Skotino honorita en Serbio

Ĉiujare, antaŭ la ortodoksa monaĥejo Cveti Ilija (Sankta Elio) en la serba urbeto Bajina Baŝta loĝantoj vizitas la tombon de Evelina Haverfield [hejverfild]. La eterna ripozejo de tiu virino estas la sola, kiu gajnis lokon en la monaĥejo.

Evelina Haverfield naskiĝis en 1867 kiel filino de la skota barono William Frederick Scarlett en Fort William, Skotlando. Ŝi estis ano de grupo da britinoj, kiuj en la jaro 1914 en la unua mondmilito zorgis pri serbaj vunditaj soldatoj. En 1919 ŝi denove venis en Serbion kaj per mono kolektita de bonaj homoj konstruis en Bajina Baŝta domon por orfaj infanoj.

Malsamkreda omaĝo

Ŝi malsaniĝis kaj en 1920 mortis pro pulminflamo. Oni ŝin entombigis en ortodoksa monaĥejo kaj pri ŝia tombo zorgas ortodoksaj pastroj. Sur la tombo estas skribita: „Ĉi tie ripozas la nobela Evelina Haverfield, skotino fordoninta sian vivon al la serba popolo dum la Granda Milito, ĝis sia morto la 21an de marto 1920.”

Antaŭ kelkaj jaroj ŝia pranepino Sandy venis en la urbeton por viziti la tombon de sia praavino, kaj ŝi pensis trovi forgesitan tombon en fora montaro. Tamen ŝin agrable surprizis bela tombo en la ortodoksa monaĥejo. La homoj de malsama kredo zorgas pri la eterna domo de ŝia praavino, kaj tiel ili honoras ŝin pro la helpo farita dum la milito. Boneco ne havas kredon nek naciecon: ĝi estas universala.

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07