Ŝtateto riĉa, sed ne plu

Jam en la unuaj paĝoj banala frazo klarigas la tutan historion de teritorio malgranda, sed avidata: „la batalo pri naturaj riĉaĵoj estas de ĉiuj tempoj”.

Zinko-ercon oni prilaboris jam en la mezepoko, sed oni sukcesis precipiti la zinkon kiel prilaboreblan metalon nur jarcentojn poste. Ĝi iĝas fleksebla, lamenigebla, rulpremebla jam je ĉirkaŭ 130 celsiaj gradoj.

Cadmia, Calamine, Calamijn estas la nomoj de la zinko-erco, eltirita el minejo, situanta ĉe la landlimo inter Belgio, Nederlando kaj Prusio 1. Pri la granda komerca sukceso de tiu erco verkis Eduard Browne, rakontante pri la minejo, ekspluatata de tricent jaroj, kies branĉoj disvastiĝas tra pluraj subteraj vejnoj. Fine de la mezepoko estis bataloj pri posedo inter la urbo Akeno kaj la duko de Brabanto kun la venko de ĉi-lasta. Napoleono en sia remuldo de la mapo de Eŭropo konkeris la minejon en 1794 kaj ĝin ŝtatigis. Kemiisto Jean-Jacques Dony eltrovis sistemon por ekstrakti puran zinkon, investis multan monon en la surmerkatigo de tiu produktaĵo kaj, kiam oni ĝin kopiis plurloke, li bankrotis.

Trilanda punkto

La kolapso de la napoleona armeo ĉe Waterloo kaŭzis, ke la venkintaj potencoj rearanĝis la tutan kontinenton, sed pri tiu zinkerca elfosejo la pactraktato de Akeno de 1816 estis neklara: unu paragrafo ŝajne atribuis ĝin al Nederlando, alia al Prusio; ne estis aldonitaj mapoj, tial ĉiu potenco volis interpreti laŭ sia favoro. Dum oni atendis akordiĝon, la eta triangulo ĉe la limo inter Belgio kaj Prusio, kun la supra vertico ĉe la „trilanda punkto” (Belgio, Nederlando kaj Prusio) kaj enhavanta la minejon, estis deklarita kiel neatribuita, do neŭtrala, administrata komune de la du najbaraj landoj, kiuj ne rajtis enigi siajn armeojn.

La „provizora landlimo”, indikata simple per fostoj, trafis meze de la komunumo de Moresnet, teritorio plejparte arbara, kun ĉirkaŭ kvindeko da domoj kaj ĉirkaŭ 250 personoj, loĝantaj preskaŭ ĉiuj en la urbeto Kelmis. Ĉe la du flankoj sin rigardis la belga Moresnet kaj la prusa Moresnet; la areo estis ĉirkaŭ 3,5 km 2.

Neŭtrala Moresnet

La laboraj ebloj ĉirkaŭ la minejo alvenigis fortan enmigradon: la loĝantoj kreskis ĝis pli ol 3400. En 1820 fine la akordiĝoj ekestis kaj Nederlando cedis, interŝanĝante Moresnet-on kontraŭ alia minejo, sed intertempe estis ribelintaj la belgoj. Siavice la zinkminejo vidis novan tre brilan starton per la fondo de akcia societo Vieille Montagne fare de pariza bankisto kun bruselaj radikoj, tiel ke ĝi fariĝis la plej granda zinkoproduktejo en la mondo.

Kiel ŝtato, la neŭtrala Moresnet funkciis strange sed trankvile: monunuo? ajna: franca, belga, prusa; impostoj? krude kalkulataj laŭ terenoj, mebloj, fenestroj, servistoj; patrujo? neniu deviga soldatservo; lingvoj? neniu oficiala, praktike mikso de la franca, germana, limburga, sekve neniu deviga lernado; urba sekureco? unu ĝendarmo; justico? neniu tribunalo nek doganoj, kaj la maloftaj deliktoj estis aranĝataj de la najbaraj landoj, kiuj havis ĉiuj sian apartan kodekson; administrado? urbestro, komisiitoj; ĉu entute necesas elektoj? sufiĉas nomumoj.

La centra strato dividis ankaŭ la horojn. Unuflanke estis la horo de Parizo, aliflanke tiu de Berlino, kaj la horloĝo de Nederlando fruis dudek minutojn antaŭ la belga, ĉar antaŭ la alveno de la fervojo, kiu devigis al akordigo de la horaroj, ĉiu regioneto havis sian horon.

