Forfikuloj: inter legendo kaj realo

Legendoj jam de jarcentoj asertas, ke forfikulo (science Forficula auricularia), ĉeesta en ĉiuj kontinentoj, povas engrimpi en homan orelon, piktrui oreltamburon kaj kaŭzi surdecon. Do ne mirindas, ke la popola nomo de tiu malgranda kaj neagrable aspektanta insekto en multaj idiomoj havas rilaton al homa orelo. Ekzemple forfikulo nomiĝas slovake ucholak, ĉeĥe uchavec, ušák, ucholář, ucholák, angle earwig, france perce-oreille, germane Ohrwurm, Ohrenkriecher, nederlande oorwurm, hungare fülbemászók, rumane urechelniță, ruse уховёртка, turke kulağakaçan ktp. Kie kuŝas la vero?

Entomologoj, etimologoj

Laŭ entomologoj, forfikulo estas absolute sendanĝera por homo. Ĝi aktivas nur dum la nokto, estas timema kaj amas nur humidajn kaj ombrajn lokojn. Forfikuloj havas karakterizajn pinĉilojn sur ambaŭ flankoj de la propra abdomena pinto. Ĝuste pro tiuj apartaj pinĉiloj, kiuj memorigas la formon de homa orelo, etimologoj supozas, ke la popola nomo de forfikulo en pluraj lingvoj estas rekte ligita kun pinĉiloj. Indas tamen precizigi, ke iaj forfikuloj estas malgrandaj parazitoj de mamuloj kaj ne havas la tipajn pinĉilojn.

Fetoro

La pinĉiloj de forfikulo plenumas kvar gravajn taskojn: ili protektas kontraŭ malamikoj (kvankam forfikulo defendas sin ankaŭ pere de fetoranta sekrecio), utilas dum ĉasado, servas al kopulado kaj helpas ĝin etendi flugilojn. Forfikulo malofte kaj nur escepte flugas, sed, kiam ĉi tio okazas, ĝi estas mallerta kaj malrapida.

Kreskaĵoj

Forfikulo estas ĉiomanĝanto, kaj dum la tago ĝi vivas ekskluzive en kaŝejoj kaj mallarĝaj fendoj. Nokte forfikulo serĉas nutraĵon: ĝi nutras sin per kreskaĵoj, sed formanĝas ankaŭ etajn helikojn kaj limakojn, diversajn larvojn, ovojn de insektoj, vivantajn afidojn kaj insektokadavrojn. Fojfoje oni povas trovi forfikulon en abelujoj, kie ĝi nutras sin per mielo.

Ovoj

La ino dum la printempo demetas 10-80 ovojn, kiuj estas ovalaj kaj proksimume unu milimetron longaj. Ilin la ino zorge gardas, regule lekas kaj translokas por eviti, ke la ovoj sekiĝu kaj ŝimu. Ofte la ino pereas ĝuste en nesto kaj fariĝas nutraĵo por siaj larvoj. Forfikulo estas longa je 1-2 centimetroj kaj maksimume vivas duon da jaroj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07