Ĉu la brazila Trump venkos?

Jair Bolsonaro, la plej spitema el la ĉi-jaraj brazilaj prezidentaj kandidatoj, nun estas en la dua pozicio en la enketoj pri la balotaj intencoj. Lula, kiu venkus, ankoraŭ estas malliberigita, do probable ne povos kandidatiĝi.

Disputoj

Bolsonaro, eksa oficiro de la brazila armeo, estas kandidato de la ekstrema dekstro. Liaj ideoj estas tre konservativaj. Fojfoje li kaŭzas disputojn. Ekzemple, dum parolado en Rio-de-Ĵanejro li malrespekte parolis pri quilombola (posteuloj de iamaj afrikdevenaj brazilaj sklavoj). En alia polemika deklaro li diris: „Mi havas kvin infanojn. Kvar estas viroj, sed farante la kvinan mi malfortiĝis, kaj venis ino”.

Li do estas la plej malakceptata kandidato ĉe la inaj kaj nigraj voĉdonantoj. Krome, li ĉiam kritikas netradiciajn seksajn orientiĝojn kaj laŭdas personojn implikitajn en torturo dum la tempo de militaj registaroj en Brazilo. Malgraŭ ĉio, iuj religiaj ĉefoj, precipe evangeliuloj, subtenas lin. Pro simileco de liaj ideoj al tiuj de la nuna usona prezidento, Bolsonaro estas konata en Brazilo kiel la brazila Trump.

La kialo

Tamen, kial persono kun tiaj ideoj havas tiom da subtenantoj? Bolsonaro estas kandidato kontraŭ Lula, profitanta de la malakcepto de Lula en iuj tavoloj de la civitanoj. Fakte, Bolsonaro ne proponas planon por solvi brazilajn problemojn. Li prezentas sin militisto batalanta kontraŭ perforto. Do iamaniere li profitas de la popola timo.

Alia emfazo en la kampanjo de Bolsonaro kaj de liaj subtenantoj estas lukto kontraŭ komunismo. Laŭ ili, la registaroj de Lula kaj Dilma Rousseff, kiuj regis Brazilon de 2003 ĝis 2016, estis komunismaj, sed fakte oni neniam havis vere komunisman registaron en Brazilo. Tia priskribo estas heredaĵo de la antaŭaj brazilaj militistaj registaroj, kiujn subtenis la tiutempaj usonaj registaroj.

Realaj ŝancoj

Do, ĉu Bolsonaro efektive povas venki? Probable ne. Li havas la plej altan nivelon de malakcepto inter ĉiuj, kiuj rajtas voĉdoni. Lin subtenas nur tiuj, kiuj ne volas, ke Lula iĝu prezidento. En ĉiuj enketoj, kie ne enestas la nomo de Lula, Bolsonaro ne aperas en la unua pozicio. Ni probable ne havos alian Trump kiel reganton de granda lando.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07