Reveno al Belfasto

En decembro 2017 ni ricevis inviton partopreni etan sabatan solenaĵon en Belfasto, la plej granda urbo en Nord-Irlando. Nia grupeto el Dublino kaj alia urbo en la respubliko vojaĝis kune per komforta vagonaro de la nord-irlanda fervoja sistemo. Mia edzino kaj mi decidis pasigi la tutan semajnfinon en Belfasto.

Antaŭe minaca etoso ...

Mia lasta vizito al Belfasto okazis antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj. Miaj memoroj pri tiuj tempoj konsistas el bildoj de mezgranda industria urbo kun malmulte da altaj domoj, kaj malpli da trafiko: ne tre bela, sed kun kelkaj verdaj anguloj. La tiama etoso en Belfasto estis minaca, danĝera kaj ĝenerale malagrabla. Pro terorismaj atencoj kaj reciprokaj venĝatakoj de la du politikaj-religiaj frakcioj: la respublikisma (ĉefe katolika) kaj la porbrita uniista (ĉefe protestanta), Belfasto aspektis kiel urbo sub milita leĝo. Ĉie vidiĝis britaj soldatoj, armitaj policanoj, blenditaj veturiloj kaj kontrolbarieroj.

... tre ŝanĝiĝis

La Belfasto, kiun ni spertis nun, estas tre ŝanĝita. En la urbocentro leviĝas altaj pluretaĝaj konstruaĵoj (malbelaj laŭ mia gusto), kiaj antaŭe apenaŭ ekzistis. Mankas la milita ĉeesto kaj la etoso de suspekto kaj timo. La pezaj industrioj, kiel la konstruado de grandaj ŝipoj, ne plu estas videblaj. La ĝenerala etoso estas malstreĉa. En la tradicia kristnaska foiro ni sentis gajan ferian humoron inter la aĉetantoj kaj vendistoj. Ĉiujn oni akceptis afable, kiel bonvenajn vizitantojn el la sudo.

Vidindaĵoj

Dimanĉe ni kaptis la okazon por veturi per urba rondvojaĝa buso kun gvidantino, kiu priskribis ĉiujn vidindaĵojn. Mi devas konfesi, ke por mi nur du allogaĵoj estis vere interesaj: nome la grandioza konstruaĵo de la nord-irlanda asembleo (parlamento) situanta en grandega kaj belega parko, kaj la impona ekspozicia centro pri Titanic, la enorma pasaĝera ŝipo konstruita en Belfasto, kiu tragike pereis en aprilo 1912, post kolizio kun glacimonto. Ni pasigis la tutan dimanĉan matenon en la ekspozicio, kaj mi rekomendus ĝin al iu ajn kiu troviĝos en Belfasto.

Ankoraŭ dividitaj

Kvankam la vetero dum nia restado estis nekutime milda kaj senpluva, la ĉielo estis griza, donante mornan aspekton al la urbo. Alia afero malĝojigis nin. Dum nia busa rondirado, la gvidistino (afabla juna virino) indikis al ni, ke la urbo estas ankoraŭ dividita en zonojn (ni ne plu diru getoj), kie aparte loĝas anoj de la du religiaj kaj politikaj komunumoj. Ŝi fingromontris al eta ĉirkaŭmurita katolika kvartalo, kvazaŭ kaŝita en eleganta protestanta distrikto. En diversaj lokoj tra la urbo oni vidas vastajn kaj ofte tre lerte pentritajn murajn bildojn sur gabloj de la domoj, kun politikaj kaj religiaj frapfrazoj kaj bildoj de la „herooj” de la respektivaj homgrupoj.

„Pacmuroj” dume restas

Super multaj kvartaloj kaj domoj fiere flirtas flagoj, indikante lojalecon de la lokanoj: britaj super la protestantaj kvartaloj kaj trikoloraj irlandaj flagoj super la katolikaj. Certe la nekaŝita malamikeco de antaŭaj jaroj ne plu estas tiom evidenta, sed la du partoj de la komunumo ankoraŭ ne sukcesis amikiĝi aŭ pardoni unu la alian. Belfasto restas disigita urbo, kie ankoraŭ staras tiel nomataj „pacmuroj” por reciproka protekto. Tamen ne malestas espero pri pli bonaj interhomaj rilatoj en la estonteco. Inter religiuloj kaj nereligiuloj, kaj eĉ inter politikistoj, troviĝas homoj, kiuj laboras por krei pli paceman kaj pli feliĉan estontecon en Nord-Irlando.

Lingva etoso

La tiea sektismo ne estas facile klarigebla. La belfastanoj estas ĝenerale humuraj, bonhumoraj kaj afablaj. Ili parolas en la tipe nord-irlanda dialekto, kiu aŭdiĝas en la nordaj distriktoj ambaŭflanke de la landlimo, kaj en ĉiu senco la belfastanoj estas similaj al aliaj irlandanoj, sed la aspekto de Belfasto ne tre diferencas de iu ajn industria urbo en la britaj insuloj. Oficialaj anoncoj kaj publikaj informoj estas senescepte en la angla lingvo. La irlanda (gaela) aperas nur sporade en malmultaj katolikaj distriktoj. Voĉajn anoncojn en stacidomoj kaj ĉe publikaj instancoj ni aŭdis nur en sud-anglaj akĉentoj, ne irlandaj. Nur la dialekto de la ordinaraj urbanoj indikas, ke oni troviĝas sur la kelta Verda Insulo. Tamen, eĉ la nord-irlanda televido (BBC NI) ofte elsendas programojn en la irlanda lingvo, kaj sur la ĉefŝoseo ĉe la landlimo, kiam oni eniras la nord-irlandan distrikton Fermanagh (gaele: Fear Manach), oni estas bonvenigata per ŝildo en la angla, la irlanda kaj la ulsterskota. Do la irlanda lingvo ne estas oficiale malpermesata.

Interesaĵoj abundas

Resume, valoras viziti Belfaston (kaj la tutan teritorion de Nord-Irlando), kie interesaĵoj abundas kaj la loĝantoj estas gastamaj kaj dankemaj al vizitantoj, kiuj honorigas ilin per sia ĉeesto. Tro longe Nord-Irlando estis izolita, sed nun ne plu.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07