kolekto svisa, konata ĉefe de fervoruloj: Tschutti Heftli (Futbalist-albumo) 1

La originaleco de Tschutti Heftli troviĝas en la bildoj: anstataŭ fotoj de la sportistoj sur la glumarkoj estas diversstilaj minipentraĵoj faritaj de artistoj. La portretistojn elektis internacia juĝantaro.

Stilo kaj komerco

Kun fantazio kaj humuro ĉiu teamo havas propran temon: la hispanoj estas portretitaj kiel personoj el Don Kiĥoto; la meksikanoj estas aztekaj batalistoj, kaj la svisojn oni portretas en rastrumeroj sur verda futbalkampo kiel fono.

Ĉi-jare estas reprezentitaj entute 522 futbalistoj el la 32 naciaj teamoj partoprenantaj en la monda sportkonkurso de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA), en paketoj de po 10 aleatoraj glumarkoj en ĉiu 84-paĝa albumo. Krom la komerca intereso de la kolekto, ankaŭ filantropia celo ekzistas: kontraŭ ĉiu paketo vendita la firmao donas 0,10 svisajn frankojn al la internacia federacio Tero de la Homoj (france Terre des Hommes 2).

Notoj de la redaktoro: 1. La unua albumo publikigita de la eldonejo Panini rilatis al la sportkonkurso okazinta en Meksiko en 1970.
2. La internacia federacio Tero de la Homoj estas neregistara organizaĵo favora al la daŭripova evoluo, kun sidejo en Svisio. Pluraj landaj organizaĵoj fondis ĝin en 1966.
Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svisio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marteno Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07