Slovaka Sokrato

La pitoreska slovaka montvilaĝeto Terchová [terĥova] – troviĝanta ne malproksime de la urbo Žilina [ĵilina] (ĉ. 200 km norde de Bratislavo) – estas la naskiĝloko de Juraj Jánošík [janoŝik] (1688-1713). Laŭ kelkaj, li estis granda heroo de la malgranda slovaka popolo; laŭ aliaj, nur simpla vilaĝa rabisto simila al la anglo Robin Hood (vidu la artikolon De fago al fago en Monato 2013/07, p. 7 (2013/010997.php)).

Ne multaj scias, ke en Terchová naskiĝis – antaŭ 300 jaroj, kaj kvin jarojn post la morto de Jánošík – la slovako Adam František Kollár [frantiŝek kolar], kortegano kaj konsilisto de la imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio (1717-1780).

Multflankeco

Kollár estis bibliotekisto, historiisto, pedagogo, filologo, plurlingvulo, publicisto, agnoskita sciencisto kaj beletristo. Li naskiĝis la 17an de aprilo 1718 en la familio de malriĉa kamparano. Li sukcese atingis abiturientan diplomon en jezuita gimnazio, kaj poste li studis filozofion, teologion kaj orientajn lingvojn en Vieno. Li, tamen, forlasis la jezuitan ordenon. Pro sia multflankeco li estis nomata Sokrato, ĉar li scipovis la slovakan, ĉeĥan, latinan, grekan, germanan, nederlandan, hungaran, hispanan, polan, rusan, belorusan, francan, italan, ĉinan, araban, hebrean, turkan, persan kaj aliajn lingvojn. Li komencis labori en la imperiestra biblioteko ĉe la prefekto Gerhard van Swieten, kiu estis bibliotekisto, sed precipe privata kuracisto de la imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio. Kollár mortis en 1783 en Vieno.

Verkado

Post la sepjara milito (1756-1763) Maria Tereza venis al la konkludo, ke la soldataro kaj la ekonomio de la malforta hungara reĝlando bezonas reformojn, pri kio helpis ŝin precipe Adam František Kollár, kiu estis kortegano-konsilisto de la imperiestrino en la kampoj de instruado kaj juro. Sian tutan vivon Kollár multon studis, kaj laboris en biblioteko. Li preparis la reformon de latinaj gimnazioj (1774) kaj estis kunfondinto de la imperiestra akademio de orientaj lingvoj (1778). Li eldonadis la dusemajnan gazeton Privilegiaj anoncoj, ellaboris grandan sisteman katalogon de teologiaj presaĵoj, verkis tri lernolibrojn pri la latina (1774-1775) kaj la turka (1756) lingvoj, preparis antologion de persa literaturo (1778), tradukis plurajn fremdlingvajn librojn kaj verkis diversajn historiajn monografiojn kaj librojn. En siaj libroj Kollár postulis abolon de duonsklaveco, devigon al la nobelaro pagi imposton, kaj religian liberecon kaj egalecon por ĉiuj civitanoj. Ne mirinde do, ke la nobelaro kontraŭis lin, kaj liaj libroj estis malpermesitaj kaj publike bruligitaj en Bratislavo. La nobelaro atakis precipe lian ne-moŝtan devenon. Li estis nomata povrulo el vilaĝa sterko, kiun oni devas ekzili.

Nobeleco

Li estis nobeligita en 1775 (Kollár de Keresztény) kaj imperiestrino Maria Tereza estis baptopatrino de lia filino, kiun li nomis Maria Tereza. Lia filineto, bedaŭrinde, post unu jaro forpasis.

Kollár estis eksterordinara homo en la slovaka intelektularo, klerulo kun eŭropa sinteno, kiu havis grandan karieron kaj la personan favoron de la imperiestrino. Pri liaj agadoj memorigas en lia naskiĝvilaĝeto Terchová daŭra ekspozicio en kultura domo, la nomo de baza lernejo kaj infanĝardeno, stratnomo kaj lia statuo en la komunuma oficejo. Krome, la slovaka publika televido preparis specialan popularinstruan filmon titolitan Du viroj el Terchová, dediĉitan al Kollár kaj Jánošík.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07