Nova modest-a krimromano

Mi ne plu memoras kial, tamen kiam, en la 80aj jaroj, mi legis la libron Maja Pluvo, tiu romaneto vere tuŝis min, kaj de tiam mi provas, kvankam ne ĉiam sukcese, atenti la verkadon de Julian Modest (vera nomo Georgi Mihalkov). Li estas aŭtoro, kiu jam prezentis sian vervon en diversaj (fakte preskaŭ ĉiuj) literaturaj ĝenroj. Li ĉiam alportas novaĵojn en siaj tekstoj, kaj, konsiderante ilin laŭ ia tempodaŭro, oni facile konstatas la evoluon de la aŭtoro, kiu fariĝas pli adaptebla al la ĝeneralaj linioj postulataj de la ĝenro, en kiu li verkas.

Tiel, dum en Maja Pluvo ĉie estas rezonadoj kaj konscifluo de rolulo, kiu analizas siajn travivaĵojn kiel enmigrinto kaj novedziĝinto – kaj oni ja ne scias, kio estas pli grava – kaj dum en Ni vivos! estas akra defendo de la homaj valoroj de la esperanta kulturo antaŭ la tiama (nur?) faŝisma ondo, kion ni povos atendi de modest-a provo verki krimromanon?

Psikologiaj trajtoj

Legado – de la bitlibra versio – de la nur 80-paĝa Murdo en la parko glate fluas kaj en ĝi Modest lerte transiras inter la psikologiaj trajtoj de la ĉefroluloj kaj la paŝpostpaŝa detektiva esplorado pri tiu murdo, kiu titolas la verkon. Fakte, la roluloj estas la plej bona elemento de la tuta verko, ĉar kelkaj el ili ja povas prezentiĝi en ebla daŭrigo, se la aŭtoro emos daŭrigi en tiu kampo de literaturo, kompreneble.

Katene atentigi

Tamen se al nura recenzisto oni rajtigas opinii, mi do opinios, ke tiu daŭrigo ja nepras, ĉar estas interese konstati, kiamaniere oni ankoraŭ povas, eĉ en la 21a jarcento, verki detektivan verkon, kies krimsolvo ne iĝis dependa de sciencaj laboratorioj, DNA-ekzamenoj kaj aliaj similaĵoj, kiel okazas en preskaŭ cent procentoj de la usonaj detektivaj televidserioj. Katene atentigi la leganton sen uzi tiujn rimedojn estas la plej interesa kaj favora punkto de Murdo en la parko.

Alia kialo por daŭrigo de la verko estas, ke tiamaniere ankaŭ la kelkaj malfortaj punktoj en tiu libro povos korektiĝi.

Bulgario

Fakte, ne malmultaj estas tiuj: tamen mi ne povas ne demandi, kial la aŭtoro esperantigis ĉiujn nomojn de lokoj kaj personoj, tiel forviŝante ĉian lokan koloron en la romano? Oni rapide komprenas, ke temas pri balkana lando – certe Bulgario – sed estus pli bone, por internaciaj leguntoj, gustumi iom pli da vere urbaj pejzaĝoj anstataŭ la tradukitaj nomoj kiuj, se iel helpas kompreni la tuton, nuligas la „misteran klimaton”, kiun la nacilingvaj nomoj povus doni al ceteraj esperantistoj.

Abrupta fino

Alia afero, kiu postulas mencion, estas la abrupta fino de la verko: ĝenerale, detektiv- kaj krim-romanoj entenas je sia fino decidajn momentojn, dum kiuj la vero tute riveliĝas, kaj la agado alvenas al sia pinto. Domaĝe, Murdo en la parko bezonas kelkajn pliajn paĝojn, por ke tiu pinto estu atingita: la verko, malgraŭ siaj bonaj kvalitoj, iom abrupte finiĝas. (Tiu abrupta fino estas plia kialo, por ke la verko havu daŭrigon.)

Estas ankaŭ kelkaj malglataĵoj; nenio, kio kompromitu la legadon aŭ la komprenon de la historio mem, sed kiujn oni ja facile povas korekti en bitlibro.

Fernando PITA
Julian Modest: Murdo en la parko. Eld. Libera, s.l. 2018. 78 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-024496555-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07