Ĉu konganoj voĉdonu eksterlande?

La voĉdona leĝo de 2015 eliminis maljustecon per permeso, ke konganoj loĝantaj eksterlande rajtu voĉdoni. Tamen restas multaj demandoj: kiam, kiel kaj kiom longe okazos la registrado de la konga diasporo? Kiel oni certiĝu, ke ne estos malregulaĵoj? Ĉi-rilate, estus tempoŝpare, se Sendependa Komisiono pri Naciaj Elektoj rajtigus ĉi tiujn samlandanojn voĉdoni per pasportoj anstataŭ voĉdonaj kartoj.

Biometriaj pasportoj

Registrado de konganoj loĝantaj eksterlande postulus longan tempon. Anstataŭe, permeso voĉdoni per pasportoj simpligus la aferon, speciale pro tio, ke biometriaj pasportoj estas inter la plej sekuraj dokumentoj en la mondo. En lando kiel Francio, pasportoj estas inter la dokumentoj, per kiuj oni rajtas voĉdoni. Se Francio, lando tre bone organizita, permesis tion, kial D. R. Kongo ne agu same?

Ankaŭ la Konstitucia Konsilio de Senegalo rajtigis la senegalanojn vivantajn eksterlande voĉdoni per pasporto, cifereca identiga karto kaj eĉ stir-permesilo. Kial do la konganoj nepre uzu nur voĉdonan karton?

Eviti prokraston

Indas memorigi, ke la registrado de konganoj loĝantaj en Kongo mem ne estis plenumita en la asignita tempo kaj plilongiĝis je pli ol unu jaro.

Se la konganoj vivantaj eksterlande rajtus voĉdoni per siaj pasportoj, la procezo rapidiĝus. Kiel tio okazu? La konga registaro kompilu listojn de voĉdonantoj pere de la ambasadoj kaj konsulejoj. Legitimado de voĉdonantoj pere de pasportoj permesos rekte registriĝi por voĉdonado. Alie, la registrado de kongaj voĉdonantoj eksterlande daŭrus multe pli longe kaj povus plu prokrasti la elektojn planitajn por decembro 2018.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07