Poetino de fragila liriko

En tiu ĉi jaro Slovakio celebras la 110an naskiĝdatrevenon de Máša Haľamová [maŝa halamova], kiu estas konata en la slovaka literaturo kiel elstara poetino de fragila kaj pure virina liriko.

Haľamová naskiĝis la 28an de aŭgusto 1908 en la belega kaj pitoreska montara vilaĝeto Blatnica (ĉirkaŭ 250 km norde de Bratislavo) en familio de migranta vendisto, kiu vendis spicojn kaj aliajn etartiklojn eĉ en mez-aziaj urboj de la cara Rusio.

Fininte siajn studojn en la urboj Martin kaj Bratislavo, Haľamová komencis labori kiel oficistino en la montara urbeto Nový Smokovec (la regiono Vysoké Tatry), kie ŝi loĝis 30 jarojn. Ŝi estis ankaŭ brila skiantino, kaj en 1935 ŝi estis la plej juna arbitracianto en la monda sportkonkurso de skiado. Kiel redaktorino ŝi laboris en la eldonejoj Osveta (Klereco) kaj Mladé letá (Junaj jaroj).

La finon de sia vivo ŝi pasigis en la ĉefurbo Bratislavo, kie en 1995 ŝi mortis en la aĝo de 86 jaroj. Oni ŝin entombigis en la nacia tombejo en la historia urbo Martin, kie ripozadas multaj eminentuloj de la slovaka politika kaj kultura vivo.

Verkado

Haľamová jam kiel mezlerneja lernantino tradukis diversajn rusajn poemojn. Ŝiaj unuaj tekstoj publikiĝis en diversaj literaturaj revuoj kiel Slovenské pohľady (Slovakaj rigardoj), Elán (Elano) kaj Mladé Slovensko (Juna Slovakio).

En la intermilita periodo de la lasta jarcento ŝi eldonis du superbelajn poemarojn: Dar (Donaco, 1928) kaj Červený mak (Ruĝa papavo, 1932), en kiuj ŝi altiris la atenton al la intimaj animstatoj de virino, al amo kaj al la slovaka montara naturo. Tiuj ĉi poemaroj elvokis eksterordinare fortan kaj favoran eĥon ĉe la kritiko kaj ĉe la legantaro. Ŝi dum longa tempo silentis kaj post 34 jaroj ŝi eldonis novan poemaron de persona liriko Smrť tvoju žijem (Morton cian mi vivas, 1966), en kiu ŝi reagas al la morto de sia amata edzo. Tiuj ĉi tri poemaroj akiris grandegan popularecon, kaj por slovakoj ili estas la ĉefaj kaj reprezentaj verkoj de fragila, pure virina kaj sentoplena liriko. Ŝiaj poemoj manifestas la etikan patoson de homa boneco kaj varmo de virina animo kaj elvokas ĉion home belan, kio ligas du amantajn estaĵojn.

Haľamová okaze tradukis ankaŭ diversajn rusajn, ĉeĥajn kaj luzaciajn (sorablingvajn) poemojn, kaj ŝi verkis fabelojn por infanoj.

Artistino

Okaze de sia 60a naskiĝdatreveno Haľamová akiris la prestiĝan titolon merita artistino kaj poste, en 1983, ŝi ricevis la titolon  nacia artistino. Ŝi estis unu el la malmultaj reprezentantoj de la slovaka literaturo, kiuj favore akceptis la komunistan reĝimon en la iama Ĉeĥoslovakio.

Haľamová havas honoran lokon en la historio de la slovaka virina liriko. Pri ŝiaj agadoj memorigas en Slovakio monumentoj, diversaj publikaĵoj kaj stratnomoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07