Atleto de kristanismo

Gjergj Kastrioti, konata kiel princo Aleksandro aŭ Skanderbeg (turke: İskender Bey, albane: Skënderbeu), mortis la 17an de januaro 1468. Li estis reĝo kaj ĉefkomandanto de la albana armeo, kiu rezistis ĉirkaŭ 25 jarojn kontraŭ la plej potenca tiutempa otomana armeo.

De la infanaĝo Kastrioti kreskis en la kortego de sultano. Li edukiĝis militisme kaj atingis altrangajn postenojn, akiris la titolon „princo” kaj estis nomata Skanderbeg memore al Aleksandro la Granda.

Princo Aleksandro neniam forgesis sian okupitan landon. En la jaro 1443, gvidante 300 albandevenajn ĉevalrajdistojn, li forlasis la batalejon en Hungario kaj revenis venĝeme al Kruja, ĉefcentro de sia iama princlando, je 20 km for de la nuntempa ĉefurbo de Albanio. Baldaŭ li aranĝis grandan kunvenon de ĉiuj albanaj princoj kaj iniciatis novan albanan ligon, kiu kontraŭstaris la grandan novan imperion azian.

Historia agado albana

La tuta tiama mondo eŭropa ekmiris pro sukcesoj de albanoj, kiuj venkis en pli ol 25 bataloj liberigante vastan teritorion kaj malhelpante al otomanoj marŝi pluen al Aŭstrio, Hungario kaj Italio. Menciindas tri grandaj sieĝoj de Kruja, kie engaĝis sin 150 000 otomanaj soldatoj ekipitaj per la plej potencaj kanonoj de tiu tempo. La otomanojn gvidis la elstaraj sultanoj Murat la 2a kaj poste lia filo Mehmet Fatih, kiu en 1453 konkeris Konstantinopolon. Pro tio, la papo Pio la 2a ege aprezis la albanan reĝon Gjergj kaj planis aranĝi grandan militisman koalicion kontraŭ la sultano. Oni nomumis Kastrioti Atleto de Kristanismo (Athleta Christi), kaj li estis dufoje akceptita en Romo. Reĝo Alfonso de Napolo, kiun la princo helpis milite, fariĝis lia aliancano. Kastrioti faris aliancon ankaŭ kun Respubliko Venecio, kvankam ĝi sekvis cirkonstancan politikon.

Albanoj rezistadis ankaŭ post la morto de ilia reĝo, almenaŭ ĝis la lasta granda urbo Shkodër falis en la jaro 1479. La otomanoj dezertigis la tutan landon kaj forprenis centmilojn da homoj kiel sklavojn. Aliaj cent mil homoj transpasis la maron kaj fuĝis en sudan Italion, kie iliaj posteuloj, la arbereŝoj 1, ankoraŭ vivas kaj konservas la albanan kulturon.

La mondo memoras

Gjergj Kastrioti Skanderbeg plu restas en la memoro de la popolo kiel nacia heroo. En la jaro 1968 la tiama komunisma reĝimo starigis en la samnoma placo grandan monumenton. Similaj monumentoj stariĝis ne nur en la albanaj teritorioj en Balkanio, sed ankaŭ ekster ĝi, en ĉiuj kontinentoj. Pli ol 1000 romanoj kaj biografioj estis verkitaj pri Kastrioti kaj ekzistas pluraj operoj pri li.

En 1929 la albana esperantisto Cuk Simoni verkis originale en Esperanto 15-ĉapitran romanon, kiu estis tradukita en la albanan kaj eldonita nur antaŭ dek jaroj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Arbëreshë, albana minoritato en Italio. Vd. https://eo.wikipedia.org/wiki/Arbereŝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07