Ok miloj en cent tagoj

La 46-jara litova fajrestingisto Aidas Ardzijauskas pasintaŭtune deklaris, ke en la daŭro de cent tagoj li kuros ok mil kilometrojn, kaj ke tiun maratonon li dediĉos al la 100-jariĝo de sia patrujo. Li planis ekiri el la senegala ĉefurbo Dakar kaj atingi Vilnius ĝuste la 16an de februaro okaze de la naskiĝtago de sia patrujo.

Aidas trakuris Senegalon, Maŭritanion, Okcidentan Saharon, Marokon, Hispanion, Francion, Italion, Aŭstrion, Ĉeĥion kaj Pollandon. Sian kuradon li finis en Vilnius eĉ pli frue ol planite: la 4an de februaro.

Tra kontinentoj kaj veteroj

La atleto ĝojis, ke survoje li sukcesis eviti grandajn problemojn, ĉar dum la kurado la vetero tre variis. En Afriko li devis alkutimiĝi al varmego je ĉirkaŭ 41 gradoj kaj al sablotempestoj. Ankaŭ en Eŭropo la vetero ne multe favoris, ĉar kelkloke ofte pluvis kaj neĝis. Precipe en la plej malfacila eŭropa etapo, la Alpoj, estis danĝeroj pro neĝotempestoj. Ĉiutage la maratonkuranto sukcesis efektivigi du maratonojn: unu en la unua duono de la tago kaj la duan posttagmeze.

Sian tagordon Aidas planadis laŭ la veterkondiĉoj. Li vekiĝis antaŭ la 5a horo kaj je la 6a li jam startis. Sur la vojoj de la varmega Afriko li kuradis antaŭ tagmezo por eviti varmegojn. Sekvis kvar- ĝis kvin-hora ripozo. Dua maratono komenciĝis jam vespere. Li kuradis ĝis la 22a horo. La kuranto noktumis en tendoj apud la vojoj aŭ en iu tranoktejo. Dum sia kurado la viro eluzis dek parojn da sportŝuoj.

La litovo diras, ke li kuradas jam pli ol 30 jarojn. Antaŭ kelkaj jaroj li jam kalkulis 80 mil kilometrojn kuritajn kaj poste ĉesigis la kalkuladon. Post la ĵus finiĝinta kurado Dakar-Vilnius li aludis pri pli granda defio: ĉirkaŭkuri la terglobon.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07