Agrokulturo kaj klimatŝanĝiĝo minacas birdojn

Laŭ freŝa raporto fare de la internacia media organizaĵo BirdLife International (BirdVivo Internacia), agrokulturo kaj klimataj ŝanĝiĝoj kaŭzas la morton de multaj birdaj specioj. En Eŭropo la minaco koncernas ĉefe neĝostrigon (science Nyctea scandiaca), atlantikan fraterkulon (Fratercula arctica) kaj eŭropan turton (Streptopelia turtur).

Ekspansianta agrokulturo

La raporto, publikigita la 23an de aprilo 2018 kun la originala anglalingva titolo State of the World's Birds 2018 (Stato de la birdoj en la mondo), klarigas, ke el 11 000 birdaj specioj almenaŭ 40 % spertas ian minacon. Unualoke tio dependas de la disvolviĝo de daŭre ekspansianta agrokulturo (74 %); aliaj kialoj inkluzivas arbfaligadon (50 %), la ĉeeston de fremdaj birdspecioj en novaj geografiaj regionoj (39 %), ĉasadon kaj kaptadon de birdoj (35 %). Ankaŭ klimataj ŝanĝiĝoj siaflanke influas malfavore je 33 % de la minacataj birdaj specioj.

Insularo Acoroj

La supre menciita organizaĵo rekonas la gravecon kaj la valoron de medioprotekta agado, danke al kiu oni savis minimume 25 birdajn speciojn antaŭ ilia pereo. Kiel ekzemplon oni mencias la birdon acora pirolo (science Pyrrhula murina), kiu estas konata ankaŭ kiel sanmigela pirolo. Ĝi vivas en la portugala insularo Acoroj, en la norda Atlantika Oceano kaj estus ja malaperinta, se oni ne ekprotektus ĝin antaŭ jardekoj. Ekologiistoj rimarkas, ke la malbona stato de birdoj reflektas la sanproblemojn de nia planedo. Tiuj flugantaj vertebruloj fakte kontribuas per diversaj manieroj al sana ekosistemo, ekzemple limigante la nombron de insektoj kaj disvastigante semgrajnojn.

Japana reĝino

BirdLife International (http://www.birdlife.org) estas internacia organizaĵo, kiu estis fondita en 1922 kun la nomo „Internacia konsilio cele al la protektado de birdoj” (angle International Council for Bird Preservation); sian nomon ĝi tamen ŝanĝis en 1993. La honora prezidantino de la organizaĵo estas princino Takamado el Japanio kaj la prezidanto estas Ĥaled Anis Irani el Jordanio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07