Persekuto de instruistoj

Pasintjare, la 1an de oktobro, en Katalunio okazis referendumo pri sendependiĝo. La hispana ŝtato taksis la eventon kontraŭleĝa kaj sendis al Katalunio aparte altan nombron da policistoj. La popolo aktive – sed pace – defendis la balotejojn kun granda sukceso, malgraŭ la granda violento de la policistoj. Sekvis enkarcerigo kaj ekzilo de kelkaj politikistoj, dum la regiona registaro estas sub la regado de la ŝtato.

Nun kelkaj instruistoj estas jure persekutataj pro pritraktado de la okazintaĵoj de la unua de oktobro en la lecionoj. Speciale menciindas naŭ instruistoj de la mezlernejo El Palau [el paláŭ] de la urbo Sant Andreu de la Barca [sant andréŭ de la barka], kiuj spertas apartan premon.

Akuzo pri malam-delikto

La mezlernejo troviĝas apud granda kazerno de Guardia Civil, kaj gefiloj de policanoj studas tie. Kelkaj el tiuj mezlernejanoj denuncis, ke la instruistoj pritraktas en la lecionoj la eventojn de la 1a de oktobro kaj la prokurorejo akuzis ilin pri malam-delikto. Ili estas nuntempe juĝataj.

Agresema premado

Krome, la hispana registaro iniciatis propran punproceduron kontraŭ la naŭ instruistoj, kies nomojn kaj fotojn publikigis kelkaj hispanismaj amaskomunikiloj. Aldone al ĉio ĉi, la estro de la hispanisma partio Ciudadanos (Civitanoj) publikigis iliajn nomojn kaj fotojn ankaŭ pere de Tvitero. La rezulto estas agresema premado flanke de la hispanisma sektoro. Laŭ la frato de unu el tiuj instruistoj „nur kelkaj tagoj estis bezonataj por detrui personon, emocie ruinigi ĝis ne-reira punkto”.

Subtenoj

La afero vekis indignon flanke de granda parto de la kataluna socio, kiu subtenas la naŭ instruistojn. La kampanjo Ankaŭ mi estas instruisto de El Palau! furoras en sociaj retoj, kaj surstrate lernantoj manifestaciis akompane de siaj gepatroj kaj instruistoj.

La instruistoj ricevis ankaŭ internacian subtenon: ekzemple, de Komitato por Defendo de la Revolucio en Tunizio.

Ferriol Macip BONET
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip Bonet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07