Reĝa geedziĝo

Sendube, la obsedo de multaj britoj pri la reĝa familio ŝajnas tre stranga al alilandanoj. La reĝoj kaj reĝinoj de Britio perdis sian politikan potencon antaŭ jarcentoj, sed la plimulto de la britoj ankoraŭ taksas ilin necesaĵo: opinienketoj indikas, ke nur proksimume kvinono de la britoj opinias, ke Britio iĝu respubliko. Ankaŭ la brita gazetaro montras la publikan obsedon, detale priskribante negravajn agojn de anoj de la reĝa familio.

Kiam oni legas multajn paĝojn pri la unua tago en lernejo de iu reĝa infano, oni rajtas kredi, ke mankas gravaj novaĵoj. Ofte, ne estas tiel, kaj pli gravaj aferoj restas nemenciitaj pro la nesatigebla publika apetito pri reĝaj novaĵoj.

Nebrita fianĉino

Lastatempe, tamen, la plejmulto de la reĝaj novaĵoj rilatas al la nova fianĉino de Princo Harry [hari]. Princo Harry, kies plena nomo estas „Henry Charles Albert David Windsor”, estas la pli juna filo de Princo Charles [ĉarlz], kiu estas la plej aĝa filo de la reĝino kaj verŝajne iĝos reĝo post ŝia morto. Nekutime, la nova fianĉino ne estas britino, sed usona aktorino, Meghan Markle [megan markl]. Verŝajne, malgraŭ la venonta (en majo) edziniĝo kun princo, Meghan Markle ne iĝos princino. Laŭ kutimo kaj laŭdire, verŝajne ŝi iĝos dukino – eble dukino de Sussex. Sed malgraŭ tio, la britaj gazetaro kaj publiko tre interesiĝis pri ĉi tiu estonta reĝfamiliano. Kial do?

Nekutima

Eble pro ŝia nekutimeco. Ŝi ne aspektas kiel aliaj reĝfamilianoj. Multaj taksas ŝin lerta aktorino, kaj ŝi certe famiĝis ekster la sfero de reĝaj aferoj. Tial, inter la membroj de la reĝa familio, kiuj atingis famon kaj monon pro sia naskiĝo, ŝi estas nekutimulino.

Moderna

Eble pro ŝia moderneco. Malgraŭ sia obsedo pri la reĝa familio, multaj britoj babilas kaj ŝercas pri ĝiaj antikvaj kutimoj, kiuj ofte aspektas iomete amuzaj en nia moderna mondo. Tamen Markle agos pli moderne ol multaj britoj, kiam ŝi faros paroladon ĉe sia geedziĝa festo. Tradicie, ĉe britaj geedziĝoj, nur viroj, ekzemple la novedzo kaj la patro de la novedzino, faras paroladon. Malgraŭ oratoraĵoj de egaleco inter la seksoj, fakte nur proksimume sesono de la britaj novedzinoj faras paroladon ĉe sia propra geedziĝa festo. Multaj britoj esperas, ke la parolado de Markle ŝanĝos tion. Reĝfamiliano, kiu kondukas la landon en modernecon, ne estas kutima afero en Britio.

Kosmopolita

Eble ankaŭ pro ŝia internacieco. Markle, kiu estas usonanino, havas eŭropan kaj afrikan genetikan heredaĵojn, pri kio ŝi fieras. Bedaŭrinde, al iuj en Britio tio ne plaĉas: ekzemple, la koramikino de la estro de UKIP, dekstrema naciisma politika partio, sendis kelkajn hontindajn tekstmesaĝojn pri Markle. Espereble, la koleraj reagoj kontraŭ tiuj tekstmesaĝoj, eĉ de anoj de UKIP, montras, ke la plimulto de la britoj ne toleras tian fian konduton.

Ĉu venas ŝanĝo?

Sed entute, ĉu oni kredu, ke la aldono de Meghan Markle al la reĝa familio de Britio ja ŝanĝos la rilaton inter la publiko kaj la reĝanta familio? Verŝajne ne. Sed multaj esperas, ke ŝiaj nekutimeco, moderneco kaj internacieco iomete plibonigos kaj la reĝfamilion kaj la landon mem.

Chris LEWIS
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Chris Lewis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07