Sentabaka mateno

– Rolfo! Rolfo! Vekiĝu! 'stas maten'! Venu! Jen via matenmanĝo!

La voĉo de Jolanda muzikas. Ĝi altiĝas, malaltiĝas, sonas kiel kanteto. Kiom mi ŝatas tiun voĉon! Ĝi vibras je amo. Amo al mi. Mi kuras kuirejen al ŝi. Plenplenas la ĉiutaga vivo je tiuj etaj feliĉoj.

Dum mi manĝas, Jolanda sidas ĉe la kuirejotablo, trinkante sian kafon, rigardante siajn hodiaŭajn leterojn. Ŝi foliumas, duonvoĉe legas kelkajn frazojn.

– Nepre mi iru al la urbodomo. Tute ne klaras tiu afero. Se ili deziras detrui nian domegon por konstrui bibliotekon, nu, kial ne. Volonte mi enloĝiĝus en la novan amasloĝejon. Mi vizitis ĝin. Pli modernan, pli sunan. Nu, bone. Sed la venonta luprezo malsimilas al tiu menciita al mi du monatojn antaŭe. Ili ne rajtas ŝanĝi ĝin, ĉu?

Nenian respondon ŝi atendas. Ŝi plu paroladas, parolo fluas el ŝia buŝo, senĉese, kiel akvo el krano. Malnova vatita enhejma robo vestas ŝian grasetan korpon. El ŝia nekombita hararo pendas tufetoj ĉirkaŭ ŝia ronda vizaĝo. Nudas la piedoj en pantofloj ornamitaj per etaj floroj. Unu piedo malkontente frapetas. Kiam ŝi tiel nervoziĝas, ofte prenas ŝi cigaredon. Poste fetoras ŝi je malvarma tabako. Abomenas mi. Kian plezuron homoj ĝuas fumante? Nekompreneble. Tamen, mi nepre eltenas la tabakaĉon de Jolanda. Neniel mi volus, ke ŝi ĉesu fumi.

Mi stariĝas antaŭ la fenestro kaj montriĝeme rigardas eksteren. Vidu, Jolanda. Sennubas la ĉielo, ravas la vetero. La rigardo de Jolanda sekvas la mian.

– Nu, nenion eblas fari hodiaŭ. Dimanĉe fermita estas la urbodomo. Morgaŭ iros mi. Vi pravas, Rolfo, ni iru promeni en la parko, tiel ni distriĝu for de ĉiuj zorgoj.

Jolanda foriras en la banĉambron. Kiel kutime, longegan tempon ŝi bezonas por prepari sin. Ŝi rifuzas, ke mi tiam eniru la banĉambron. Sen vidanto ŝatas virinoj beligi sin. Plenplenas la banĉambro per flakonoj, tuboj, potoj, ĉiuformaj kaj ĉiugrandaj, kiuj forte odoras je sapo, alkoholo, acetono, floroj. Kiel utilas tiuj aĵoj? Unu el la multnombraj misteroj ĉirkaŭ ni.

Ho, Jolanda. Kiam mi pensas pri vi, plirapidas mia pulso. Neniam, neniam vin mi forlasos. Iam, antaŭlonge, mi sentis, ke vi ne plu tiom amas min, ke vi ekpensas pri disiĝo. Tiam invadis min teruro. Neeltenebla timo. Senlima malespero. Sen vi, Jolanda, la mondo fariĝus nigra nubo, kie mi neniel pluvivus. Sen vi mi bonvenigus la morton, kiam ĝi alproksimiĝus, kiam mi sentus ĝiajn krifojn lante disŝiri mian ventron, dispecigi miajn organojn. Mia lasta penso estus pri vi. Kaj nun, Jolanda, nur por vi batas mia koro. Mia ununura donaco al vi estas mia amo. Tuta, absoluta, eterna amo. Nenion mi postulas de vi, krom vivi apud vi ĉiutage. Mia nura celo, mia perfekta feliĉo.

Finfine pretas Jolanda. Hodiaŭ odoras ŝi je plaĉa nova parfumo, en kiu ŝvebas jasmeno kaj narciso. Antaŭ ol eliri, kiel kutime ŝi atente rigardas sin en la granda spegulo de la enirejo. Ŝia longa mantelo el malhela lano. Novaj belegaj botoj, kiuj bonodoras je nova ledo.

