2018: jaro de rondaj datrevenoj

Miroslav Lajčák [lajĉak], la slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj: Ĉeĥoslovakio estis bona kaj fruktodona projekto, kiu estigis du sukcesajn demokratiajn ŝtatojn firme establiĝintajn en Eŭropo. Kun kvin milionoj da civitanoj Slovakio havas junan sed malkvietan historion. En 2018 okazos pluraj gravaj rondaj datrevenoj ligataj al ĝia historio.

Post la fino de la unua mondmilito kaj disfalo de la aŭstra-hungara imperio estiĝis Ĉeĥoslovaka Respubliko, kies 100a datreveno okazos ĉi-jare. La lando, poste nomata Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko kaj Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko, ekzistis de la 28a de oktobro 1918 ĝis la 31a de decembro 1992. Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Sub-Karpatio.

Ideoj kaj realoj

Post la estiĝo de komuna ŝtato la klopodo de la fondintoj estis krei unuecan, centralisman nacian ŝtaton fonditan laŭ ideo de ĉeĥoslovakiismo. La unua prezidanto estis Tomáš [tomaŝ] Garrigue Masaryk, kiun sekvis en la jaro 1935 Edvard Beneš [beneŝ]. La kunekzisto de ĉeĥoj kaj slovakoj ne estis facila. Interalie prilingvaj postuloj de slovakoj, ekleziaj problemoj kaj agrikultura reformo rezultigis, ke Slovakio iom post iom perdis sian industrion kaj fariĝis nur terkultura parto de la komuna ŝtato.

Ne mirinde do, ke en marto 1939 estis kreita la slovaka ŝtato en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio. Ĝi posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato, sed ĝia suvereneco estis limigita de Germanio. Ĝi malaperis en 1945 post la liberigo fare de la sovetia Ruĝa Armeo. Post la dua mondmilito Ĉeĥio kaj Slovakio reunuiĝis kaj renovigis Ĉeĥoslovakion. Pro komunisma puĉo la 25an de februaro 1948 Ĉeĥoslovakio fariĝis komunisma ŝtato sub la forta politika kaj ekonomia influo de Sovetio.

Jubileo

Poste, en 1968, alvenis la praga printempo, mallonga periodo de nova espero por socialismo kun homa vizaĝo, kiu abrupte finiĝis aŭguste, kiam soldatoj de la tiama Varsovia Pakto invadis la landon, kion oni oficiale nomis frateca helpo. Por multaj slovakoj kaj ĉeĥoj la frateca helpo simbolis ne liberigon, sed malagrablan kaj longtempan sovetian okupadon de la lando.

Post la periodo de severa normaligo, en novembro 1989 komenciĝis velura revolucio, kiu ĉesigis la komunisman reĝimon. Sekvis politikaj kaj ekonomiaj reformoj renovigantaj la demokration kaj la merkatan ekonomion.

25a datreveno de Slovakio

Tamen, la ekonomiaj interesoj de ĉeĥoj kaj la elimino de precipe slovakaj armil-fabrikoj rezultigis, ke Slovakio fariĝis nur neutilaĵo por la ĉeĥaj planoj. La ekonomia situacio kreis nutran grundon por maldekstremaj pensoj, kaj sekve de longdaŭraj politikaj diskutoj oni subskribis la Konstitucion de Slovakio en 1992. En 1993 Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis en 2 sendependajn kaj suverenajn ŝtatojn: Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko.

Estas notinde, ke pri la dispartigo de Ĉeĥoslovakio ne decidis civitanoj, sed nur du ĉefministroj de ĉiu el ambaŭ landopartoj. Václav [vaclav] Klaus atentigis, ke li povas akcepti nur du alternativojn: aŭ formadon de federacio aŭ apartiĝon. La proponon de la slovako Vladimír Mečiar [vladimir meĉiar] fondi federacion de du suverenaj ŝtatoj energie rifuzis ĉeĥaj politikistoj.

Nuntempo

Post 25 jaroj la hodiaŭa Slovakio estas moderna, parlamenta kaj demokratia ŝtato, kiu membras en Unuiĝintaj Nacioj (de 1993), Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO, de 2004), Eŭropa Unio (de 2004) kaj ankaŭ en Internacia Mon-Fonduso, Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, la Viŝegrada Grupo kaj aliaj. Miroslav Lajčák estis lastjare elektita prezidanto de la 72a sesio de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La registaro konsideras kiel sian devon rememori kaj festi la menciitajn datrevenojn de la slovaka historio, kaj tiucele ĝi buĝetis 4,4 milionojn da eŭroj por diversaj sociaj kaj kulturaj eventoj en 2018, ekz. amika kunsido de la slovaka kaj ĉeĥa registaroj, prezentadoj de la plej bonaj slovakaj artistoj en 25 landoj, internaciaj koncertoj, konferencoj kaj serio de 100 prelegoj kaj debatoj pri la historio de (Ĉeĥo)slovakio kun fakuloj en slovakaj lernejoj.

Kromaj memortagoj

Grava estas ankaŭ la 170a datreveno de la revolucia jaro 1848 – kiam en la aŭstra-hungara regiono slovakaj aktivuloj fondis en Vieno Slovakan Nacian Konsilion, kiu tri tagojn poste proklamis en la urbeto Myjava la suverenecon de Slovakio. Menciindas la memortagoj de la slava kongreso en Prago kaj de la slovaka nacia revolucio, kiu estis disbatita de hungaraj trupoj, kaj rimarkindas la 155a datreveno de la Slovaka Fondaĵo (slovake Matica slovenská) kiel simbolo de la nacia kultura konscio sub la hungara regado.

En 2018 okazos ankaŭ la malfeliĉa 80a datreveno de la interkonsento subskribita en Munkeno la 29an de septembro 1938 dum konferenco de registaraj reprezentantoj de Britio, Francio, Germanio kaj Italio. Sekve de tio Ĉeĥoslovakio perdis 41 098 kvadratajn kilometrojn de sia teritorio, 33 % de la industriaj uzinoj, kaj la plimulton de la minejindustrio, vitroindustrio, teksindustrio kaj paperindustrio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07