Fantomo en la hotelo

La monaĥejo „Sankta Pantelejmono” troviĝis en tre bela arbara loko, inter jarcentaj fagoj. Ĝi similis al granda blanka ŝipo en la arbaro. Proksime al la monaĥejo estis lago kun diafana malvarma akvo, en kiu naĝis trutoj. En la arbaro estis groto, kaj oni diris, ke en ĝi antaŭ multaj, multaj jaroj loĝis ermito.

Ĉiun matenon de la monaĥejo aŭdiĝis la tinto de la preĝeja sonorilo, kiu vekis la proksiman vilaĝon. Dum la lastaj jaroj la monaĥoj en „Sankta Pantelejmono” unu post la alia adiaŭis la pekan mondon kaj ekis al la eterneco. En la monaĥejo restis nur avo Nestor, korpulenta, blankharara maljunulo kun helbluaj okuloj kaj kara rideto, kiu zorgis pri la monaĥejo kaj matene tintigis la sonorilon. Helpis lin du knaboj, kiuj paŝtis la monaĥejajn kaprojn.

Avo Nestor silente kaj kviete pasigis la tagojn en la monaĥejo kaj estis certa, ke ĉi tie li ĝisatendos sian lastan teran tagon. Tamen ne ĉiam okazas tiel, kiel la homo planas. En la monaĥejon venis juna viro. Neniu en la vilaĝo konis lin, kaj neniu komprenis, de kie li venis. Oni eksciis nur lian nomon – Krum. Li estis malalta, dika kun etaj okuloj, similaj al la okuloj de apro.

Krum venis en la fino de la printempo, renkontis avon Nestor kaj klarigis al li, ke oni komisiis al li zorgi pri la monaĥejo.

– Baldaŭ komenciĝos renovigo de la monaĥejo, kaj en ĝi estos hotelo – diris Krum. – En tiun ĉi belan monaĥejon venos multaj turistoj, kiuj ne nur admiros la monaĥejon, la pitoreskan naturon, sed tranoktos ĉi tie. Verŝajne post unu aŭ du jaroj komencos veni ankaŭ eksterlandanoj.

– Sed kial? – ne komprenis avo Nestor. – Tio estas monaĥejo. La homoj venas ĉi tien preĝi kaj peti absolvon.

– He, avo Nestor, – ekridetis Krum, kaj liaj apraj okuletoj ekbrilis – en la nuna epoko la kredo estas mono. La monaĥejo ne povas ekzisti sen mono. Necesas mono por ĝia renovigo. Vi bone vidas, ke ĉio ĉi tie estas malnova kaj ruiniĝas. Tial en la monaĥejo estos hotelo. Oni venos, tranoktos ĉi tie kaj pagos. Ĉe la lago mi konstruos restoracion. En la lago estas multe da fiŝoj, en la restoracio ni kuiros freŝan truton, kaj ĉiuj estos kontentaj.

– Tamen tiu ĉi sanktejo iĝos drinkejo. Oni drinkos, ebriiĝos, diboĉos – triste murmuris avo Nestor.

– Ne zorgu pri tio – trankviligis lin Krum. – Zorgu pri via maljuneco. La monaĥejo iĝos fama, kaj la proksima vilaĝo iĝos konata. Mi faros la vojon al la monaĥejo, por ke oni venu ĉi tien per aŭtoj. Kaj mi zorgos same pri vi, avo Nestor. Mi loĝigos vin en moderna domo por maljunuloj. Tie vi loĝos trankvile.

Avo Nestor alrigardis Krum severe kaj diris:

– Ne zorgu pri mi. Ne malŝparu monon por mi en la domo de la maljunuloj. Mi ankoraŭ povas zorgi pri mi mem.

Post kelkaj tagoj avo Nestor malaperis, kaj neniu eksciis, kien li iris.

Krum komencis renovigi la monaĥejon kaj konstrui hotelon. Venis laboristoj kaj konstrumaŝinoj, kaj ekestis streĉa laboro. Post du jaroj la monaĥejo estis renovigita, la hotelo konstruita, kaj ĉe la lago aperis moderna restoracio.

La monaĥejo rapide iĝis fama, kaj multe da homoj komencis viziti ĝin. Iuj pasigis tie sabaton kaj dimanĉon, aliaj restis eĉ kelkajn tagojn. Krum kontentis kaj fieris, ĉar lia plano brile realiĝis. Li mem loĝis en la hotelo, en luksa apartamento. La pli grandan parton de la tago li pasigis en la restoracio ĉe la lago. Tie por li estis ĉiam rezervita tablo. Krum preferis trinki ruĝan vinon, kiun li mendis el la vinkelo en la proksima urbo. La boteloj havis etikedon „Monaĥeja vino”.

Iom post iom la gastoj en la hotelo iĝis pli kaj pli multaj. Krum bone sciis reklami la hotelon. Komencis veni fremdlandanoj. Bruaj kompanioj ĝis noktomezo amuziĝis en la restoracio ĉe la lago, kaj de tie alflugis kantoj kaj gajaj krioj. Avo Nestor pravis: la monaĥejo kaj la ĉirkaŭaĵo iĝis diboĉejo.

Foje matene, kiam Krum jam estis en la restoracio kaj trinkis sian matenan kafon kaj glason da ruĝa vino, venis Vlado, la administranto de la hotelo.