La parko bonvenigas nin per odoro de herbo malseka pro roso. Foliriĉaj malhelaj arbetoj arigas sin rande de la herbejoj, kie tulipoj kaj hiacintoj desegnas sinuajn helajn rubandojn. La tuta plantaro varmiĝas sub la sunradioj. Mi sentas la limfon suprenrampi laŭ trunkoj kaj tigoj. Mi tremetas, iomete frenezigita de la ĉiea printempa viglo.

Jolanda ne estas sportema; ŝi ŝatas trankvile promeni laŭ la sablaj padoj. Male, mi ŝatas iom forflankiĝi kaj ĉirkaŭvagi. Scivolo pelas min, ĉar kelkfoje troveblas strangaĵoj en la veproj. Ne tro malproksimiĝi, por ke Jolanda ne sentu sin sola. De tempo al tempo reveni al ŝi. Paŝi flanke de ŝi, laŭ ŝia kvieta ritmo. Feliĉi.

Subite, mi rimarkas ravan inon, kiu iras malsamdirekte sur nia pado. Perfekta korpo, miriga pro sano kaj juneco. Flekseblaj membroj. Irmaniero tiel flua, kiel naĝado. Ondiĝantaj gluteoj. Moskeca parfumo atingas min. Sovaĝa vira deziro plenigas mian korpon. Ĉu mi kuru al tiu nekonata ino? Kompreneble ne. Mi ekrigardas al Jolanda. Ŝi estis rigardanta alidirekte kaj nenion rimarkis.

Reveninte en la korton de nia domego, ni renkontas najbarinon, sinjorinon Blumental. Magreta korpo kaŝita per longa eluzita mantelo, kun rando de maldensa kunikla pelto. Ŝuoj kun altaj kalkanumoj, kruclaĉitaj sur gracilaj maleoloj. Surgrunde ĉe si ŝi metas sian malplenan pajlan korbon, en kies fundo kuŝas malnovaj ĵurnalopecoj, uzitaj por paki fiŝaĵon. Sinjorino Blumental estas eĉ pli babilema ol Jolanda, sed almenaŭ ŝi ne fumas.

Mi delonge scias, ke najbarinoj ŝatas kunparoli meze de la korto. Preskaŭ ĉiutage okazas. Kutime temas pri trankvila dialogo, interplektaĵo de dolĉaj voĉoj. Ofte aŭdiĝas ridoj. La rido de virinoj pensigas min pri akvofalo, sinsekvaj gutoj de muzikaj notoj. Ĉiam, kiam mi aŭdas la ridon de Jolanda, ekbatas mia koro pro plezuro.

– Jes, ankaŭ mi ricevis leteron hodiaŭ. Ĉi tie en mia poŝo, rigardu. Kio? La luprezo en la nova amasloĝejo? Kiom? Terure! Rigardu! Mia luprezo preskaŭ duobliĝus! Nekredeble! Neeble! Honesta civitanino mi ĉiam estis. Ĉiam miajn impostojn mi akurate pagis. Kaj nun, tio! Honte! Vere honte!

La voĉo de sinjorino Blumental akutiĝas. Ŝi kriaĉas, ŝiaj vortoj rapidas. Ŝi sonas kiel kolera grandega birdo. Ankaŭ Jolanda ekkrias. Ili staras vidalvide kaj kunkrias. Mi tute ne timas, ĉar mi klare sentas, ke ili ne koleras unu al la alia. Mi distingas la akran voĉon de sinjorino Blumental, la malakutan, pli lantan voĉon de Jolanda. Iliaj voĉoj alternas, kelkfoje kolizias, kiel kontraŭaj ondoj.

Senfinas. Ili tute forgesis min. Miaj kruroj laciĝas pro la kurado en la parko. Mi ŝatus ripozi, sed en la korto oni ne rajtas malstreĉiĝi sur la grundo.

La rigardo de sinjorino Blumental trapasas min. Mi konscias, ke ŝi ne rigardas min, mi nur estas ĉi tie, antaŭ ŝiaj okuloj. Tamen, mi atente rigardas ŝin per fiksa rigardo. Ŝi silentas etan momenton, iomete kliniĝas, etendas sian manon kaj ridete tuŝetas mian kapon.

– Belegan hundon vi havas, Jolanda. Kia plaĉa rufa koloro.

Laure Patas d'Illiers

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 36.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07