La produktado de lingvoj

Kiam oni dum la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento malfondis la ŝtaton Jugoslavio, sur ĝia teritorio fariĝis sep novaj ŝtatoj: Serbio, Kroatio, Slovenio, Makedonio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro kaj poste, sur la teritorio de Serbio, aparta memproklamita ŝtato, Kosovo.

Slovenio kaj Makedonio havas siajn lingvojn. En Kosovo oni parolas krom la serba la albanan lingvon. En aliaj ŝtatoj oficiale estas parolata la serbokroata lingvo, kvankam ĝi en Serbio nomiĝas la serba kaj en Kroatio la kroata. Inter la serba kaj kroata ekzistas diferencoj, aparte en scienca terminologio, tamen serboj kaj kroatoj ne serĉas tradukistojn. Parolante la serbokroatan oni parolas diversajn dialektojn de la sama lingvo. La kroatoj skribas latinlitere, kaj la serboj uzas kaj latinajn kaj cirilajn literojn.

Ĉiu lando kun sia lingvo ...

Nun la novaj ŝtatoj asertas, ke en ĉiuj ekzistas apartaj lingvoj: en Montenegro nun oni parolas la montenegran lingvon, en Bosnio kaj Hercegovino oni parolas la kroatan, la serban kaj bosnian lingvojn. Montenegranoj aldonis al la serba lingvo du novajn literojn, kiuj ekzistis en iuj lokaj dialektoj, kaj tiel Montenegro havas „sian” lingvon: la montenegran. En la bosnia lingvo (la lingvo de bosniaj islamanoj) oni aldonis multajn turkajn vortojn, kaj oni asertas, ke tio estas aparta bosnia lingvo.

... kaj verkistoj precizigu la sian

La malgranda jugoslavia literaturo dispartiĝis: nun ekzistas montenegraj, bosniaj, serbaj kaj kroataj verkistoj, filmoj, aktoroj ... Politikistoj diras, ke la lingvoj diferencas, sed ordinaraj civitanoj el la kvar landoj interparolas tute libere sen tradukistoj.

Multaj verkistoj klare indikis, al kiu literaturo ili apartenas, kun la celo, ke la novaj ŝtatoj, kie ili estas, ne kverelu. Tiel la Nobel-premiito Ivo Andrić diris, ke li apartenas al la serba literaturo, kvankam lia patro estis kroato, kaj Meĥmed Meša Selimović skribis, ke li apartenas al la serba literaturo, kvankam li estis bosnia islamano. Tamen en Balkanio tio estas normala.

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07