Impertinenta konduto

Fine de marto en Priŝtino (Kosovo) estis arestitaj kaj tuj deportitaj al Turkio ses instruistoj de la gimnazio Mehmet Akif, fondita de turka fondaĵo kun rilatoj al Fethullah Gülen, opoziciulo de la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan. Tion organizis la loka polica sekreta servo kunlabore kun la turka polica sekreta servo.

Reago

La kosova ĉefministro Ramush Haradinaj reagis la sekvantan tagon sub premo de amaskomunikiloj kaj de la publika opinio. Li deklaris, ke li tute ne sciis pri la okazintaĵo kaj ke lin tre seniluziigis la konduto de la ministro pri internaj aferoj kaj de la ĉefo de la polica sekreta servo. Li tuj demisiigis ilin. Simile reagis ankaŭ la prezidanto de la parlamento, Kadri Veseli, dum prezidento Hashim Thaçi reagis du tagojn poste pli modere. Plej verŝajne, ankaŭ li estis implikita en la evento.

Kritiko kaj refuto

Tuja estis la respondo de la turka prezidento Erdoğan, kiu forte kritikis la kosovan ĉefministron pro lia decido kaj minacis lin per baldaŭa reago.

Ramush Haradinaj nomis la proteston de Erdoğan nejusta kaj ne bazita sur la morala kodo de albanoj, kiuj garantias la vivon de gastoj en sia hejmo kaj ne permesas al aliuloj interveni en iliajn proprajn aferojn.

Aroganteco translima

La aroganteco de la turka registaro estas manifestata jam delonge. Ĝia ministro pri kulturo postulis de siaj kolegoj en Albanio, Makedonio kaj Kosovo, ke oni ŝanĝu la enhavon de tekstoj pri la nacia historio, kie ĝis nun otomanoj konsideriĝas invadintoj kaj ekspluatintoj. Same Erdoğan plurfoje postulis, ke oni fermu ĉiujn turkajn lernejojn asociitajn kun la fondaĵo de Fethullah Gülen kaj transdonu iliajn instruistojn al Turkio.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07