Sinjorino rulseĝo arestita

Kiam oni pensas pri surstrataj vendantoj de drogoj – kiel kokaino, opio, heroino – oni plej ofte bildigas al si junulojn kun sportŝuoj, malhele vestitajn, pretajn rapide forkuri, kiam la polico alvenas. Tute mala aspektis tamen vendisto en la flandra marurbeto Blankenberge. Tie estis arestita pro kontraŭleĝa drogvendado 59-jara virino en rulseĝo. Ŝi kaj ŝia amiko ricevis monpunon de po 6000 eŭroj kaj karcerpunon de kvar jaroj.

Ene de nur unu jaro ŝi sukcesis vendi en la banloko 7 kilogramojn da kanabo. Ŝi estis bone konata en la rondo de dependuloj kiel „sinjorino rulseĝo”. La aĉetojn faris por ŝi ŝia amiko, kiu regule per sia Mercedeso veturis al Bruselo por tie en la nigra merkato akiri la necesajn kvantojn.

Malsankompenso

La juĝisto donis al ŝi kaj al la amiko altan punon ne nur pro la vendado de drogoj al dependuloj, sed ankaŭ pro la fakto, ke ŝi deklaris al la socia asekuro, ke ŝi pro la handikapo tute ne povas labori kaj ne havas iajn enspezojn. Do krom la ne malgranda lukro pro drogkomerco, ŝi ricevis malsankompenson de 2000 eŭroj monate.

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07