Okcitanlingva insulo en suda Italio

La lingvo de la „korteza amo”, kiun uzis la mezepokaj trobadoroj, supervivas nesuspekteble en Kalabrio, unu el la plej sudaj provincoj de Italio, kaj pli precize en la vilaĝo Guardia Piemontese (okcitane La Gàrdia). Temas pri komunumo konsistanta el 1600 loĝantoj, en la provinco Cosenza. La loka idiomo, itale dialetto guardiolo, estas variaĵo de la okcitana, hind-eŭropa latinida lingvo – el la gaŭloromanida subgrupo – konata ankaŭ kiel provenca. Oni renkontas ĝin en kelkaj regionoj de suda Francio (ekzemple Provenco, Lazura Bordo, Langvedoko, Pireneoj) kaj en la okcitanaj valoj de la nord-italaj regionoj Piemonto kaj Ligurio

Kiel eblas, ke la okcitana lingvo vivas ankaŭ en unuopa vilaĝeto de fora suda Italio, tiel malproksime de Francio kaj nord-okcidenta Italio?

Du teorioj

Eble Guardia Piemontese ŝuldas sian originon al la fuĝado de valdanoj (subtenantoj de la religio starigita de Pierre Valdo, aŭ Vaudès), kiuj, en partoj de la 12a kaj la 13a jarcentoj p.K., forlasis la piemontajn valojn por eskapi el persekutado fare de inkvizicia tribunalo.

Tamen aliuloj subtenas malsaman teorion, laŭ kiu temis pri ekonomia migrado de valdanoj en la unua duono de la 14a jarcento p.K., pro la tiama troloĝateco de la teritorioj, de kiuj ili devenis. Sendubas, ke en Kalabrio la okcitanparolantoj vivis pace ĝis la duono de la 16a jarcento p.K., kiam ili estis viktimoj de violenta persekutado, pri kiu oni hodiaŭ plu parolas kun teruro. Post kiam la valdanoj de Piemonto kaj Kalabrio aliĝis oficiale al la protestanta eklezio (antaŭe ili estis „sendependa” religia grupo), la eklezio de Romo decidis kontraŭbatali ilin kiel ajn. La 5an de junio 1561 tial komenciĝis tre severa subpremo ankaŭ en la kalabra vilaĝo Guardia Piemontese (kiu, spite al ŝajnoj, ne estas en Piemonto, sed ja ŝuldas sian nomon al la regiono, de kiu ĝiaj valdanaj civitanoj devenis).

Konvertiĝoj

La koncerna subpremo daŭris 11 tagojn kaj estis tiel perforta, ke ĝi indulgis eĉ ne infanojn. Oni kalkulis, ke 2000 homoj estis entute mortigitaj (iuokaze eĉ buĉitaj, ŝtiparumitaj ...) en tiuj batalaj tagoj. La sango verŝita estis tioma, ke la ĉefa pordego de Guardia Piemontese kaj la centra placo estis respektive nomitaj, por estonteca memoro, Porta del sangue (Pordego de sango) kaj Piazza della Strage (Placo de la masakro).

Post tiu kruela ago, la loĝantaro de Guardia Piemontese estis submetita al kontrola reĝimo, por ke estu klare, ĉu la konvertiĝoj, je kiuj la supervivantoj estis devigitaj, estis sinceraj aŭ nur ŝajnaj. Pluraj loĝantoj decidis eskapi el Kalabrio kaj trovis ŝirmon en la piemontaj valoj, ĝuste en la samaj lokoj, el kiuj iliaj prauloj antaŭ kelkaj jarcentoj estis elmigrintaj.

Kulturaj eventoj

Ekde 2008, ĉiujare en la 5a de junio, oni celebras la Tagon de Memoro pri tiuj tragikaj faktoj, sed ankaŭ por disvastigi la valoron de toleremo kaj de interreligia, ekumenisma dialogo. Tamen la okcitanaj kaj valdanaj radikoj de la komunumo esprimiĝas dum la tuta jaro per diversaj iniciatoj kaj kulturaj eventoj: festivalo de okcitana muziko, okcitana semajno, lecionoj pri okcitana lingvo ktp.

Apud la Pordego de Sango troviĝas la sidejo de la asocio Giovan Luigi Pascale, kun riĉaj muzeo kaj biblioteko. En ĉi tiu kultura centro, malfermita en 1983 okaze de ĝemeliĝo inter Guardia Piemontese kaj Torre Pellice (apud Torino), eblas spekti ankaŭ kelkajn filmetojn pri la masakro de 1561. Sendepende de siaj historio kaj tradicio, nun Guardia Piemontese estas rimarkinda turisma loko ĉe Tirena Maro, fama ankaŭ pro siaj belaj banejoj.

Laŭ iuj fontoj 34 elcentoj de la lokuloj regas ankoraŭ, krom la norman italan, ankaŭ la okcitanan idiomon de Guardia Piemontese. Esploristoj pri itala dialektologio dividis la loĝantojn laŭ aĝaj kategorioj kaj poste proponis demandaron al ili. La rezulto estis, ke notinda procentaĵo de la loĝantaro efektive deklaris, ke ĝi scipovas bone kaj uzas tiun antikvan okcitanan lingvon ĝis nun.

Parolata hejme kaj kun amikoj

Tute alian opinion havas la lingvisto Pietro Monteleone. En sia artikolo Per una identità di Guardia Piemontese tra dati demografici, riscontri, memoria e territorio (Por identeco de Gardia Piemontese per demografiaj datumoj, reagoj, memoro kaj teritorio) li alvenis al la konkludo, ke la loka loĝantaro de Guardia Piemontese, ĝis eĉ du trionoj, ĉiam esprimas sin okcitanlingve kaj hejme kaj kun amikoj. La okcitana idiomo de Guardia Piemontese daŭras esti – li asertas – la plej kutima komunikilo por plej multaj civitanoj.

Alia metodologio uzata estis la distribuado de skribita populara rakonto. Oni proponis ĝin itallingve al la loĝantoj, kiuj estis siavice petitaj traduki voĉe tiun tekston al la loka okcitana. Oni registris la diversajn versiojn kaj tiuj estis poste komparataj kaj pristudataj. Ili tre similis kaj montris la konon de apartaj gramatiko kaj sintakso, ege malsamaj ol tiuj de la itala lingvo kaj de la loka kalabria dialekto parolata en aliaj vilaĝoj kaj urboj de la regiono.

Iuj ekzemploj pri la loka vorttrezoro? Quiau (ŝlosilo; itale chiave, okcitane clau), nuèit (nokto; itale notte, okcitane nuèch, nuèit), chantar (kanti; itale cantare, okcitane cantar, chantar), chabra (kapro; itale capra, okcitane cabra, chabra, craba), lenga (lingvo; itale lingua, okcitane lenga), piaça (placo; itale piazza, okcitane plaça), pònt (ponto; itale ponte, okcitane pont, pònt), guieisa (eklezio, kirko; itale chiesa, okcitane glèisa, glèia).

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07