Kolektanto de fabeloj

En tiu ĉi jaro Slovakio rememoras la 190an datrevenon de la naskiĝo de Pavol Dobšinský [dobŝinski], kiu okupas apartan kaj specifan lokon inter la slovakaj verkistoj de la 19a jarcento. Dobšinský estis verkisto, evangelia pastoro, tradukanto, folkloristo, sed precipe la plej granda kaj la plej konata kolektanto de popolaj slovakaj rakontoj, fabeloj, legendoj kaj aliaj literaturaĵoj, kaj unu el la fondintoj de la slovaka romantikismo.

Lernado kaj agado

Dobšinský naskiĝis la 16an de marto 1828 en la belega kaj pitoreska vilaĝeto Slavošovce (ĉirkaŭ 330 km oriente de la ĉefurbo Bratislavo) en familio de evangelia pastoro. Li studis teologion en la urbo Levoča, kiu danke al multaj memoraĵoj kaj artaj belegaĵoj apartenas al la plej belaj historiaj urboj en Slovakio. Fininte siajn studojn, li komencis labori kiel helpanto de evangelia pastoro en la malgranda urbeto Revúca. De la jaro 1852 li laboris kiel helpa redaktoro ĉe la revuo Slovenské pohľady (Slovakaj rigardoj), pli malfrue kiel evangelia vikario kaj en la jaroj 1858-1861 kiel profesoro de la slovaka lingvo en la historia urbo Banská Štiavnica. La finon de sia vivo li pasigis kiel pastoro en la malgranda vilaĝeto Drienčany, kie li en 1885 mortis en la aĝo de 57 jaroj kaj estis entombigita.

Verkado

Dobšinský jam kiel mezlerneja studento verkis patriotajn poemojn kaj pli malfrue tradukis el la monda literaturo precipe verkojn de G. Byron, A. de Lamartine kaj A. Mickiewicz. Li eldonadis du periodaĵojn: Holubica (Kolombino) kaj Sokol (Falko), recenzis almanakojn kaj okaze eldonadis ankaŭ literaturajn verkojn de slovakaj verkistoj.

La fokuso de lia literatura laboro estas en la folkloro. Dobšinský multe veturis kaj vizitis diversajn regionojn de Slovakio. Li daŭre kaj senĉese kolektadis kaj skribadis popolkantojn, sentencojn, proverbojn, popolludojn, kutimojn kaj superstiĉojn.

Meritplena artisto

Li akiris al si eternan meriton per kolektado kaj eldono de Slovakaj rakontoj (1858-1861) kaj Simplaj popolaj slovakaj rakontoj (1880-1883), kiuj estas liaj vivoverkoj. Tiuj ĉi kolektoj de popolrakontoj akiris grandegan popularecon, kaj por slovakoj ili estas la ĉefaj kaj reprezentaj verkoj de folklorismo.

Dobšinský, malgraŭ la negrandeco de sia verkaro, havas honoran lokon en la historio de la slovaka popolliteraturo. Pri liaj agadoj memorigas en Slovakio monumentoj, stratnomoj, nomoj de lernejoj kaj diversaj publikaĵoj. En lia naskiĝvilaĝeto estis kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07