Bonvenon! Kial la dua eldono tiom malfruiĝis?

Krom la svarmo de esperantistoj en sociaj retoj, la furora ĉeesto de nia lingvo en Duolingo kaj Amikumu estas lastatempaj fenomenoj en instruado de Esperanto. Tamen, tiuj furoraĵoj pliakrigas problemon, kiun havas la Esperanto-kursoj, same la enklasaj kiel la interretaj: multe da homoj komencas lerni la lingvon, sed malmultaj finas la kursojn; inter la finintoj nur malplimulto efektive lernas ĝin, kaj ankoraŭ pli malmultaj el ili enviciĝas en la movadon.

Cerbumante pri tio, multaj homoj konkludas, ke lernintoj, eĉ sukcesintaj, ne havas gravan kialon daŭrigi sian esperantistecon; kaj tio multfoje okazas ĉar esperantistoj mem ne enkondukas la lernanton al la esperantaj kulturo, literaturo ktp. (Mi aldonos, ke, bedaŭrinde, ankaŭ multaj movadanoj ne multon scias pri tiaj aferoj).

Tion dirinte, mi devas ankaŭ deklari, ke malmulte da fojoj, dum plenumo de sia tasko, recenzanto povas forĵeti sian atendeblan flegman kaj neŭtralan rolon. Danke al la Potenca Senkorpa Mistero, ĉi-foje mi havas la plezuron tion fari, ĉar recenzi libron kiel Bonvenon en nia mondo estas, antaŭ ĉio, funde plonĝi en la esperantan kulturon.

Gravaĵoj de nia mondeto

Pere de simplaj tekstoj, kiuj evoluas tra la libro, ĝia dana aŭtoro Bent Jensenius prezentas al ĉiutipa esperantisto kelkajn gravaĵojn de nia verda mondeto, inter ili estas: Kastelo Greziljono, MONATO, Esperanto-muzeoj, Pasporta Servo, Kvinpetalo, BEMI, UEA, IFEF, IJK, AdE ktp. (Ĉu vi ja ne scias, kion signifas ĉi-lastaj mallongigoj? Do ... vi nepre devas legi la libron!) Kaj, ĉar ĉiuj antaŭe menciitaj lokoj aŭ eventoj estas aŭ okazas en Eŭropo, estas eĉ pli gratulinda la fakto, ke la verko same pritraktas alikontinentajn lokojn. La bieno Bona Espero (Brazilo), Verda Domo de Arizono (Usono) kaj aliaj en Nepalo kaj Sud-Afriko estas diskonigataj por montri, ke Esperanto ĉeestas en ĉiuj mondopartoj.

Dialogoj

Krom tio, estas ankaŭ dialogoj, kiuj ebligas, ke oni uzu la tekstojn enklase, ne nur en daŭrigaj sed eĉ en bazaj kursoj, ke oni paroligu la gelernantojn kaj – laŭ mia persona vidpunkto, kiel mi diris dekomence – ke oni instruu, kune kun la lingvo mem, nian kulturon al la novbakitoj, kaj ke oni elmontru al ili, ke Esperanto ne mortis nek vegetas, sed ja vivas kaj floras.

Primovada legolibro

Sed la libro enhavas plian bonegan ideon: ĝi indikas al ni la retpaĝojn de la lokoj menciataj, Do la leganto mem povos aktualigi siajn sciojn kaj ankaŭ informojn pri retkursoj ĝi kunportas.

Fakte, la libro ne nur plenumas sian taskon fariĝi „primovada legolibro”, sed ankoraŭ pli: la aŭtoro sagace fermis veran truon en la diskonigado de ĉio, kion la esperanta komunumo povas oferti al si mem.

Finfine, la ununura kritiko, farebla al tiu mirinda verko, estas tiu jam farita pere de la demando, kiu titolas tiun mian „tute neŭtralan” recenzeton!

Fernando PITA
Bent Jensenius: Bonvenon en nia mondo. Eld. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2014 (2a eld). 128 paĝoj broŝuritaj. ISBN 9788087169490.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07