Elektoj en Slovenio

La 3an de junio okazis elektoj en Slovenio. Voĉdonis nur 43 % de la balotrajtuloj. La rezultoj fakte montras la veran staton de pensado en la ŝtato. Iel venkis tre dekstra partio SDS sub la gvido de Janez Janša [janes janŝa], kiu gajnis 25 lokojn el 90 en la parlamento.

Balot-rezultoj

Tamen, krom tiu ĉi partio la parlamenton eniris nur du pliaj dekstraj partioj, kio ne sufiĉas por havi plimulton. Teorie do dekstra koalicio ne eblas. En la parlamenton eniris rekorda nombro da partioj (entute naŭ), inter kiuj ses estas nedekstraj. Mi ne diras „maldekstraj”, ĉar la duan pozicion kun 13 mandatoj havas partio de Marjan Šarec, la ĝisnuna urbestro de la eta urbo Kamnik, kiu estas tute nova partio, kaj krom la deklaro de Šarec, ke li ne volas koalicii kun Janša, ne estas klare, kiun politikon tiu partio sekvos.

La kvara partio kun 10 mandatoj estas tiu de ĝisnuna ĉefministro (SMC, partio de moderna centro), kiu estas liberaltipa partio, iom maldekstra. Same 10 mandatojn akiris tipa maldekstra partio SD (social-demokratoj). Sekvas iom ekstreme maldekstra partio Levica (Maldekstruloj) kun naŭ mandatoj. Estas ankoraŭ du partioj, pli maldekstraj.

Longaj intertraktadoj

Tamen estas malfacile kompreni, kian politikon gvidus koalicio. Sendube okazos longaj kaj malfacilaj intertraktadoj. Verŝajne la ĉefa kaŭzo, kiu tenos ilin kune, estas la deziro aktivi sen Janša (SDS).

Tio montras, ke granda kvanto da slovenoj voĉdonis por partioj, kies ĉefa proklamita politiko estas kontraŭ la enmigrantoj (36 mandatoj). Ili do voĉdonis ne laŭ tio, kian ŝtaton oni volas havi, sed laŭ tio, kion oni timas. Tamen, feliĉe, ili ne estas plimulto. Tio diferencigas Slovenion de ĝiaj najbaroj (Hungario, Aŭstrio, Italio kaj Kroatio).

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07