Kiel konsoli animojn de militmortintoj?

Mia patro, Isikawa Ĵiro, fariĝis dio. Li estis apoteozita kiel dio, Isikawa Ĵiro-no-mikoto en la sanktejo Yasukuni en Tokio. Ĉar en ŝintoo, la japana indiĝena religio, la sufikso, no-mikoto signifas dion, li estas aŭtentika, respektinda dio, eĉ se preskaŭ senpova. Fakte, li estis unu el la 2,46 milionoj da mortintaj soldatoj kaj militservintoj, kiuj estis adorataj en Yasukuni ekde la interna milito en 1853 ĝis la fino de la pacifika milito en 1945.

La esenco de ŝintoo estas animismo, kiu trovas ĉie animon kaj adoras ĝin kiel dion. Ne nur herooj, heroinoj, ankaŭ animaloj, montoj, riveroj, gigantaj rokoj kaj grandaj arboj estis diigitaj kaj adorataj.

Venĝo

Ĉar la japanoj timis la venĝadon de tiuj, kiuj mizere aŭ tragike mortis, ili do konstruis sanktejojn (jaŝirojn) por la animoj de tiuj mortintoj, fojfoje eĉ de siaj malamikoj, kaj konsolis tiujn diigitajn mortintojn, kaj preĝis, ke la dioj ne plagu, sed protektu ilin. En la tuta lando ekzistas ĉ. 80 000 ŝintoaj jaŝiroj, grandaj kaj malgrandaj. Tiuj sanktejoj, inkluzive de Yasukuni, estis fonditaj en la manieroj supre priskribitaj. Tamen, modernaj japanoj jam ne timas la venĝadon kaj nur riverencas antaŭ la sanktejoj.

Dronigita, savita

Kial mia patro, ne soldato, sed nur dungito de monopola ferprodukta kompanio, estis diigita en Yasukuni? Kaj kial mia patrino kaj mi ne vizitas la sanktejon? Jen, mia familia historieto pri tio. Dum la dua mondmilito li laboris por konstrui ferfabrikon en Borneo, Indonezio, okupata de la japana armeo. Ĉar en 1944 jam la milita situacio malboniĝis, li decidis reveni hejmlanden. Dum la navigado lia ŝipo estis dronigita de usona submarŝipo proksime de Filipinoj, sed feliĉe li estis savita de japana ŝipo, kaj revenis hejmen kun negrava vundo. Li estis metita en mararmea hospitalo. Malgraŭ lia resaniĝo la mararmeo ne elhospitaligis lin, por ke li ne malkaŝu la dronigon de la ŝipo, kio estis milita sekreto. Dum la enŝlosado sub malbonaj kondiĉoj la patro infektiĝis je disenterio kaj mortis jarfine.

Sen riverenco

Poste mia patrino ofte diris al mi, ke mia patro estis mortigita ne de la usona armeo sed de la japana mararmeo. En 1959 la registaro decidis disdoni al ni pension por postlasita familio, kaj samtempe la registaro kaj la sanktejo Yasukuni apoteozis lin. Ĉagrenite de la japana armeo kaj registaro, mia patrino neniam vizitis Yasukuni-on. Mi vizitis ĝin kaj ĝian apartenantan militmuzeon, sed ne riverence preĝis. Mi simpatias al la soldatoj, kiuj pereis en la aziaj landoj aŭ sur la sudaj insuloj de Pacifika Oceano, kun adiaŭaj vortoj al militkolegoj, „Ni renkontiĝu ĉe Yasukuni”. Sed mi ne aprobas la ŝintoan kaj politikan karakteron de Yasukuni, kaj precipe ekspozicion de la muzeo, kiu pravigas la japanan invadon en aziaj landoj.

Sendependiĝo

Laŭaspekte la nuna Japanio estas laika ŝtato, en kiu religio kaj politiko estas severe apartigitaj, sed tiurilate Yasukuni elvokis amasan diskuton kaj antagonismon enlande kaj eksterlande. Post la dua mondmilito Yasukuni estis apartigita de la administrado de la ŝtato, kaj sendependiĝis, sed ankaŭ poste la registaro efektive engaĝiĝis en ĝi. En 1978 Yasukuni apoteozis A-klasajn militkrimulojn kiel martirojn inkluzive de Toĵo Hideki, kiu kiel eksĉefministro komencis la pacifikan militon. Ili estis ekzekutitaj post verdikto de la milita tribunalo de la aliancaj landoj, kaj de tiam Yasukuni fariĝis ne nur cenotafa sed ankaŭ politika institucio.

En multaj landoj troviĝas memormonumentoj pri militmortintoj, kaj alilandaj ŝtatestroj kutime vizitas ilin por omaĝi al la mortintoj. La japana ĉefministro Abe Ŝinzo omaĝe vizitis tian monumenton en Pollando en 2013. Tamen preskaŭ neniu alilanda ŝtatestro vizitis Yasukuni-on, ĉar ĝi estas politike kaj diplomatie problema institucio.

La sanktejon jare vizitas ĉirkaŭ 8 milionoj da japanoj kaj turistoj. Ĉiujare en aprilo kaj oktobro okazas ceremonioj, kaj la 15an de ĉiu aŭgusto, memortago de la fino de la dua mondomilito, vizitas multaj adorantoj kaj politikistoj, kaj ofte la ĉefministro. Tamen, tiajn vizitojn de la ĉefministro kaj politikistoj, Ĉinio kaj Koreio akre antipatiis kaj priprotestis. Ankaŭ aliaj landoj, inkluzive Usonon, kritike reagis.

Memormonumento

Dekstruloj kaj reviziistoj, kiuj aprobas la militisman japanan historion, rigardas la sanktejon Yasukini kiel sian spiritan bazon, sur kiu ili organizu sian movadon por rekonstrui fortan kaj gloran regnon. Sed por ili estas bedaŭrinda fakto, ke la antaŭa kaj nuna imperiestroj jam ne vizitis la sanktejon pro la apoteozado de A-klasaj militkrimuloj. Antaŭ 15 jaroj la registaro organizis komitaton por studi la konstruon de nova memormonumento pri militviktimoj, sen militkrimuloj kaj sendepende de iu ajn religio anstataŭ Yasukini, sed la projekto baldaŭ forvaporiĝis.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07