Heroa enmigrinto

Junulo deveninta el Malio, Mamadou Gassama [mamadú gasamá], famiĝis en Francio, heroe savinte infanon.

Kio fakte okazis?

Irante surstrate en Parizo, li (kaj aliaj preterpasantoj) subite ekvidis knabeton starantan sur la balkono-rando de la kvina etaĝo. Mamadou tuj supren-grimpis ĝis la balkono kaj sukcesis savi la knabeton. Estas menciinde, ke la infano staris ekster la balkona balustrado, kun la piedoj sur la malsupra rando, kaj, kiam la grimpanto atingis lin, alia viro, etendiĝinte de najbara balkono, jam sukcesis ekteni manon de la infano por malebligi ties falon el tiom danĝera pozicio.

La pariza spiderman

La eventon registris multaj poŝtelefonoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj. La inform-kanaloj (precipe tiuj kun daŭra informado kiel BFM-TVC-News) ne povis malatenti tian okazaĵon kaj montris kaj remontradis la lertan grimpadon de la junulo al la knabeto. Tiel li fariĝis nacia heroo. Kelkaj nomis lin la pariza spiderman (homo-araneo el populara bildstria verko kaj filmo).

El Malio al Francio

Mamadou Gassama estas 22-jara. Li naskiĝis en malia vilaĝo kaj, same kiel multaj afrikanoj, kies persona horizonto estas malhela en la propra lando, li decidis migri al Francio, nome al Parizo, kie loĝis lia frato. Elirinte el Malio en 2013, li transiris Saharon, restadis en tre malfacilaj viv-kondiĉoj en Libio kaj riskis dronon en malsekura boato por transiri Mediteraneon ĝis Italio, kien li alvenis en 2014. Poste li sukcesis retrovi sian fraton en Parizo kaj vivtenis sin laborante (sendokumente) en konstruado.

Eksterordinara sorto-turno

Se li ne estus savinta tiun knabeton, eble li estus trafinta polican kontroladon kaj devige re-sendita en Malion, Tia estas ofte la sorto de tiel nomataj „senpaperuloj”, homoj sen restad-permesaj dokumentoj. Sed ĉi-foje okazis tute male, eĉ eksterordinare ...

Kiam oni eksciis, ke li estas senpaperulo, do nelegitima en Francio, la krio estis unuanima: Li meritas legitimigon pro sia kuraĝa ago. La prezidento de Francio Emmanuel Macron [emanuél makró] akceptis lin en la prezidenta palaco Elizeo, dankis lin pro lia kuraĝo kaj promesis al li ne nur baldaŭan restad-permeson, sed ankaŭ francan civitanecon. Kaj la pariza fajrobrigado dungos lin. Tamen natura demando estas, kio estus okazinta se la grimpado ne estus filmita?

Komunikad-cela politiko

Kial tiom da prezidenta bonvolo? Fakte, en nia nuna socio de ĉiam pli rapide forviŝiĝantaj bildoj, necesis profiti la okazon por igi la registaron aspekti pli homece kelkajn semajnojn post la voĉdono en la parlamento pri la nova leĝo, kiu draste reduktas la rajtojn de azil-petantoj aŭ nelegitimuloj. Tiu leĝo ankaŭ pravigas punojn kontraŭ la civitanoj, kiuj bonvoleme, senpage helpas migrantojn. Bona ekzemplo de „komunikad-cela politiko”!

Precedencoj

Ĉu ekzistas precedencoj? Jes pluraj, sed ne tiom bombaste spegulitaj de la amaskomunikiloj. Kiam islama teroristo en 2015 atakis vendejon (kaj ĝiajn klientojn, plejparte judajn) apud Parizo, alia malia junulo, ankaŭ nelegitimulo, savis kelkajn personojn, kaŝante ilin en fridujan ĉambron. Ankaŭ li havigis al si poste restad-permeson (sed ne civitanecon). Fakte, la terorisma atako restis dum pluraj semajnoj ĉiutaga temo, kiun oni ne povis malatenti.

Alia ekzemplo montras la „potencon de bildoj”: En 2014 alia nelegitimulo, tuniziano Mohssen Oukassi, savis multajn personojn dum nokta incendio en sia domego en Aubervilliers. Pro tiu sindonemo li ricevis unujaran restad-permeson, tamen renovigeblan (sed tio necesigas tedajn klopodojn) kaj nun li travivas malfacilaĵojn pri sano, dungo kaj loĝado. Lian heroaĵon neniu filmis.

Konklude

Kion konkludi el ĉio ĉi? Nu, ni ĝojas pri la savo de knabeto, pri la nova feliĉo de tiu kuraĝa junulo, kies horizonto subite heliĝis kaj pri kiu tre fieras liaj samvilaĝanoj. Ni ankaŭ atentigu, ke, por atingi socian celon, nepre necesas primajstri la modernajn bildo-rimedojn!

Nia socio plu bezonas heroojn, kiel Mamadou aŭ kiel Arnaud Beltrame, ĝendarma oficiro kaj fervora kristano, kiu en marto 2018 proponis sin kiel ostaĝon dum terorisma atako en vendejo – kaj estis murdita. Ne nur sportistoj socie utilu kiel ekzemploj.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07