Kantanta kverko

En marto Asocio de Mediopartnereco (angle Environmental Partnership Association), subtenata de Eŭropa Komisiono, proklamis la rezulton de internacia konkurso Eŭropa arbo de la jaro 2018 .

Voĉdonis pli ol 235 000 homoj el la tuta Eŭropo, kaj sukceson rikoltis la tiel nomata kantanta korkokverko el Portugalio, kiu gajnis kun subteno de 26 606 voĉoj. La duan lokon atingis malnovepokaj ulmoj el la hispana vilaĝo Cabeza del Buey (22 323 voĉoj) kaj la trian lokon la rusa kverko nomata „Kverko Plejaĝulo” el arbaro de Belgorod (21 884 voĉoj).

Arbo dujarcenta kaj utila

En tiu internacia konkurso gravas ne beleco, grandeco aŭ aĝo, sed la historio de la arbo rilate al homoj. La venkinta kverko estas nomata laŭ la sono de la sennombraj birdoj, kiuj troviĝas sur ĝiaj branĉoj. Ĝi estis plantita en 1783 kaj ĝia ŝelo estis forprenita pli ol 20 fojojn. De 1988 ĝi estas ankaŭ klasita en Portugalio kiel arbo de publika intereso kaj oficiale registrita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej granda korkokverko en la mondo.

La korkokverko (science Quercus suber) devenas el nord-okcidenta Afriko kaj sud-okcidenta Eŭropo, do ĉirkaŭ Mediteraneo, kaj kreskas proksimume ĝis 20 m. Ĝiaj fruktoj, la glanoj, estas longaj 3 centimetrojn kaj oni ilin uzas por nutri brutojn. La ĉefa produkto estas tamen la ŝelo de la arbo por produkti korkon, kiu jam de pratempoj havas vastan aplikadon en la vivo de homoj (ekzemple por botelŝtopiloj, izolaj, konstruaj kaj dekoraciaj materialoj). Laŭ botanikistoj kaj kultivistoj la unuan ŝelon oni povas forpreni nur 25 jarojn post la plantado, kaj poste en ĉiu 6a aŭ 12a jaro.

Asocio de Mediopartnereco estas grupo de ses landaj fondaĵoj (el Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Slovakio) kiuj subtenas internaciajn projektojn pri medioprotektado. La konkurso Eŭropa arbo de la jaro estis fondita en 2011.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07