La vero pri Lula

Kiel abonanto de MONATO mi treege surpriziĝis pri la informoj kaj misasertoj en la artikolo Kontestebla juĝproceso de Lula (MONATO, 2018/4, p. 6-7).

Oni bezonus tutan gazeton por registri la „jurajn” pruvojn kontraŭ Lula – komunista politikisto, kiu permesis la implodon de la brazila ekonomio (12 milionoj da laboristoj sen manĝoj surtable).

MONATO ŝuldas al Eŭropo kaj al la tuta mondo la veron pri tiu homo kaj lia partio Partido dos Trabalhadores (Laborista Partio), kiuj dum 12 jaroj provis enkonduki komunismon en nian patrujon, pri la jam enkarcerigitaj gravuloj ĉirkaŭ li kaj pri la kompetenteco de d-ro Sérgio Moro.

La laboranta kaj honesta brazila popolo poreterne dankos vin!

Mauricio Monken GOMES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mauricio Monken Gomes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-16