Superaj kvalifikoj, sed mankas laborpostenoj

Senlaboreco en Nepalo estas grava problemo. La nombro de senlaboruloj plialtiĝis post la tertrema katastrofo de 2015.

Trovi bonan laboron laŭ fako, studo kaj kvalifiko kaj vivi feliĉe estas deziro kaj revo de preskaŭ ĉiu homo sur la terglobo. Tamen ne ĉiuj nepalaj junuloj ricevas sian prirevatan aŭ bone pagatan laboron en sia hejmlando. Ĉiujare ĉirkaŭ 400 000 gejunuloj alvenas al la nepala labormerkato por serĉi laboron, sed nur 5 % el ili sukcesas havi laborokupon; 95 % forlasas la landon aŭ akceptas laboron kun malalta salajro.

Multegaj laborserĉantoj

Kiam la nepala branĉo en Katmanduo de la korea laborpermesila sistemo EPS anoncis dungi 5000 homojn por labori en Koreio, ĉirkaŭ 80 000 homoj kandidatiĝis el diversaj nepalaj urboj. Tio estas nur simpla ekzemplo de la popola ŝato de eksterlanda laboro.

Ne malgranda estis la kvanto de kandidatoj, kiam la Komisiono pri la Ŝtata Oficistaro de Nepalo anoncis dungi 5000 homojn por okupi diversajn postenojn en la lando: 5 060 000 taŭgaj homoj kandidatiĝis por tiuj postenoj.

La nombro de senlaboruloj, ĉu klerigitaj ĉu ne, estas granda en la lando. Senlaboreco ne nur kaŭzas suferojn kaj turmentojn al la junularo, kiu estas la spino de la lando, sed ankaŭ sufokas la ekonomion. Laŭ la centra buroo de statistiko, 4 000 200 homoj en 2014 ne ricevis taŭgan laboron laŭ siaj kvalifikoj kaj kapabloj. Ĝi krome raportis, ke la kvanto de senlaboruloj posedantaj bakalaŭran aŭ magistran diplomon estas inter 40 000 kaj 50 000. La proporcio de diplomitoj senlaboraj estas duoble pli granda ol la proporcio de nediplomitoj senlaboraj.

Multega laboro, malgranda salajro

Tio ne signifas, ke estas malkontento pro la propra laboro, sed multaj serĉas alternativojn.

En Katmanduo la 21-jara Hari Raut estas unu el tiuj homoj. Li posedas bakalaŭran diplomon pri scienco, kaj li laboras en gimnazio kiel plentempa instruisto; li ricevas nur 8000 rupiojn (80 usonajn dolarojn) monate por multega laboro. Nun li fariĝis hejma instruisto: li iras al la hejmo de iu lernanto kaj instruas. „Mi laboras 3 horojn ĉiutage kaj ricevas 10 000 rupiojn (100 dolarojn) monate. Mi bezonas labori por subteni mian studadon kaj ĉiutagajn elspezojn”.

La 23-jara Sonija Ŝakja, en Katmanduo, bakalaŭriĝinte pri sociaj studoj, kandidatiĝis por multaj sociaj laborpostenoj. Ŝi volis trovi laboron laŭ sia studfako, sed ŝi malsukcesis. Do, nun ŝi laboras kiel instruistino en elementa lernejo kaj ricevas 6500 rupiojn (65 dolarojn) monate.

Mi mem estas unu el la ekzemploj. Mi finis mian magistran studadon pri komerco kaj administrado antaŭ kelkaj monatoj kaj kandidatiĝis en diversaj postenoj, sed ĉio estis senrezulta. Mi ankoraŭ ne havas laborpostenon kaj daŭre estas laborserĉanto.

Kialoj

La tertremo de 2015 kaj la neoficiala landlimo-blokado de Barato paralizis la ekonomion de la lando. Spertuloj pri labormerkato asertas, ke 800 000 senlaboruloj venis en la labormerkaton de Nepalo post la katastrofo de 2015. Tiuj estas la kaŭzoj de la kolapso de industrioj, infrastrukturoj kaj politiko.

Ĉirkaŭ 1500 gejunuloj forlasas la landon ĉiutage por trovi bonan vivrimedon kaj bone pagatan laboron.

Pradip GHIMIRE
korespondanto de MONATO en Nepalo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pradip Ghimire el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07