Apenaŭ senlaboreco

Malgraŭ la alta valoro de la landa valuto, la ne-alianciĝo al granda ekonomi-grupo, kaj la malgrandeco de la lando, la svisaj komerca kaj serva industrioj bonfartas.

La senlaboreco falis ĝis rekorda malalto. Tutlande ĝi atingis 2,8 % en majo 2018, kaj en iuj kantonoj eĉ 1 %. Tamen eĉ svisa monero estas dufaca. Laŭ raporto de Olivier Adler, ekonomikisto de la banko Credit Suisse, kiu enketis ĉe 90 000 entreprenoj mal- kaj mez-grandaj, al duono de tiaj firmaoj hodiaŭ mankas laborforto. Entreprenoj devas rifuzi mendojn pro la maleblo plenumi ilin.

Fakuloj ja scias, ke plena dungiteco ne estas ideala situacio por landa ekonomio. Se ne sufiĉas senlaboruloj aŭ se neniu deziras ŝanĝi postenon, kreskas la risko de labormerkata stagnado kaj halto de ekonomia disvolviĝo.

Antaŭ ĉio mankas en Svisio fakuloj en la metioj gastigaj (hoteloj kaj restoracioj), malsanulejaj, konstruaj kaj transportaj. Pluraj aferistoj plendas, ke preskaŭ ne eblas maldungi netaŭgajn salajrulojn pro la manko de anstataŭuloj.

Kontraŭ amasa migrado

Certe, eblas varbi eksterlandanojn kaj de kvin jardekoj Svisio havas enmigro-politikon por kompensi sian nekreskantan loĝantaron. Jam en la 1970aj jaroj oni invitis fortajn brakojn eksterlandajn por veni labori en konstruado. Alvenis vagonaroj plenaj el Italio, tiom ke la indiĝenoj sentis sin iomete invaditaj. Plie, pli ol 320 000 translimaj navedantoj el Francio, Germanio, Italio kaj Aŭstrio nuntempe laboras dumtage en Svisio – proporcio granda en ok-miliona lando.

Iom konsekvence de tiu daŭra enmigra premado, civita voĉ-iniciato en 2014 sukcese postulis rimedojn „kontraŭ amasa migrado”. Ekde la 1a de julio 2018 efektiviĝis tiaj rimedoj kaj hodiaŭ ĉiu entrepreno devas prioritate informi la lokan labor-maklerejon pri ĉiu vaka posteno en tiaj metioj, kiuj havas pli ol 8 % da senlaboreco, por privilegii enlandajn laborserĉantojn.

Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marteno Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07