Ĉu hazarde?

Iranaj ŝijaanoj havas 12 imamojn. Izraelo havis 12 filojn. Jesuo havis 12 apostolojn. La flago de Eŭropa Unio havas 12 stelojn ... Mike Pompeo, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Usono, diktis 12 postulojn al Irano. Li serioze kredas je la milito inter la kristana okcidento kaj islamana oriento.

Ses ameŝa-spentoj de la zoroastrismo helpas Dion administri la mondon, sed ili estas kompletaj nur, kiam ili kuniĝas kun la ses arimanaj emanaĵoj. Nur tiele ekestas ekvilibro. Do, la 12 postuloj de Mike estas duone diaj, duone arimanaj. De tiuj du duonoj devenas konfliktoj kaj militoj, kaj sekve prosperas la milita ekonomio kaj eble postmilita rekonstruado.

Dum 12 000 jaroj estas tiel. La unuaj 4000 jaroj estis de Arimano, la duaj estas duone de Arimano, duone de Ahura-Mazdo, do la periodo de la enmikso de bono kaj malbono. Ni vivas en la dua periodo! Ni esperu, ke en la tria periodo, la lastaj 4000 jaroj, la homaro brakumos kaj kisos la pacon. Amen!

Said BALUĈI
Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07