Libro-arto

Kion fari, se brokantejoj kaj pulbazaroj ne plu akceptas viajn librojn? Ĉu ĵeti ilin en rubujon, lasi polviĝi sur bretaro, bruligi aŭ donaci al geamikoj, kiuj ne kuraĝas rifuzi? Ne cerbumu! Aliĝu al kurso pri libro-arto aŭ serĉu ekzemple en la reto detalojn pri book craft! Vi surpriziĝos, vidante kiel eblas uzi librojn kiel materialon por recikligo kaj novaj objektoj.

Bone, se la libroj havas belan spinon, orumitajn kovrilojn kaj folio-eĝojn. Tamen ankaŭ malnovaj tedaj kaj ne plu validaj leĝolibroj taŭgas. Eblas uzi ĉiun libron. Liberiĝu de via malnova respekto al presitaj vortoj kaj al la klopodoj kaj atingoj de verkistoj! Ilia laborego malaperos kiel fenikso kaj renaskiĝos en la manoj de libro-artisto en nova miriga kaj ĝojiga formo.

El firma dika librego vi povas fari ekzemple ĉarman skatolon, kaŝujon por konjako-botelo aŭ por virinaj juveloj, ujon por skribiloj kaj aliaĵoj sur via skribotablo. Krome eblas fari dekoracion de via muro kaj igi vian loĝejon aspekti kiel VIA hejmo.

Fingroj kaj imagopovo

La finna libro-artistino Katri Oikarinen uzas malnovajn griziĝintajn bretojn por enkadrigi siajn verkojn. Ili estigas trankvilan historian etoson. Iu diketa libro ne plu uzata povas per ŝiaj manoj fariĝi staranta kadro por paro da fotoj karaj al ŝi. La pordon de sia dormoĉambro ŝi kaŝis per „tapeto” el librodorsoj. Sur la kuireja tablo oni povas meti firman dikegan libron, ekzemple ne plu uzatan vortaron, kaj enmeti siajn plej akrajn tranĉilegojn inter la foliojn. Tie ili ne malakriĝos.

Ankaŭ librofolioj utilas. Vi povas lerni faldi ilin por fari anĝelojn, erinacojn, aliajn bestetojn aŭ ventumilecan ujon por (vizit)kartoj. Informojn pri paperaj rozoj serĉu en la reto per DIY paper roses (mi bedaŭras, ke mi povas doni nur anglalingvajn serĉvortojn). Faldante foliojn el libroj, vi povas uzi ilin ankaŭ kiel ornamaĵojn por kristnaska arbo, plur-edrojn, globojn, stelojn. Serĉu modelojn kaj instruantojn, uzu viajn fingrojn kaj imagopovon, ĝuu! Eble vi sukcesos evoluigi vian hobion ĝis arto kaj gajni monon, vendante viajn ideojn en la reto.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07