Ĉu la klasbatalo jam finiĝis?

Antaŭ nelonge mi parolis kun mia maljuna konatino, kiu loĝas en la sama lando kiel mi. Ŝi naskiĝis en Anglio, sed ne opinias sin anglino. La lingvo, en kiu ni kutime interparolas, ne estas la angla. Foje ŝi diris, ke antaŭ sia alveno al Irlando (lando, kiu fiere pretendas, ke ĝia socio estas senklasa) ŝi neniam rimarkis, kiom klase disigita estas Anglio kompare kun la Verda Insulo. Nun ŝi estas forte konscia pri tiu diferenco. Fakte, preskaŭ neniu lando estas tute senklasa. Eĉ en Irlando estas riĉuloj kaj malriĉuloj, salajratoj kaj senlaboruloj, domposedantoj kaj nomadoj.

Sociaj klasoj ankoraŭ gravas

Certe mia amikino M.J. ne intencis insulti la landon de sia naskiĝo, sed mi devas konsenti, ke mi havis la saman impreson kiel ŝi, kiam mi dumtempe loĝis en la lando de Ŝekspiro kaj Margaret Thatcher. Anglio estas lando, en kiu socia klaso estas pli evidenta kaj grava, ol en iu ajn alia parto de la mondo, kiun mi konas. En Anglio (sed malpli en aliaj partoj de la brita insularo, kaj certe ne en Irlando) ĉiuj interhomaj rilatoj kaj aktivaĵoj – literaturo, filmoj, politiko kaj eĉ humuro – havas klasan fonon, kaj estas intime bazitaj sur klaso. Mi iam supozis, ke tiuj klasaj diferencoj ja ekzistis en la pasinteco – ekzemple, en la dek-naŭa jarcento, la epoko de la fama angla romanisto Charles Dickens – sed ke, kredeble, socia klaso ne plu havas gravan influon. Tamen, laŭ mia amikino, mi malpravas.

Male en Irlando

Mi iam legis, ke la fama irlanda dramisto George Bernard Shaw asertis, ke kiam anglo malfermas la buŝon por paroli, oni tuj rekonas per lia prononco, al kiu socia klaso li apartenas. Kontraste, en Irlando, sufiĉe eminentaj kaj alte instruitaj homoj kutime havas la saman akĉenton kiel malpli edukitaj, kaj titoloj de respekto kiel „sinjoro ” aŭ „sinjorino ” estas apenaŭ uzataj.

Pli kaj pli klase disa?

Kelkaj asertas, ke hodiaŭ estas pli da egaleco en la socio, sed rilate Anglion mi dubas ne nur pri tio, ke la klasa disdivido reduktiĝis, sed eĉ pri tio, ĉu la socio en Anglio ne iĝas pli kaj pli klase disa. Eble veras, ke ne tiom da malriĉeco ekzistas kiel en la pasinteco, sed la diferenco inter „ordinaraj” angloj kaj la granda, sed minoritata elito nun estas vasta, kaj videbla en ĉiuj aspektoj de la vivo en tiu lando.

Restas multaj monarkioj

Mi ofte miras pri tio, ke en la mondo, kie la plimulto de la ŝtatoj estas respublikoj aŭ pretendas esti demokratiaj, ankoraŭ ekzistas tiom da monarkioj. Ekzemple, en la moderna Eŭropo, reĝoj kaj reĝinoj troviĝas en Belgio, Nederlando, Danio, Svedio kaj Hispanio; kelkaj etaj ŝtatoj estas princ- aŭ duk-landoj. Tamen, ŝajnas, ke nenie eŭropanoj estas tiom konsciaj pri socia klaso kiel en Anglio.

„La avino de Eŭropo”

Mirinda estas la fakto, ke Victoria (1819–1901), la reĝino de Anglio (1837–1901), naskis naŭ infanojn, de kiuj devenas preskaŭ ĉiuj reĝaj familioj de Eŭropo. Tial tiu fekunda monarkino estas kromnomata „La avino de Eŭropo”. La lasta caro de Ruslando kaj lia kuzo, la samepoka angla reĝo Georgo la 5a, estis similaj kiel fratoj. Same kiel ili, la germana imperiestro Vilhelmo estis nepo de Victoria kaj li eĉ troviĝis funebre ĉe ŝia mortolito.

Malegaleco persistas

Malkiel en Francio, kie la aristokrataro pereis sub la gilotino, en Anglio la nobeloj kaj reĝaj familianoj ne nur supervivis, sed intertempe multiĝis. Supozeble, de tempo al tempo iu maljuna lordo mortas sen heredanto, sed la nobelaro ne malaperas. Laŭ mia amikino, en Anglio estas ne nur reĝino, sed ankaŭ geprincoj, gedukoj, gemarkizoj, gegrafoj, gevicgrafoj, gebaronoj, baronetoj (angle: baronets), gelordoj, kavaliroj, damoj (ina titolo), kaj honorinduloj (titoloj de diversaj eminentuloj kaj gefiloj de nobeloj).

Ĉiujn tiujn detalojn oni povas konfirmi, konsultante la informlibron pri la brita aristokrataro Burke's Peerage (nobeloj laŭ Burke). Tiu enorma elito ne plu ĝuas la samajn privilegiojn kaj potencon kiel en antaŭaj jarcentoj, sed multaj posedas vastajn bienojn en Anglio, Skotlando kaj aliloke. Lordoj rajtas esti neelektitaj membroj de la dua ĉambro de la brita parlamento (nomata Ĉambro de Lordoj). La monarko estas pli simbola ol potenca, sed havas fortan influon kaj prestiĝon. Malegaleco inter nobeloj kaj „ordinaruloj” estas evidenta kaj persista.

Tamen, ne ĉiuj kavaliroj kaj lordoj estas de aristokrata deveno. Ĉiujare, la reĝino honoras personojn, kiuj faris specialan servon al la regno aŭ kiuj distingis sin en la kampoj de politiko, kulturo, sporto, karitato ktp.

Ankaŭ en Irlando restas lordoj

Kiam Irlandon regis la anglaj reĝoj kaj reĝinoj, en Dublino ekde la mezepoko ĝis la jaro 1800 ekzistis parlamento kun du ĉambroj de deputitoj. La impona konstruaĵo de la tiel nomata „Ĉambro de Lordoj” ankoraŭ ekzistas en la irlanda ĉefurbo, sed hodiaŭ ĝi estas ĉefsidejo de la Banko de Irlando. Kelkaj denaskaj irlandanoj havas la hereditan titolon „lordo”, sed tio estas anakronismo en la nuntempa respubliko kaj apenaŭ estas serioze rigardata. Aliflanke, adeptoj de maldekstra politiko neniam sukcesis iĝi tre influhavaj en Irlando, kaj vera klasbatalo neniam evidentiĝis ĉi tie, precipe pro la potenco de la katolika eklezio. Tamen, hodiaŭ tiu eklezia potenco pli kaj pli ŝrumpas, kaj oni ne plu povas antaŭdiri, kia estos la estonta politika situacio en la Verda Insulo.

Kien plu?

Oni ne povas antaŭdiri, ĉu la brita monarkio daŭros en ĝia nuna formo. Proksimume duono de la skotoj deziras sendependecon de Britio, kaj multaj skotoj deziras respublikon, ne monarkion.

Ni vivas en interesa tempo.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07