Noveca artefarita mano prezentita en Romo

Jam pretas Hannes, speco de evoluinta artefarita mano, kiu fleksas fingrojn same kiel ordinara mano kaj kapablas kroĉi diversajn objektojn. Tia kapablo estas preskaŭ tute (90 %) egala al tiu de natura homa mano. Temas pri robota protezo, kreita en Italio, kies aplikado ne postulas la uzadon de kirurga bisturio kaj kies kosto estas relative malalta. Eblis ĝin realigi danke al la plurjaraj klopodoj de Rehab Technologies Lab, laboratorio malfermita en 2013 kadre de kunlaborado inter la itala protez-centro INAIL (kies iama direktoro nomiĝis ĝuste Hannes Schmidl) kaj la Itala Instituto pri Teknologio.

La esploristoj sukcesis krei artefaritan manon kun kontentiga daŭro de baterio, sufiĉe bona kroĉ-kapablo kaj kosto je 30 % pli malalta kompare kun la ceteraj mekanikaj manoj jam lanĉitaj pasintece sur la merkato. Oni prezentis ĝin en Romo komence de majo 2018.

Sensiloj

La mano estas regata de elektrodoj: laŭdire homoj povas „surmeti” ĝin sen la bezono de kompleksa kirurgia operacio, ĉar ĝi ekspluatas la elektrajn impulsojn devenantajn de la kontrahiĝo de la muskoloj en la plu funkcianta parto de onia supra membro. Tio eblas pere de du sensiloj, kiuj scipovas interpreti kaj traduki la signalojn alvenantajn de onia cerbo. „Oni povas efektive fleksi la fingrojn laŭ la dezirata forto”, diris Marco Zambelli, 64-jara eksa metalmekanika laboristo el Sant'Agata Bolognese, vilaĝo apud Bolonjo. Li perdis sian dekstran manon pro labor-akcidento okazinta, kiam li estis 16-jarulo. Menciindas ankaŭ programaro, kiu interagas kun la protezo per la sistemo Bluetooth, helpante la operacion pri kalibrado.

Polekso

Tiu ĉi impresa medicina aparato estos vendata ekde 2019. La defio por la realigantoj estos zorgi pli kaj pli pri la elasteco kaj la natureco de ĝiaj movoj. Nepros igi, ke la fingroj, precipe polekso, eĉ pli realisme kurbiĝu, kaj ke ili povu alpreni naturan pozicion eĉ en ripoza stato.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07