Por britoj sekso restas deviga

Alta kortumo de Britio rifuzis la peton de Christie Elan-Cane [kristi elán-kejn], kiu argumentis, ke la devo specifi sian sekson por ricevi pasporton estas diskriminacia kaj tiel riaj homaj rajtoj, laŭ la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, estas malobservataj.

La rajtoj de neduumaj homoj

Elan-Cane, kiu mem identiĝas nek kiel viro nek kiel virino kaj kies preferata pronomo en la angla estas la neologismo per (en ĉi tiu raporto estas uzata la inkluziva pronomo ri), jam preskaŭ 30 jarojn kampanjas por la rajtoj de sekse neduumaj homoj. Ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton: pro bono, kiel oni diras latine.

Inoj, malinoj kaj iksoj

Internacia normo eldonita de la Internacia Organizaĵo pri Civila Aviado postulas, ke pasporto havu kampon kun la etikedo „sekso” kaj ke tiu kampo enhavu unu el la literoj F, M aŭ X, kiuj signifas respektive „inseksa”, „virseksa” aŭ „nespecifita”. La ĉefa motivo por la alternativo „X” estis okazoj, en kiuj necesas urĝe doni pasporton, ne sciante la sekson de la koncerna homo, ekzemple al rifuĝanto dum krizo. Tamen deko da landoj nun proponas tiun eblon pli ĝenerale, nome: Aŭstralio, Barato, Danio, Germanio, Irlando, Kanado, Malto, Nepalo, Nov-Zelando kaj Pakistano. Britio mankas en tiu ĉi listo: hodiaŭ por ricevi britan pasporton oni devas deklari sin „F” aŭ „M”. Laŭ Elan-Cane, tio signifas, praktike, ke ri devas mensogi.

Konsekvencoj

Kvankam la kortumo rifuzis la peton de Elan-Cane kaj ne devigis la pasport-oficejon tuj ŝanĝi sian politikon, la decido enhavas kelkajn favoraĵojn por tiuj, kiuj ne kontentas pri sia oficiale atribuita sekso. Unue, laŭ unu el la advokatoj, kiuj reprezentis Elan-Cane, la decido konfirmas, ke Artikolo 8 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj aplikiĝas al sekse neduumaj homoj, kies identeco estu respektata. Due, la kortumo postulis, ke senprokraste okazu pli ĝenerala rekonsiderado de la registara politiko pri sekso kaj identeco, kaj ke Elan-Cane povu partopreni en tio. Eble okazos ankaŭ publika konsultado, en kiu ĉiuj interesatoj povos kontribui siajn opiniojn kaj argumentojn.

Edmund GRIMLEY EVANS
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07