Malliberigo de eksprezidento Lula

La legantoj de MONATO jam scias (MONATO 2018/04, p. 6 (2018/012217.php)), ke Lula da Silva estis kondamnita al 12 jaroj de mallibereco pro korupto. La 7an de aprilo, post emocia parolado, li prezentis sin al la brazila justico por plenumi sian punon. Komencante la paroladon, li anoncis, ke li subtenas kelkajn kandidatojn por senato kaj por ŝtataj registaroj. Poste li prezentis sian vidpunkton pri sia juĝproceso.

Ĉu akuzoj kaŭzis familiajn problemojn?

Lula neis, ke li estis demandita pri la apartamento, kiu ne estas lia. Do li ne pardonas tiujn, kiuj disvastigis la ideon, ke li estas ŝtelisto.

Laŭ Lula, ju pli la gazetaro atakas lin, des pli kreskas liaj rilatoj kun la brazila popolo. Li plendis ankaŭ pri tio, ke „falsaĵoj” de la gazetaro kaj de Ministério Público (laŭvorte, „publika ministerio” – fakte, prokurorejo) kaŭzis liajn familiajn problemojn, kiuj, laŭ li, plimalbonigis la sanon de lia edzino kaj sekve kaŭzis ŝian morton.

Revoj

Lula asertis, ke antaŭlonge li revis regi Brazilon, enigante milionojn da malriĉuloj en la ekonomion kaj engaĝante milionojn en universitatojn. Tiamaniere li, mem ne havante universitatan diplomon, povus ebligi klerigadon de pliaj homoj ol la diplomitoj kaj bankistoj, kiuj tiam regis Brazilon. Laŭ Lula, eblis preni studentojn de la periferio kaj meti ilin en la plej bonajn universitatojn, „por ke ni ne havu juĝiston kaj prokurorojn nur de la elito”.

Li parolis ankaŭ pri la lukto kontraŭ malsato, unu el la plej gravaj planoj de lia registaro. Laŭ Lula, se ĉio, kion li faris, estas „krimo”, li daŭre estos krimulo, ĉar li faros multe pli. Krome, li diris, ke li volus konstruigi pli da loĝejoj kaj pli da lernejoj. Li volus ankaŭ malpliigi la infanan mortecon.

Lava Jato

Li diris, ke li ne kontraŭstaras la operacon Lava Jato 1, se ĝi kaptos krimulojn kaj arestos ilin. „Dum nia tuta vivo, ni diris: la justico arestas nur malriĉulojn”. Do, laŭ Lula, la problemo estas nur tio, ke la juĝistoj estas sub forta premo de la gazetaro, kiu influas la publikan opinion, kaj tiun ne povas ignori juĝistoj.

Elektoj

Laŭ Lula, la vera kialo de lia juĝproceso estas tio, ke la elito ne volas, ke li partoprenu en la elektoj. Li ja submetiĝos al la juĝo pri malliberigo, tamen „ili ne pensu, ke ili haltigos min; mi ne haltos, ĉar mi ne plu estas homo; mi estas ideo, ideo miksita kun la popola ideo”.

Lula ankoraŭ ne rezignis pri sia kandidateco. La registrado de kandidatoj okazos en aŭgusto; ĝis tiam li provos esti liberigita. Tamen, eĉ se tio okazos, lia elektiĝo, pro specifaĵoj de la brazila elekta sistemo, povas esti blokita ankaŭ dum aŭ eĉ post la elekta procezo.

1. Larĝskala kontraŭ-korupta operaco de la brazila federacia polico.
Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07