Mima festas sian 117an jaron

La kuba maljunulino Emilia de la Caridad Quesada Blanco estas, laŭ sia oficiala identigilo, la due plej aĝa persono en la mondo.

Pasintjare forpasis la italino Emma Morano-Martinuzzi (naskiĝinta la 29an de novembro 1899) kaj la jamajkanino Violet Brown (naskiĝinta la 10an de marto 1900). Ili ĝis antaŭ nelonge okupis la unuajn lokojn sur la listo de la plej aĝaj homoj, laŭ la Grupo pri Gerontologia Esplorado (angle Gerontology Research Group, GRG), kies ĉefa sidejo troviĝas en la universitato de Los-Anĝeleso. La grupo arigas esploristojn el diversaj agadkampoj, kiuj kontrolas kaj esploras pri homoj kelkfoje havantaj eĉ pli ol 110 jarojn. Nuntempe la japanino Nabi Tajima (naskiĝinta la 4an de aŭgusto 1900) el la urbo Kikai, gubernio Kagoŝimo, okupas la unuan lokon sur ilia listo. Ŝin sekvas la menciita kuba virino „Mima” (kiel ŝiaj familianoj ŝin nomas), kvankam ŝi ne estas registrita en la internaciaj registrolibroj.

„Mima” naskiĝis en Cienfuegos, en la samnoma centro-suda provinco, la 5an de januaro 1901 en granda familio, kiu konsistis el 16 gefratoj. Ŝi estas simbolo de forto kaj ina rezisto. Ekde ŝia infaneco ŝiaj gepatroj kondukis ŝin al la romkatolika preĝejo Nia sinjorino de Monserato, kie ŝi malkovris sian fidon je Dio, al kiu ĝis nun ŝi estas ankoraŭ tre devota. En tiu loko, kie oni atestas la validecon de ŝia naskiĝdato, oni povas ofte renkonti ŝin sidanta kontraŭ la altaro kaj absorbita de siaj preĝoj.

Voĉkordoj

La virino nuntempe malrapide parolas, laŭ la ritmo, kiun la sankondiĉoj kaj la eluziĝo de ŝiaj voĉkordoj permesas al ŝi. „Mi multe preĝas por ĉiuj: por la komunumo, miaj najbaroj, amikoj, eĉ por homoj, kiujn mi ne konas; kaj mi ĉiam petas, ke ne plu estu milito, sed paco. Mi preĝas por la junularo kaj rekomendas al ili aŭskulti la papon Francisko, por la bono de la mondo, kaj bonvole pardoni tiujn, kiuj ilin ofendas”, ŝi deklaris. La maljuna virino memorigas, ke, dum sia longa vivo ŝi flegadis centojn da malsanuloj, solajn virinojn kaj infanojn forlasitajn.

Sansistemo

Atingi tiun notindan aĝon, 117 jarojn, estas afero rara kaj mirinda. Trovi centjarulojn ene de la kuba statistiko pri la loĝantaro ne estas tiel nekutime. En la insulo la meza viv-daŭro estas 76,50 jaroj por viroj kaj 80,45 por inoj. Pli ol 100-jaraĝaj estas nun proksimume 2100: preskaŭ unu inter kvin mil kubaj loĝantoj. Inter la jaroj 2004 kaj 2008 la kuba esplora centro pri longviveco, maljuniĝo kaj sano faris enketon pri maljuneco en Kubo. Oni malkovris neniun apartan faktoron rasan, etnan aŭ genran, kiu pravigis tian inklinon superi la centan viv-jaron, sed elstaris la fakto havi ankaŭ gepatrojn longvivajn; ĉi tio ja povus ludi genetikan rolon tiurilate.

„Mima” ne scias respondi, kiel kaj kial ŝi tiel longe vivas. „Dio tiel volas!”, fine sugestas tamen ŝi.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07