– Sinjoro – diris li – estas granda problemo. La gastoj, kiuj estas en la dek-kvina ĉambro, deziras tuj foriri. Ili venis hieraŭ vespere, pagis por kvin tagoj, sed ĉi-matene decidis foriri kaj postulas, ke mi redonu la monon, kiun ili pagis.

– Kial? – demandis Krum kaj liaj etaj okuloj ekbrilis kolere.

– Ili diras, ke la tutan nokton ili ne povis dormi. En la ĉambro aŭdiĝis paŝoj, la pordo de la banejo senĉese fermiĝis kaj malfermiĝis. Plurfoje ili ekstaris el la litoj, ŝaltis la lampon, ĉirkaŭrigardis, sed neniu estis en la ĉambro. Tamen, kiam ili denove enlitiĝis kaj ekdormis, la pordo de la banejo denove malfermiĝis kaj fermiĝis, kaj denove aŭdiĝis paŝoj en la ĉambro. Ili tute nervoziĝis, iliaj du infanoj ege timiĝis, kaj oni ankoraŭ ne povas trankviligi ilin. Ili diras, ke en la hotelo estas fantomo kaj eĉ minuton plu ili ne restos ĉi tie.

– Stultaĵoj – kriegis Krum. – Ĉu ili estas frenezaj aŭ idiotoj? Kiajn fantomojn ili sonĝis? Certe ili estis ebriaj.

– Eble – konsentis Vlado – sed kion mi faru?

– Redonu al ili la monon. Mi ne bezonas tiajn frenezulojn! – ordonis Krum kaj kuntiris siajn densajn brovojn.

La gastoj de la dek-kvina ĉambro foriris, sed post du tagoj la okazintaĵoj ripetiĝis. En la hotelon venis juna familio, tre simpatiaj edzo kaj edzino, kiuj planis tri tagojn pasigi tie. Tamen post la unua nokto ili diris al Vlado, ke la tutan nokton ili ne dormis, ĉar en la ĉambro aŭdiĝis paŝoj kaj la pordo de la banejo senĉese malfermiĝis kaj fermiĝis. Vane Vlado trankviligis ilin, sed ili deziris tuj foriri.

Post ili aliaj gastoj same subite foriris. Krum furioziĝis kaj kriis, kaj Vlado ne sciis kiel agi. La gastoj venis, pasigis nokton en la hotelo, subite foriris, kaj Vlado devis al ĉiuj redoni la monon.

Tio, kio okazis nokte en la hotelo, rapide disvastiĝis. Malbonaj novaĵoj kvazaŭ havas flugilojn, kaj jam preskaŭ ne venis gastoj. Iom post iom la restoracio senhomiĝis. La tabloj estis malplenaj. La orkestranoj foriris, kaj en la granda salono ekregis profunda silento. Antaŭ monato sur la aŭtoparkejo ne estis loko. Tiom multaj estis la aŭtoj, sed nun tie videblis nur la aŭto de Krum.

Krum koleriĝis, blasfemis kaj estis certa, ke iu ŝerctrompis lin. Nun, sidante sola en la restoracio antaŭ glaso da vino, de tempo al tempo li kolere kriegis:

– Se mi scius, kiu estas tiu ĉi kanajlo, mi mortpafus lin kiel hundon! Li bone vidos, kiu estas Krum Vanev!

En la restoracio estis neniu krom Krum kaj la kelnerino Ginka, kaj tial neniu aŭdis la minacojn de Krum.

Ordinare malfrue nokte Krum revenis ebria en sian hotelan ĉambron, enlitiĝis kaj tuj ekdormis. Same ĉi-nokte li revenis ebria, senvestiĝis, ekkuŝis en la lito kaj ekdormis, sed post dek minutoj pezaj paŝoj en la ĉambro vekis lin. Iu paŝis malrapide kaj singardeme. – Kiu li estas? – meditis timeme Krum, kuŝante ŝtonigita en la lito kaj atendante, ke tiu, kiu paŝas en la ĉambro, proksimiĝos al li. Krum pretis salti, kapti la nekonaton, sed en la mallumo li nenion vidis, tamen la paŝoj daŭre aŭdiĝis. Post minuto la pordo de la banejo komencis malfermiĝi kaj fermiĝi.

Eble mi sonĝas aŭ mi multe drinkis ĉi-nokte – meditis Krum timante. Subite li saltis el la lito, ŝaltis la lampon kaj komencis detale esplori la ĉambron. Li rigardis en ĉiuj anguloj, en la vestŝranko, sub la lito, malantaŭ la tablo. La pordo de la banejo estis larĝe malfermita, sed neniu estis en la banejo. Glacia ŝvito surverŝis Krum, kaj li tremis kiel folio. Ĝis mateno li ne ekdormis kaj forfumis tutan skatolon da cigaredoj.

– Avo Nestor anatemis min – plurfoje ripetis Krum. – Mi certas, ĉar kiam li foriris, li venene alrigardis min.

Du noktojn Krum ne povis dormi. La paŝoj en la ĉambro ne ĉesis. Li iris dormi en alia ĉambro de la hotelo, sed tie estis la samo.

Post kelkaj tagoj Krum subite ekveturis ien. Vlado atendis lian revenon tutan semajnon, sed Krum nek revenis, nek telefonis. Tiam Vlado ŝlosis la hotelon kaj iris en la vilaĝon, kie li loĝis.

Pasis jaro. Silento kaj mistero volvis la hotelon, kaj neniu kuraĝas eniri ĝin.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07