La ercominejo elĉerpiĝis jam en 1885, sed ankoraŭ dum jardekoj restis tre profita la prilaboro de la metalo.

Senedza gravedulino alvenas al la neŭtrala Moresnet, eble en 1902, akuŝas kaj transdonas, pagante, la bebon al familio, kiu zorgos pri lia bonfarto; li nomiĝos Joseph, poste Emil: la tuta rakonto de la libreto treniĝas tra li, liaj familianoj, liaj viveventoj kaj memoroj, kolektitaj rekte de la aŭtoro tra intervjuoj.

Esperanto

En la eta ĉefurbo (intertempe la minejo produktis tridekoble da tunoj da erco ol antaŭ duonjarcento) multiĝis la trinkejoj, kaj en unu el ili, nomata Select, ekestis kurso pri Esperanto. Kreiĝis klubeto, ia komunumo de esperantlingvanoj: Moresnet estas neŭtrala, do ĝi havu oficiale neŭtralan lingvon! La kurso intensiĝis, lernantoj plimultiĝis, la kvara Universala Kongreso en Dresdeno (1908) decidis, ke neŭtrala Moresnet fariĝu la ĉefurbo de la internacia movado. Estis verkita himno (kun la melodio de la germana O Tannenbaum), kiu estis ja kantata dum la festoj.

Neŭtralecon, riĉecon kaj Esperanton forbalais la unua monda militego. La pactraktato devigis Germanion agnoski la suverenecon de Belgio sur la neŭtrala Moresnet, sed pro nepago de la enormaj militaj damaĝoj fare de Germanio, Francio, apogate de Belgio, invadis la regionon Ruhr. Tamen zinko ne plu estis la preferata materialo por tegmentoj, ŝutroj, kestoj, do ĝia produktado ne plu estis profitiga: la dudeka jarcento estas la jarcento de bakelito, plasto, nilono. La monda militego ekbolis kaj unu jaron post la komenco de la konflikto la germana armeo okupis la landeton, por eviti, ke belgoj de tie aliĝu al kontraŭgermanaj fortoj.

Sed eĉ pli intensa estis la perforta disigo de la loĝantaro: ĉar la absoluta plimulto estis enmigrintoj, restintaj kun la ŝtataneco de sia origina lando, eĉ en la sama strato aŭ en la sama ĉambro junuloj estis rekrutigitaj en la germanan aŭ en la belgan armeon. La fino de la milito abolis la ŝtateton, kiu estis enkorpigita en Belgion, konsistigante tiel germanlingvan enklavon per referendumo pri kies reguleco multaj duboj estas legitimaj. En la milito mortis 68 anoj de Moresnet, sed la slabo, kiu memorigas pri ili, ne diras, en kiu armeo ili batalis: En la morto kunigitaj.

Kvankam Esperanto estis dum mallonga tempo (deko da jaroj) teorie la oficiala lingvo de la neŭtrala lando Moresnet, apenaŭ estas mencio pri ĝi; ĉiuj frazoj aŭ ŝildoj estas germanlingvaj (tradukitaj librofine), kaj forte mankis la koncepto pri patrujo: tro malgranda estis tiu ŝtato, por ke ĝi povu organiziĝi kiel funkcianta strukturo kaj krei senton pri civitaneco, ligata ankaŭ de komuna neŭtrala lingvo: la plej fruaj loĝantoj iĝis minimuma procento kompare kun la enmigrintoj.

Fluo de faktoj

Ĉi tiu landeto, tiom fora de normaleco, iĝas simpatia al la leganto: entute ĝia historio daŭris tamen de 1816 ĝis 1919, do plenan jarcenton. La fluo de la faktoj en la libro riskas ne ĉiam esti tro klara, ĉar, preter iuj apenaŭaj lingvaj stumbletoj, la salto inter diversgeneraciaj vivrakontoj postulas de la leganto kapablon kunsalti tra la jardekoj: oni kredas esti en unu ĵus menciita jaro, kaj male la intervjuato ŝanĝiĝas kaj kuntrenas sian alitempan memoron; sed entute oni legas kun ĝuo, kvazaŭ fabelon: la nemultajn paĝojn oni turnas avide por legi la sekvon. Tre klaraj estas la tri mapoj montrantaj, kiel moviĝis la landlimoj en la lasta jarcento.

Carlo MINNAJA
David van Reybrouck: Zinko. El la nederlanda tradukis Piet Buijnsters. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, 2017. 56 paĝoj. ISBN 978-908056515-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07