Du landoj, kvin steloj

La pasintmarta voĉdonado por la itala parlamento, ankoraŭ duĉambra (deputitoj kaj senatanoj) malgraŭ la longaj, sed ĉiam malsukcesintaj klopodoj ŝanĝi la konstitucion tiurilate, prezentis rezultojn, kiuj ŝokis ordinarulojn kaj donis zorgon al Eŭropo.

Elekto-rezultoj

Voĉdonis 73 % de la rajtantoj (en 2013 estis superita la sojlo de 75 %); la unua, senkoalicia, partio, kun ĉ. 33 % de la voĉoj, estis MoVimento 5 Stelle (Kvinstela Movado) 1, fondita en 2009 de la komika aktoro Beppe Grillo kaj de la pri-reta entreprenisto Gianroberto Casaleggio; sed pli fortis la centra-dekstra koalicio, kun ĉ. 37 % de la voĉoj.

Ĉu eblos plia aliancado?

Ĉar neniu atingis 40 %, kio estus doninta premion de 15 % pri la lokoj en la parlamento 2, nek unu, nek la alia havas plimulton en unu el la du ĉambroj; alianco kun la centra-maldekstra koalicio (23 %) donus kaj al unu, kaj al la alia laŭnombran majoritaton, sed la politikaj konceptoj malfacile akordiĝas por doni stabilan plimulton. La centra-dekstra koalicio, kun komuna programo, tamen konsistas el tri partioj kun malsama forto kaj kelkrilate malsama politika vido: Lega (Ligo), kies ĉefa persono estas la eŭrop-parlamentano Matteo Salvini, kun pli ol 17 %, Forza Italia (Antaŭen Italio) kun la 81-jara, sed ankoraŭ tre vigla prezidanto, eksa ĉefministro Berlusconi, kun 14 %, kaj Fratelli d'Italia (Italaj Gefratoj), reprezentata de virino, Giorgia Meloni, kun 4,3 %.

Politika distribuo

En norda Italio larĝe gajnis la centra-dekstra koalicio, en la sudo tre larĝe gajnis „Kvinstela Movado” (45,5 %); en parto de Centra Italio, iam granda rezervejo de la maldekstraj partioj, ankoraŭ rezistas la centra-maldekstra koalicio. Ĉu ĉi tiu divido estas surpriza?

Klara divido

Sendepende de la promesoj faritaj dum la balotkampanjo, kiu tiklis malsammaniere la elektontaron, la ekonomia kaj socia bildo montras klaran dividon: en la centraj kaj nordaj regionoj de Piemonto ĝis Latio, inkluzive Romon, la malneta enlanda produkto atingas po 32 897,20 eŭrojn persone, en la sudaj ĝi estas nur 18 794,50. Pro la aldonvaloro por ĉiu laboranta persono, la nordo atingas 65 108,80, la sudo – 50 798,50. La indico de relativa malriĉeco norde estas 9, kaj sude – 22,7. La publikaj dungitoj estas en la nordo 12,6 % de la laborantoj entute, en la sudo – 18 %, kio indikas, ke la instituciaj labordonantoj (ŝtato, regiono, komunumo) en la sudo ensuĉas pli da personoj ol sufiĉas en la nordo 3.

Plia diferenco

La labormerkato montras plian diferencon: en la aĝozono 15-64 jaroj la dungitoj estas 64,8 % en la nordo, 44,7 % en la sudo, la senlaboruloj estas 8,5 % kontraŭ 19,1 %. La procento de neregulaj dungitoj inter la dungitoj entute estas 11,3 en la nordo, 18,5 en la sudo.

Socialaj servoj

La nivelo de instruiteco estas deprima ambaŭteritorie, sed ankaŭ ĉi tie la personoj pli-ol-15-jaraj kun nura diplomo de deva mezgrada lernejo estas 47,8 % en la nordo kaj 56,2 % en la sudo; tiuj kun almenaŭ abiturienta diplomo – 37,7 kontraŭ 32,5, tiuj kun almenaŭ universitata diplomo – 14,5 kontraŭ 11,3. Tiuj inter 15 kaj 29 jaroj, kiuj nek laboras, nek studas, estas 17,9 % en la nordo, 33,3 % en la sudo.

Se oni rigardas iujn socialajn servojn, la postenoj en la infanvartejoj estas 6,9 por ĉiu milo da loĝantoj en la nordo, 3 en la sudo.

Ĉiu havas recepton

La divido estas bone konata al la politikaj aktivuloj, kaj ĉiu havas sian recepton por solvi la misekvilibrojn: jen dono de helpa „civitaneca enspezo” por subteni senlaborulojn dum laborserĉado, jen fiskaj malpezigoj por faciligi dungojn al la labordonantoj, jen tiu aŭ alia fikso de la laboraĝo por akordigi la plialtiĝintan vivolongon kun la financa kapablo de la pensiodonaj institucioj. Ankaŭ pri la akcepto de enmigrantoj la ideoj kaj proponataj solvoj estas tre malsimilaj, eĉ ene de la centra-dekstra koalicio. „Italaj Gefratoj” insistas pri helpo al la familioj por bremsi la fortan malpliiĝon de la naskoj; fakte la itala loĝantaro kreskas nur pro forta enmigrado, dum la enmigrintoj nun konsistigas iom pli ol 8,5 % de la loĝantaro.

Konfrontiĝoj kun Eŭropo

La rilatoj al la komuna eŭropa valuto, eŭro, kaj al Eŭropa Unio entute, estas tre skeptikaj: la estro de „Ligo”, iam favora al la eliro el la eŭro-cirkvito, nun pli milde deklaras, ke eŭro estas valuto erara, helpanta nur al Germanio kaj, duarange, al Francio, kaj ke Italio devas rekontrakti la akordiĝojn kun Bruselo pri la allasebla ŝtata deficito, ĉar la itala estas la plej peza kompare kun preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropa Unio. Tiurilate ankaŭ „Kvinstela Movado” promesas esti tre energia ĉe konfrontiĝoj kun la eŭropaj partneroj.

Politika sorto neklara

Pri la kunmeto de la registara kabineto „Kvinstela Movado” vetoas renkontiĝon kun la estroj de „Antaŭen Italio” kaj akordiĝus kun ĉiuj escepte de tiuj; „Ligo” siavice konfirmas, ke la dekstra koalicio estas unueca, kaj ke ĝi ne akceptos apriorajn ekskludojn. La politika sorto de Italio estas ankoraŭ balanciĝanta.

1. La „kvin steloj” estas akvo, medio, transportiloj, interreta aliro, evoluigo.
2. Se iu koalicio (aŭ partio, kiu prezentiĝas sola) atingas 40 % de la voĉoj, ĝi rajtas havi 55 % de la parlamentanoj en la koncerna ĉambro, kio do estas premio por la plimulto.
3. Ĉiuj nombroj, rilataj al la jaro 2016, venas de la Centra Instituto pri Statistiko.
Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07